random-a

4 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Oct 30, 2009, 8:19:38 AM10/30/09
to °listo 'la bona lingvo'
Eduardo:
ĉu hazarda?
Efektive. Ni povus havi la linion:

random-a --> hazard-a

sed ĉu iu trovis efektivan uzon en Esperanto de "randoma"?

amike

Renato


J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Oct 30, 2009, 12:01:45 PM10/30/09
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo:
>> ĉu hazarda?
>>
Renato Corsetti respondis:

> Efektive. Ni povus havi la linion:
> - random-a --> hazard-a
Ĝi troviĝas en KOMPUTEKO, freŝdata "prikomputila terminokolekto".
Mi modifus jene:

- random-a (en kumputiko) --> hazard-a

J-K Rinaldo


Renato Corsetti

unread,
Oct 30, 2009, 12:10:25 PM10/30/09
to la-bona...@googlegroups.com
J-K Rinaldo:
> Ĝi troviĝas en KOMPUTEKO
Bone, mi enmetas la linion.

Amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
Oct 31, 2009, 6:08:08 AM10/31/09
to la-bona...@googlegroups.com
J-K Rinaldo skribis:

Ĝi troviĝas en KOMPUTEKO, freŝdata "prikomputila terminokolekto".

Ĉu? Mi ne trovis ĝin en Komputeko. Se mi entajpas "random" en Komputeko (ĉe komputeko.net), mi trovas kiel tradukojn en Esperanton nur "hazarda", "aleatora" kaj "loteca". Eble "aleatora" estas listiginda en nia listo, sed por "randoma" mi daŭre trovas neniun uzon en Esperanto aŭ listigon en Esperanta vortaro.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Oct 31, 2009, 6:40:51 AM10/31/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Eble "aleatora" estas listiginda en nia listo

aleator-a --> ???

Mi provis rigardi en PIV, sed el la difino tie mi ne sukcessi trovi ion uzeblan en la komuna lingvo.

El la itala "aleatorio" mi pensus ke la signifo en komuna lingvo estus ĝuste "hazarda", "neverŝajna".

Amike

Renato


J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Oct 31, 2009, 7:41:00 AM10/31/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos Cramer ha scritto:
Mi pardonpetas: vi pravas

Komputeko listigas
- random (a) = hazarda

Tiam mi miskomprenis: ne temas pri esperantlingva listigo. sed pri
anglalingva listigo, kaj la litero a interkrampe estas nur indiko por
ĝin konsideri kiel adjektivo.

Do, Corsetti bv. rekonsideri la aferon.

J-K Rinaldo

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages