"termoso" kaj "termobotelo"

2 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Sep 24, 2008, 8:56:26 PM9/24/08
to la-bona...@googlegroups.com
Mi proponas la jenajn du liniojn:

termos-o --> varm-botel-o
termobotel-o --> varm-botel-o

"varmbotelo" jam estas rekomendata de ReVo.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Sep 25, 2008, 3:51:29 AM9/25/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
termos-o --> varm-botel-o
termobotel-o --> varm-botel-o
Mi registris ilin. Dankon!

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Sep 25, 2008, 8:39:18 AM9/25/08
to la-bona...@googlegroups.com

 

Marcos:

termos-o --> varm-botel-o
termobotel-o --> varm-botel-o

Renato:

 

Mi registris ilin. Dankon!

Antonio:

1)     cxiukaze, mi dirus “varm-o-botel-o” (kiel en NPIV), por igi pli facila la elparolon;

2)     termoso kaj termobotelo egalvaloras kiel varmobotelo; sed ne nepre veras la malo, cxar ja “varmobotelo” povas ankaux esti alia objekto, nome kaxcxuka ujo entenanta varman akvon, kiun oni utiligas por varmigi la liton (itale “borsa dell’acqua calda”; angle “hot-water bottle”, kontraste kun “thermos (flask); germane “Waermflasche”/ tute precize kiel varmobotelo, kaj kontraste kun Thermosflasche = termoso, termobotelo/; france “bouillotte”, kontraste kun “thermos”);

3)     kuriozajxo, kiu tamen povas helpi: en moderna latino (tiu uzata de la katolika Eklezio) oni diras “calefacientis aquae bulgula” (= saketo de varmiga akvo) por varmobotelo; dum, se oni  parolas pri termoso/ termobotelo, prave oni distingas, unuflanke,  “lagoena calefactoria” (= varmiga vazo) aux “lagoena calida servans” (= vazo konservanta varmajxojn) por vakua ujo konservanta varmon, kaj aliflanke “lagoena frigidaria” (= malvarmiga vazo) aux “lagoena frigida servans” (= vazo konservanta malvarmajxojn), por vakua ujo konservanta malvarmon. Oni ne forgesu, ja, ke termoso/ termobotelo konservas la temperaturon, kiun gxi trovas, kaj do cxu varmon cxu malvarmon (harfende, oni povus paroli pri “varmizola botelo”).

Gxis

Antonio De Salvo

 


Renato Corsetti

unread,
Sep 25, 2008, 9:39:46 AM9/25/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

1)      cxiukaze, mi dirus “varm-o-botel-o” (kiel en NPIV), por igi pli facila la elparolon;

Mi shanghis.

2)      termoso kaj termobotelo egalvaloras kiel varmobotelo; sed ne nepre veras la malo, cxar ja “varmobotelo” povas ankaux esti alia objekto, nome kaxcxuka ujo entenanta varman akvon, kiun oni utiligas por varmigi la liton

Chu ni devas havi alternativon ankau por tio?

en moderna latino. . .

Chu vi proponas ke ni diru "varmiga botelo" por unu el la du?

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Sep 25, 2008, 10:18:10 AM9/25/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio skribis:

1)     cxiukaze, mi dirus "varm-o-botel-o" (kiel en NPIV), por igi pli facila la elparolon;


Nu, lau interreta sercho la formo sen "o" estas multe pli kutima ol la formo kun "o", do shajne la plej multaj esperantistoj ne havas problemon prononci "varmbotelo" (ja "mb" estas sufiche natura kaj facila kombino). Kompreneble chiu povas mem aldoni "o" se li havas malfacilajhojn kun "varmbotelo". Sed lau mi nia listo ne enmetu "o" en chiun pozicion, kie iu povus havi prononc-malfacilajhon sen la "o". Tio nenecese longigas niajn alternativojn. Do chi-kaze mi pledus por reforigo de la "o" (kvankam finfine ne tro gravas).

2)     termoso kaj termobotelo egalvaloras kiel varmobotelo; sed ne nepre veras la malo, cxar ja "varmobotelo" povas ankaux esti alia objekto, nome kaxcxuka ujo entenanta varman akvon, kiun oni utiligas por varmigi la liton (itale "borsa dell'acqua calda"; angle "hot-water bottle", kontraste kun "thermos (flask); germane "Waermflasche"/ tute precize kiel varmobotelo, kaj kontraste kun Thermosflasche = termoso, termobotelo/; france "bouillotte", kontraste kun "thermos");

Mi traserchis chiujn guglotrafojn pri "varm(o)botelo", kaj neniu rilatis al "hot-water bottle" / "Wärmeflasche", sed ja chiuj al varm-izola botelo. Do shajnas ke en la nuna uzo "varmbotelo" ne estas dusignifa.

Por "hot-water bottle" / "Wärmeflasche" mi dirus "varmakva sako" lau la hispana esprimo "bolsa de agua caliente". Tiu esprimo ankau jam havas du apartajn guglotrafojn.

Ni tamen ja povas aldoni ankau la pli precizan "varm-izola botelo" al la linioj "termoso" kaj "termobotelo".

Amike,

Marcos

ro-esp

unread,
Sep 25, 2008, 12:50:41 PM9/25/08
to la-bona...@googlegroups.com
antonio...@tiscali.it sendis:

> "varmobotelo" povas ankaux esti kauxcxuka

aw metala , fajenca(??) ktp

> ujo entenanta varman akvon, kiun oni utiligas por varmigi la liton

ekzakte kion mi pensas cxe "varmbotelo".. do, mi pluuzos "termoso"

gxis, Ronaldo


--
http://www.esperanto.net

Leo De Cooman

unread,
Sep 25, 2008, 2:41:09 PM9/25/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio skribis:
> ...  Oni ne forgesu, ja, ke termoso/ termobotelo konservas la temperaturon, kiun gxi trovas, kaj do cxu varmon cxu malvarmon (harfende, oni povus paroli pri “varmizola botelo”)
 
Ni aĉetis, transportis kaj traktis likvan nitrogenon en tiaj boteloj. Tiu likvaĵo bolas je proksimume 90 K (K estas simbolo por kelvin, per kiu oni esprimas la absolutan temperaturon. 77,4 K respondas al proksimume minus 196°C).
Mi preferas la terminon "varmizola botelo" aŭ varmizolujo" 
 
Amike salutas
Leo 

Renato Corsetti

unread,
Sep 25, 2008, 2:37:19 PM9/25/08
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
Mi preferas la terminon "varmizola botelo" aŭ varmizolujo"
Mi registris ankaŭ' varm-izol-a botel-o kiel altenativon.

Amike

Renato



Leo De Cooman

unread,
Sep 25, 2008, 3:36:24 PM9/25/08
to la-bona...@googlegroups.com
Mi skribis:
> Tiu likvaĵo bolas je proksimume 90 K
kaj nur poste kontrolis la ĝustan temperaturon... 77,4 K, ne 90 
Mi pardonpetas pro mia tro malfrua korekto.  
 
Amike salutas  
Leo 

Renato Corsetti

unread,
Sep 25, 2008, 3:45:05 PM9/25/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Do chi-kaze mi pledus por reforigo de la "o" (kvankam finfine ne tro gravas).
Nu, mi provis solvi la aferon per ĝenerala rimarko en la paĝo
http://www.bonalingvo.it/index.php/Klarigoj_pri_la_maniero_uzi_la_vorto-listojn

Por "hot-water bottle" / "W�rmeflasche" mi dirus "varmakva sako" lau la hispana esprimo "bolsa de agua caliente".
Mi komencis enkonduki tion per =.

Amike

Renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages