skut-i

1 view
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Feb 28, 2010, 5:12:27 PM2/28/10
to ° listo 'la bona lingvo'
Kiel mi jam provis diri, mi havas grandan malfacilaĵon kompreni ĉu estis konkludoj en la tuta diskuto pri skoteroj, bicikloj kaj motorbicikloj.

Ni komencu de io simpla. Bonvolu ne largigi nun la diskuton al aliaj veturiloj.
Marcos:

Mi rimarkis ke ni havas la jenajn liniojn pri "skuti" kaj "skutilo":

skut·i ~ glit·puŝ·i
skut·il·o ~ glit·puŝ·il·o

Laŭ mi la uzo de "glit" ĉi tie tute ne taŭgas. Tiaj iloj ne glitas, sed
rulas. 

Kion vi proponus por tiuj du linioj?

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Mar 1, 2010, 4:56:45 AM3/1/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato demandis pri "skuti" kaj "skutilo":

Kion vi proponus por tiuj du linioj?

Tute ne havi ilin. Anstataŭe ni diskutu en la listo oficialigindaj-radikoj pri difino per kiu oni povus oficialigi "skuti".

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Mar 1, 2010, 8:44:24 AM3/1/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Tute ne havi ilin. Anstataŭe ni diskutu en la listo oficialigindaj-radikoj pri difino per kiu oni povus oficialigi "skuti".
Bone, ni ekdiskutu tie. Momente mi ne forigas ilin, ĉar mi ne certas, ke la diksuto tie portos al la signifo, kiun prezentas PIV.

Amike

Renato


Pjer

unread,
Mar 4, 2010, 11:14:23 AM3/4/10
to la bona lingvo
fakte mi ne komprenis pri kio temis pri glit'push'i. Chu pash'rul'i
taugus?

Leo De Cooman

unread,
Mar 4, 2010, 2:56:37 PM3/4/10
to la-bona...@googlegroups.com, Renato Corsetti
Je 4/03/2010 17:14, Pjer skribis:

> akte mi ne komprenis pri kio temis pri glit'push'i. Chu pash'rul'i
> taugus?
>
Tiu vorto ja plaĉas al mi. Ĝi ankaŭ esprimas la anglan vorton "step",
kiun oni uzas ankaŭ ĉi tie.

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Mar 4, 2010, 5:24:16 PM3/4/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

en via  mesaĝo mi povis legi nur la piednoton:
AVG trovis neniun viruson en la sendita mesagho
Gecontroleerd door AVG - www.avg.com 
Versie: 9.0.733 / Virusdatabase: 271.1.1/2721 - datum van uitgifte: 03/03/10 20:34:00
  
eble sendu ĉiam kopion ankaŭ al mi.

renato

Renato Corsetti

unread,
Mar 5, 2010, 3:38:29 AM3/5/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leo De Cooman ha scritto:
Pjer:
pash'rul'i 
Leo:
Tiu vorto ja plaĉas al mi.

Efektive tio estas pli bona ol nia nuna esperimo por la senco de la PIV-a "skuti". Restas la demando ĉu oficialigi ĝin en la senco "iri per skotero", pri kio ni diskutas en la alia listo.

Amike

Renato


mar...@melburno.org.au

unread,
Mar 5, 2010, 6:24:32 AM3/5/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Post longa pensado kaj komparo kun aliaj lingvoj, ankau mi trovas
"pashruli" la plej bonan vorton. Oni ja rulas uzante (= per) pashojn.

> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages