Mi ĵus rimarkis, ke sub M aperas la esprimo “maĵora tonalo”. Mi ne estas certa pri kio temas, sed mi supozas, ke temas pri la uzo de la vorto “maĵora” en muziko. Fakte, en muziko la terminoj “maĵora” kaj “minora” havas teknikan funkcion, kaj certe ne estus realisme paroli pri “Simfonio en C kun larĝa tonkombino” (anstataŭ C maĵora).
Ĉar vi aldonis “en ĝenerala senco”, mi supozas, ke vi celas diri, ke la uzo de la vorto estas akceptebla en la teknika, muzika senco. Sed restas la demando, kion signifas tiu esprimo “maĵora tonalo”.
maĵora
maĵor·a (en ĝenerala senco) → pli grand·a, pli grav·a
maĵora tonalo
maĵor·a tonal·o → larĝa ton·kombin·o
minora
minor·a (en ĝenerala senco) → mal·pli grav·a, mal·pli grand·a, mal·pli ĉef·a
-----------------------------------------------------------------------
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713
maĵor·a tonal·o → larĝa ton·kombin·o