bobofrato

4 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Jun 24, 2011, 11:08:40 AM6/24/11
to la-bona...@googlegroups.com
ahx, jen gxi. Nu por mi akcepteblas

bobofrato = frato de bofrat(in)o

jes, ja eblas jam dum 10 jaroj ke viro edzigxas al alia viro.

gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

Eduardo Trápani

unread,
Jun 24, 2011, 11:49:53 AM6/24/11
to la-bona...@googlegroups.com
> ahx, jen gxi. Nu por mi akcepteblas
>
> bobofrato = frato de bofrat(in)o
>
> jes, ja eblas jam dum 10 jaroj ke viro edzigxas al alia viro.

Ĉu vi celis:

bobofrato = *edzo* de bofrat(in)o ?

Antonio De Salvo

unread,
Jun 24, 2011, 12:19:06 PM6/24/11
to la-bona...@googlegroups.com
ro-esp:

>Nu por mi akcepteblas
>bobofrato = frato de bofrat(in)o

gxis, Ronaldo N

Pardonu, sed por mi tiu vorto estas neklara.
Se bo- montras akiritan parencecon, bo-bo-frato ne estas frato de bofratino, sed edzo de bofratino (en la itala, oni nomas tion "cognato acquisito" = akirita bofrato).
Laux mi, estas preferinde ekspliki (tute en la etimologia senco de "ekspliki", do malfaldi) la parencajn rilatojn, se oni volas:
1) esti certa ke la interparolanto komprenos sen cerbumado kaj sen eraro;
2) eviti la neceson lerni parkere pliajn novajn vortojn (malgraux la sxajna kunmeto de bo-bo-frato per jam ekzistantaj eroj, "bobofrato" farigxas praktike nova vorto).
Amike
Antonio


ro-esp

unread,
Jun 24, 2011, 7:12:25 PM6/24/11
to la-bona...@googlegroups.com

> From: "Eduardo Trápani" <etra...@gmail.com>

>
>> bobofrato = frato de bofrat(in)o
>

>> jes, ja eblas jam dum 10 jaroj ke viro edzigxas al alia viro.
>
> Ĉu vi celis:
>
> bobofrato = *edzo* de bofrat(in)o ?

ups! Kredeble jes


> From: Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>

> Mi mem jam uzis "bobofrato" en normala interparolado kaj ankaŭ aŭdis ĝin de
> aliaj. Kompreneble ĝi tamen estas maloftega vorto, simple pro tio ke multaj
> homoj ne multe rilatas kun siaj bobogefratoj, kaj pro tio ke multaj homoj ne
> emas tre detaligi tiajn neproksimajn parencorilatojn. Sed


> malrekomendi logikan vorton pro ĝia malofteco estus vere granda peko

pri tio mi konsentas

> From: "Eduardo Trápani" <etra...@gmail.com>
> Date: Jun 24 11:17AM -0300

>
>> Por esprimi la parencecon kun la edzo de via bofratino, oni uzas bobofrato
> (lau PIV)
>
>> Tamen la nuna sistemo klare povas esprimi "bobofrato" sen uzo de
>> ĉirkaŭfrazo.
>> Estas neniu kialo por limigi tiun facile kompreneblan kaj logikan
>> sistemon kaj
>> rekomendi pezan ĉirkaŭfrazon anstataŭ klara konciza esprimo.
>
> La sistemo ŝajnas esti logika, jes. Ĉiu "bo" aldonas alian
> pergeedziĝan rilaton
> (io simila okazas kun pra-).
>
> Kaj jen tio kio ĝenas min. En paro de geonkloj (kutime) unu estas boa kaj la
> alia ne.

Je, teorie pli logikus nomi unu "boonkl(in)o" kaj havi alian prefikson
por ties edz(in)o

> Do iliaj gefiloj estas, rilate al mi, duone boaj kaj duone ne.

?? Cxu ne nur se ilia gepatro estas duonfrat(in)o de via ?

> Depende de multaj aferoj (ekzemple se temas pri gefiloj de tiu geedziĝo aŭ de
> antaŭa) mi povos nomi tiujn homojn gekuzojn aŭ bogekuzojn.

Nepo de avo estas kuzo, mi ne vidas kiel tio povas esti boa

> Se ni daŭrigas la aferon ni vidas ke bobo- kaj bo- povas, kaj tion
> ili ja faras, kolizii aĉe.

Cxu vi povas doni ekzemplon? Eble mi bezonas desegnajxon prie


>> Kiam temas pri parenceco pere de du geedzecoj, oni logike povus uzi
>> vortojn kun duobla BO-prefikso: via bobofrato = “la edzo de
>> fratino de via edz(in)o”, via bobokuzo = “la edzo de kuz(in)o de
>> via edz(in)o”, via bobonevo = “la edzo de nev(in)o de via
>> edz(in)o”, via boboonklo = “la edzo de onkl(in)o de via edz(in)o”.
>> En la praktiko oni tamen uzas nur simplajn BO-formojn ankaŭ por
>> tiaj signifoj.

La afero igxus ecx pli komplika se geedzigxus parencoj

Mi kredas eksento kion vi celas. Efektive mi nomas la boparencojn de
mia frato simple
"boajxo" (aantrouwsel)


> Mia nuna propono: ni *ne* skribu linion pri tio, ni *ne*
> malrekomendu. Sed ni
> sciu ke tio ne estas tiel simpla, facile komprenebla.

bona propono

gxis, Ronaldo N

Eduardo Trápani

unread,
Jun 24, 2011, 9:56:14 PM6/24/11
to la-bona...@googlegroups.com

>> Mia nuna propono: ni *ne* skribu linion pri tio, ni *ne* malrekomendu.
>> Sed ni
>> sciu ke tio ne estas tiel simpla, facile komprenebla.
>
> bona propono

Tion mi pensis ... sed poste mi demandis al du plenkreskuloj
esperantlingvaj (kiuj la lingvon regas) kaj neniu estis aŭdinta la
vorton kaj, eble plej grave, neniu povis alveni al la ĝusta signifo.
Ili, kurioze, alvenis al la jam (erare) menciita:

>>> bobofrato = frato de bofrat(in)o

sed antaŭe ili grandigis okulojn (ĉu brovumi laŭ la modelo de ŝultrumi?)
pro la duobligo de bo-.

Pensiga ... Nun mi certas ke tiu vorto estas evitinda. Sed post ĉiuj
klarigoj, se oni daŭre pensas ke tio estas peko malbonlingva mi preferas
daŭrigi nian taskon kun vortoj pli gravaj, ĉar tiu ĉi estas maloftega
kaj mi dubas ke iu kuraĝus uzi ĝin sen havi la eblecon tuj klarigi pri
kio temas :).

Por mi temas pli pri energiŝparo ol pri konsento kun tiuj kiuj subtenas ĝin.

Amike, Eduardo.

ro-esp

unread,
Jun 26, 2011, 6:13:46 PM6/26/11
to la-bona...@googlegroups.com

> From: "Luis Ignacio Raudón Uribe" <lra...@gmail.com>
> Date: Jun 23 05:41PM -0700

> Me dezirus, ke oni daurigu la ekziston de "bobofrato" kaj, se iu
> taksas ghin malkomfortan, oni chiam povas uzi la frazon "edzo de mia
> bofratino"; tiel mi pensas, ke chiuj komprenos la ideon.

edz(in)o de mia bofrat(in)o aw bofrat(in)o de mia frat(in)o , cxu jes?


> From: "Eduardo Trápani" <etra...@gmail.com>
> Date: Jun 24 10:56PM -0300

[cxu indas reenmeti?:Mia nuna propono: ni *ne* skribu linion pri tio, ni *ne*
malrekomendu]

>>> Sed ni sciu ke tio ne estas tiel simpla, facile komprenebla.
>
>> bona propono
>
> Tion mi pensis ... sed poste mi demandis al du plenkreskuloj
> esperantlingvaj (kiuj la lingvon regas) kaj neniu estis aŭdinta la
> vorton kaj,

Tio ne estas argumento, ja plurdek elcent ne scius kion konkludi cxe
vorto kia "epicena" aw
"maljam", Antaw nur unu jardeko neniu uzis la vorton "kunsendajxo"


> eble plej grave, neniu povis alveni al la ĝusta signifo.
> Ili, kurioze, alvenis al la jam (erare) menciita:
>
> >>> bobofrato = frato de bofrat(in)o

strange.. ja frato de frato de edzino kutime mem ankaw estas bofrato,
frato de edzino de frato ne estus.

> mi preferas daŭrigi nian taskon kun vortoj pli gravaj

bonvolu (iru vian koridoron ;-))
gxis, Ronaldo N


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages