"birilo", "navigaciilo"

3 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Nov 1, 2009, 4:39:10 PM11/1/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

Navigaciiloj (novforme nomataj "navig'il'o'j") nun estas ofte uzataj
en autoj. Ne estas senc-have, nomi ilin "ship'ir'il'o'j" au
"ship'il'o'j" surbaze de la de vi por "navig-i" proponata linio.

Tio, kion vi ĉi tie nomas "navigaciilo", PIV nomas "birilo". Tiun formon mi ankaû jam kelkfoje legis en Monato, dum "navigaciilo" mi neniam aŭdis en Esperanto por tiu ilo.

Ni havas la linion

bir·i → pozici·iĝ·i (en ŝipo), lok·i

Se tiu linio estas bona, tiam devus esti eble anstataŭigi "birilo" per "poziciiĝilo" aŭ "lokilo". Tamen neniu el la du vortoj kontentigas min tute kiel vorto por tia ilo.

"Navigacii" kaj "navigi" laŭ PIV kaj ReVo nur havas la signifon de "veturi/vojaĝi ŝipe (aŭ per alia surakva aŭ aera veturilo)", kaj ne la signifon "teni veturilon sur la ĝusta vojo". Ankaŭ en la Tekstaro de Esperanto mi trovis nur uzojn konformajn kun tiuj vortaraj difinoj. Aliflanke en la germana (kiu verŝajne ĉi-okaze influis Andreas), "navigieren" signifas ĉefe "teni veturilon sur la ĝusta vojo". En la angla kaj la hispana tamen la ĉefa signifo estas tiu de veturado, dum tiu signifo de la germana "navigieren" estas nur aldona signifo en la angla kaj hispana.

Krom se estas forta bezono, ni ne ampleksigu la signifon de "navigacii", do ni ne rekomendu "navigaciilo" por la supre priparolata ilo.

Ĉu iu ankoraŭ havas bonan ideon kiel oni povus nomi tiun ilon?

Amike,

Marcos

Andreas Kueck

unread,
Nov 1, 2009, 5:12:49 PM11/1/09
to la bona lingvo
On 1 Nov., 22:39, Marcos Cramer <marcos.cra...@gmail.com> wrote:

> Tio, kion vi ĉi tie nomas "navigaciilo", PIV nomas "birilo". Tiun formon mi
> ankaû jam kelkfoje legis en Monato, dum "navigaciilo" mi neniam aŭdis en
> Esperanto por tiu ilo.
>
> Ni havas la linion
>
> bir·i → pozici·iĝ·i (en ŝipo), lok·i
>
> Se tiu linio estas bona, tiam devus esti eble anstataŭigi "birilo" per
> "poziciiĝilo" aŭ "lokilo". Tamen neniu el la du vortoj kontentigas min tute
> kiel vorto por tia ilo.
>
> "Navigacii" kaj "navigi" laŭ PIV kaj ReVo nur havas la signifon de
> "veturi/vojaĝi ŝipe (aŭ per alia surakva aŭ aera veturilo)", kaj ne la
> signifon "teni veturilon sur la ĝusta vojo".

Lau PIV "navigacio" estas "navigado". Kaj plue lau PIV "navigado"
havas tiun kiel duan signifon: "Tuto de la metodoj, uzataj por difini
la pozicion k kurson de shipo au aviadilo per geometrio k nautika
astronomio".

Sekve oni tute bone povas diri "navigaciilo" por "birilo" kaj
"navigilo".

--
Andeas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Nov 2, 2009, 4:18:53 AM11/2/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Ĉu iu ankoraŭ havas bonan ideon kiel oni povus nomi tiun ilon?
"lokilo" ŝajnas logika sed iel tro malkompleta.

"voj-plan-il-o" eble estas tro longa.

Amike

renato


Marcos Cramer

unread,
Nov 2, 2009, 5:19:20 AM11/2/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

"voj-plan-il-o" eble estas tro longa.

Certe ne tro longa, sed verŝajne ne sufiĉe preciza: mi ekzemple nomus la retpaĝon maps.google.com vojplanilo, ĉar tie mi povas entajpi deirlokon kaj cellokon, kaj ĝi montras al mi kiel mi povas veturi aŭ promeni. Tamen ĝin ne estas 'birilo' / 'navigaciilo', ĉar tia ilo povas aldone koni sian pozicion (tiel ke ne necesas difini deirlokon, sed nur cellokon).

Andreas:


Lau PIV "navigacio" estas "navigado". Kaj plue lau PIV "navigado"
havas tiun kiel duan signifon: "Tuto de la metodoj, uzataj por difini
la pozicion k kurson de shipo au aviadilo per geometrio k nautika
astronomio".

Kiam mi hieraŭ rigardis en PIV, mi nur rigardis la difinojn de la verbo "navig/i", kie nur esti la vetura kaj ne la poziciiĝa signifo. Verŝajne estus saĝe se PIV mencius tiun aldonan signifon ne nur ĉe la substantivo "navigado" sed ankaŭ ĉe la bazformo "navigi"...

La oficialaj tradukoj de "navigacio" estas interalie france kaj angle "navigation" kaj germane "Schiffahrt, Navigation". La fakto, ke en la germana traduko aperas ambaŭ signifoj de la angla kaj franca vorto aparte, indikas ke la Akademio vere volis oficialigi ambaŭ signifojn por "navigaci/". Do mi ŝanĝas mian hieraŭan opinion pri la signifo de "navigaci/".

Se ni do akceptas ankaŭ la poziciiĝan signifon de "navigaci/", ni certe povas uzi "navigaciilo" ankaŭ por tiu en-aŭta ilo kiun PIV nomas "birilo". La vorto "navigaciilo" havas la avantaĝon, ke tre multaj lingvoj uzas ion vortdevene ligitan al "navigaci/" por tiu ilo, tiel ke ĝi estos vaste komprenata.

Konklude, mi proponas forigon de nia nuna linio pri "navigacio" kaj aldonon de la jena linio:

bir·il·o → navigaci·il·o

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Nov 2, 2009, 9:07:10 AM11/2/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Konklude, mi proponas forigon de nia nuna linio pri "navigacio" kaj aldonon de la jena linio:
Mi pensas, ke mi akceptis kaj viajn proponojn kaj tiujn de Andreas. Evidente se navigacio/navigi signifas trovi la lokon, kie ktp.. oni devas atnetigi ke en la senco de irado per ŝipo (neevitebla por latinidlingvanoj) oni havas alternativojn.

Vidu la liniojn en B kaj N. Por la ovaj listanoj: en http://www.bonalingvo.it/index.php?title=Simplaj_samsignifaj_vortoj .

Amike

Renato


Bertilo Wennergren

unread,
Nov 2, 2009, 10:14:07 AM11/2/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos Cramer skribis:

> Certe ne tro longa, sed verŝajne ne sufiĉe preciza: mi ekzemple nomus la
> retpaĝon maps.google.com vojplanilo, ĉar tie mi povas entajpi deirlokon kaj
> cellokon, kaj ĝi montras al mi kiel mi povas veturi aŭ promeni. Tamen ĝin ne
> estas 'birilo' / 'navigaciilo', ĉar tia ilo povas aldone koni sian pozicion
> (tiel ke ne necesas difini deirlokon, sed nur cellokon).

Jes, sed...

Laŭ mia kompreno (laŭ antaŭa diskutoj pri tiu ĉi temo) principe
navig(aci)ilo konsistas el du ĉefaj partoj: birilo (kiu eltrovas la
aktualan pozicion) kaj vojplanilo (per kiu oni povas plani la
vojon - antaŭ la veturado aŭ dume). La du partoj kompreneble
grave kunlaboras, kaj ofte impresas al la uzanto kiel unu tuto.
Tial ne estas strange, se oni en ĉiutaga uzo nomas navig(aci)ilon
"birilo", aŭ la tuton "vojplanilo", k.t.p. Sed tamen estas inde
povi distingi la tri aferojn: (nura) birilo, (nura) vojplanilo kaj
(kombinita) navigaciilo. Tial laŭ mi indas havi ĉiujn tri terminojn.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Leo De Cooman

unread,
Nov 2, 2009, 11:34:03 AM11/2/09
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo skribis:

> Laŭ mia kompreno (laŭ antaŭa diskutoj pri tiu ĉi temo) principe
navig(aci)ilo konsistas el du ĉefaj partoj: birilo (kiu eltrovas la
aktualan pozicion) kaj vojplanilo (per kiu oni povas plani la
vojon - antaŭ la veturado aŭ dume). La du partoj kompreneble
grave kunlaboras, kaj ofte impresas al la uzanto kiel unu tuto.
Tial ne estas strange, se oni en ĉiutaga uzo nomas navig(aci)ilon
"birilo", aŭ la tuton "vojplanilo", k.t.p. Sed tamen estas inde
povi distingi la tri aferojn: (nura) birilo, (nura) vojplanilo kaj
(kombinita) navigaciilo. Tial laŭ mi indas havi ĉiujn tri terminojn.


Prava propono laŭ mi.
Ekzemple termezuristoj nuntempe uzas birilon por sufiĉe precize mezuri
terpecon.

Amike salutas
Leo

Andreas Kueck

unread,
Nov 2, 2009, 12:29:32 PM11/2/09
to la bona lingvo
On 2 Nov., 16:14, Bertilo Wennergren <berti...@gmail.com> wrote:

> Sed tamen estas inde
> povi distingi la tri aferojn: (nura) birilo, (nura) vojplanilo kaj
> (kombinita) navigaciilo. Tial laŭ mi indas havi ĉiujn tri terminojn.

Jes. Lau mi tamen plej gravas, ke jam estas rekomendata la anstatauigo
de
"navig'il'o" per "navigaci'il'o"
por eviti la ne-aprobitan formon novan kaj ke Bertilo ne kontrauas la
uzon de "navigaciilo" en la dirita signifo.

Pri "biri" jen la nuna linio:
bir·i → navigaci·i, pozici·igh·i (en shipo), lok·i

Chu per nura birado oni vere jam "lokas"/"poziciighas"?
"Loki" (transitiva) mi komprenas kiel "meti en lokon", kaj
"poziciighi" (ne-transitiva) mi komprenas kiel "igi sin en pozicion".
Chu per sola birado oni nur determinas la direkton de difinita vidata
objeto en la malproksimo rilate al difinita rilatdirekto? Alivorte:
Chu "biri" efektive estas "determini direkton"?

--
Andreas Kueck

Leo De Cooman

unread,
Nov 2, 2009, 2:56:56 PM11/2/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas skribis:

>Pri "biri" jen la nuna linio:
bir·i → navigaci·i, pozici·igh·i (en shipo), lok·i

>Chu per nura birado oni vere jam "lokas"/"poziciighas"?
"Loki" (transitiva) mi komprenas kiel "meti en lokon", kaj
"poziciighi" (ne-transitiva) mi komprenas kiel "igi sin en pozicion".
Chu per sola birado oni nur determinas la direkton de difinita vidata
objeto en la malproksimo rilate al difinita rilatdirekto? Alivorte:
Chu "biri" efektive estas "determini direkton"?


Laŭ mia kompreno "biri" (per birilo) signifas "determini la pozicion, en kiu
troviĝas la aparato". Mi havas la impreson, ke la nuna linio ne taŭgas.

Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Nov 2, 2009, 1:52:16 PM11/2/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
Chu "biri" efektive estas "determini direkton"?
Laŭ tio, kion mi komprenis en Vikipedio, "biri" estas trovi pozicion:

"Birilo estas ilo por ekzakte determini la pozicion de unu punkto sur la Tero".

Jes, ŝajnas ke oni kalkulas ĝin per rilaroj, anguloj, ktp. sed tion ni lasu al Leo.

Eble ankaŭ "poziciilo" estus taŭga ekvivalento.

Mi ne diras, ke ni ne listigu bir- inter la radikojn oficialigindajn.

Amike

Renato

Andreas Kueck

unread,
Nov 2, 2009, 2:21:13 PM11/2/09
to la bona lingvo
On 2 Nov., 19:52, Renato Corsetti <renato.corse...@gmail.com> wrote:

> Eble ankaŭ "poziciilo" estus taŭga ekvivalento.

"Poziciilo" mi ne komprenas. Al mi shajnas, ke "bir'il'o" estas pozici-
determinilo / pozici-trovilo / situ-determinilo / situ-trovilo.

> Mi ne diras, ke ni ne listigu bir- inter la radikojn oficialigindajn.

Eble "bir'" estas oficialiginda.

--
Andreas Kueck

Leo De Cooman

unread,
Nov 2, 2009, 4:10:40 PM11/2/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:
> Laŭ tio, kion mi komprenis en Vikipedio, "biri" estas trovi pozicion:
> "Birilo estas ilo por ekzakte determini la pozicion de unu punkto sur la Tero".
> Jes, ŝajnas ke oni kalkulas ĝin per rilaroj, anguloj, ktp. sed tion ni lasu al Leo.
> Eble ankaŭ "poziciilo" estus taŭga ekvivalento.

Science oni verŝajne devus diri "koordinatoj"n anstataŭ "pozicio".
Komunlingve oni verŝajne diru: "loko". Sed "pozicio" miaopinie indikas ion alian.
Ekzemple: mi nun troviĝas je 50,9150 gradoj norde de la ekvatoro kaj 3,2548 gradoj oriente de la Grenviĉa meridiano. Pri la alto mi provizore diras nenion.
Mia "pozicio" estas sida kun miaj piedoj "montrantaj" norden.
Kiam ni mezuris maŝinparton per cifereca mezurmaŝino, necesis determini kaj la pozicion kaj la lokon de tiu parto sur la mezurmaŝino.
Ni distingu inter la vortoj "loko" kaj "pozicio". Komunlingve: mia nuna loko estas "en mia hejmo" kaj mia pozicio estas "sidanta".
Science "loko" enhavas 3 gradojn de libereco (x, y, z), kaj "pozicio" de rigida objekto ankaŭ 3 (la rotacioj a,b,c, respektive ĉirkaŭ la x-a, y-a kaj z-a aksoj)
 
Por mi "poziciilo" estus aparato, kiu metas ion en ian pozicion. Ekzemple: por prilabori maŝinparton ni uzis "poziciilon".
(Mi tamen ne certas, ĉu pozicii estas transitiva verbo. Ĝi ne troviĝas en PIV)
(Kara Renato, ekzameno okazos venontan semajnon   :-)
 
Amike salutas
Leo
 
 

Renato Corsetti

unread,
Nov 2, 2009, 4:02:56 PM11/2/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
Science oni verŝajne devus diri "koordinatoj"n anstataŭ "pozicio".
Komunlingve oni verŝajne diru: "loko". Sed "pozicio" miaopinie indikas ion alian.
Do, ni revenos al "lok-ilo" aŭ "lok-trov-il-o".

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Nov 2, 2009, 4:18:14 PM11/2/09
to la-bona...@googlegroups.com, ° listo 'oficialigindaj radikoj'
Andreas:
Al mi shajnas, ke "bir'il'o" estas pozici-
determinilo / pozici-trovilo / situ-determinilo / situ-trovilo.
Certe viaj esprimoj estas pli kompletaj (sed vidu Leo-n pri la signifo de pozicio)
Eble "bir'" estas oficialiginda.
Bone. Kiu volas, bonvolu provizi difinon en la listo pri oficialigindaj radikoj.

Amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
Nov 2, 2009, 4:26:04 PM11/2/09
to la-bona...@googlegroups.com
> Do, ni revenos al "lok-ilo" aŭ "lok-trov-il-o".

Laŭ mi plej taŭgas "lokdeterminilo".

Mi volas atentigi pri tio, ke la gazeto Monato plurfoje uzis la vorton "birilo" en la senco de "navigaciilo" (do por ilo kiu kombinas lokdeterminadon kaj vojplanadon). Laŭ mi nia linio do estu

bir·il·o → lok·determin·il·o; (por ilo kiu kombinas lokdeterminadon kaj vojplanadon) navigaci·il·o

Amike,

Marcos

Andreas Kueck

unread,
Nov 2, 2009, 4:26:12 PM11/2/09
to la bona lingvo
On 2 Nov., 22:02, Renato Corsetti <renato.corse...@uniroma1.it> wrote:

> Do, ni revenos al "lok-ilo"

"Lokilo" mi komprenas kiel ilon por meti ion en lokon.

> aŭ "lok-trov-il-o".

Certe pli bona ol "lokilo". Chu "situ-trovilo" estas pli bona, ol "lok-
trovilo"?

--
Andreas Kueck

Andreas Kueck

unread,
Nov 2, 2009, 4:29:00 PM11/2/09
to la bona lingvo
On 2 Nov., 22:26, Marcos Cramer <marcos.cra...@gmail.com> wrote:

> bir·il·o → lok·determin·il·o; (por ilo kiu kombinas lokdeterminadon kaj
> vojplanadon) navigaci·il·o

Tio plachas al mi.

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Nov 2, 2009, 5:01:52 PM11/2/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
Tio plachas al mi.
Por festi la fakton ke vi kaj Marcos trovis interkonsenton, mi tuj registris la linion.

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Nov 3, 2009, 10:11:50 AM11/3/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:
> Do, ni revenos al "lok-ilo" aŭ "lok-trov-il-o".

Se "loki" estas transitiva, kiel asertas PIV, lokilo estas ilo, kiu "lokas" ion, do metas ion en iun lokon.
La aparato, kiu determinas la koordinatojn (la lokon), kie ĝi troviĝas ne faras tion.
"Loktrovilo" aŭ "lokdeterminilo" pli taŭgus.
 
Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Nov 3, 2009, 9:19:09 AM11/3/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
"Loktrovilo" aŭ "lokdeterminilo" pli taŭgus.
Ni jam metis tion:


bir·il·o → lok·determin·il·o; (por ilo kiu kombinas lokdeterminadon kaj vojplanadon) navigaci·il·o

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages