Kion oni proponus por anstatauxi la vorton 'setli' (vorto kiu malplacxas ankaux sone)? Mi dirus 'kolonii', sed eble nuntempe 'kolonii' havas malbonan kromsignifon, kiun oni ne cxiam volas esprimi kiam temas pri eklogxo en nova loko.
normale mi diras "fiks-log'i". kion oni diras en viaj lingvoj? en la
itala "fondare una colonia", "colonizzare".
amike
renato
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo,
<renato....@esperanto.it>
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
J-K. Rinaldo el Padova.IT.EU
Eble “eklog’i” au’ “enlog’ig’i”, kiam temas pri la unuaj eu’ropanoj, kiuj eklog’is en Ameriko.
Kiam temas pri la lokoj en la teritorioj, c’u ili ne estas simple ”novaj urboj” au’ “novaj urboj en la teritorioj”, se oni volas eviti esprimon politike s’arg’itan?
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Adam Raizen
Inviato: giovedì 1 novembre 2007
16.45
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) setli
Anna:
>Kiam temas pri la lokoj en la
teritorioj, c’u ili ne estas simple ”novaj urboj” au’ “novaj urboj en
la teritorioj”, se oni volas eviti esprimon politike s’arg’itan?
Momente mi tenus la vorton "settlement" en la senco de juda nova urbo
en Palestino ekster la diskuto, c'ar alikaze la aferoig'as tro
komplika. [vi vidas ke ec' nur difini la lokon, en kiu ili estas, estas
politika ekzerco: c'u la araba parto de Palestino, Palestino, la
okcidenta Riverbordo, Maltransjordanujo, ktp.]
Renato
>Kial ne "okupi"?
Mi registras amkau tion provizore.Poste
ni devos elekti.
Renato
***************************
Renato Corsetti
<renato....@esperanto.org>
***************************
Ĉar tio estas alia afero. Ĉu vi dirus, ke en la antikva epoko grekoj
"okupis" sudan Italujon?
Krome, eblas diri, ekz., ke Israelo dum multaj jaroj okupis sudan
Libanon, sed israelanoj ne ekloĝis/setl(iĝ?)is tie.
Mi pensas, ke tiuj estas plej bonaj, kvankam ne perfektaj. Eble kun la
uzo ili povas akiri la celatan kunsignifon.
Mi havas anglan vortaron, kiu sugestas ankaŭ 'hejmigi'.
La problemo, kiun mi vidas kun "ekloĝi", estas, ke "loĝejo" estas
unuopa konstruaĵo, ne urbo (aŭ urbeto/vilaĝo/ktp), do ĉu "ekloĝejo" ja
povas esti tia urbo? Eble "enloĝiĝejo" estas malpli trafita de tiu
problemo.
Eble ankaŭ "novurbo" kaj de tio "novurbigi" en kelkaj kuntekstoj, sed
tio multe pli estas novenkondukaĵo.
Eble por la Akademio
validas nur PV (Plena Vortatro)
kaj PIV valoras nur kiel propono.
Cxu tiel?
J-K. Rinaldo el Padova.IT.EU
> adam....@gmail.com ha scritto:
> > On 11/2/07, Giancarlo Rinaldo di Padova <espera...@libero.it> wrote:
> >
> >> Kial ne "okupi"?
> >>
> >
> > Ĉar tio estas alia afero. Ĉu vi dirus, ke en la antikva epoko grekoj
> > "okupis" sudan Italujon?
> >
> > Krome, eblas diri, ekz., ke Israelo dum multaj jaroj okupis sudan
> > Libanon, sed israelanoj ne ekloĝis/setl(iĝ?)is tie.
> Vere mi konsideris PIVon, kie okupi signifas:
> kaj "teni en posedo..."
> kaj "dauxre lokigxi ie".
Tiu dua difino estas en nek ReVo nek la malnova PIV. Krome, ŝajnas al
mi, ke se ni adoptis ĝin, estus malfacile fari la distingon, kiun mi
menciis.
> Eble por la Akademio
> validas nur PV (Plena Vortatro)
> kaj PIV valoras nur kiel propono.
Mi esperas, ke por la Akademio validas nur la Fundamento kaj la
Oficialaj Aldonoj, eventuale ankaŭ la efektiva lingvouzo, sed laŭ mi
PV estas pli fidinda ol (almenaŭ la malnova) PIV.
>Mi esperas, ke por la Akademio validas nur la Fundamento kaj la
>Oficialaj Aldonoj, eventuale ankau' la efektiva lingvouzo
Ankau' mi esperUS, se mi ne konus multajn akademianojn.
Amike
Renato
>Eble por la Akademio
>validas nur PV (Plena Vortatro)
>kaj PIV valoras nur kiel propono.
La Akademio estas stranga "besto", en kiu estas reprezentantaj c'iuj
pesnofluoj d esperantistoj, de tiuj tute "bonalingvaj", kiel en c'i
tiu listo, al tiuj, por kiuj PIV estas konservema vortaro de la pasinteco.