"solregeco"

0 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Oct 15, 2007, 4:28:13 AM10/15/07
to la-bona...@googlegroups.com
Nin nun havas la jenan linion:

aŭtokrati-o = sol-reg-ec-o

Laŭ mi, "solregado" pli taŭgas al "solregeco", ĉar la radiko "reg" havas agan signifon (alivorte, ĝi estas verba radiko). "Solregado" malsame al "solregeco" ankaŭ jam estis kelkfoje uzata en Interreto. Se iuj tamen preferas "solregeco" ni almenaŭ menciu ambaŭ alternativojn.

Marcos

PS: Estas misliterumo en la linio pri "averaĝo" (nun ĝi estas skribata kiel "averaĝgo").

Adam Raizen

unread,
Oct 15, 2007, 4:53:06 AM10/15/07
to la-bona...@googlegroups.com
On 10/15/07, Marcos Cramer <marcos...@gmail.com> wrote:
Nin nun havas la jenan linion:

aŭtokrati-o = sol-reg-ec-o

Laŭ mi, "solregado" pli taŭgas al "solregeco", ĉar la radiko "reg" havas agan signifon (alivorte, ĝi estas verba radiko). "Solregado" malsame al "solregeco" ankaŭ jam estis kelkfoje uzata en Interreto. Se iuj tamen preferas "solregeco" ni almenaŭ menciu ambaŭ alternativojn.
 
Tio eble dependas de la kunteksto kaj nuanco, kiun oni celas. Versxajne, mi dirus 'solregado' nur por emfazi la dauxrecon de la stato. Eble plej bone estas 'solrego' kaj tiel tute eviti la problemon.
 
Auxtokratio venas al Ruritanio. --> 'solregeco' aux 'solregado'
Ruritanio farigxas auxtokratio. --> versxajne 'Ruritanio farigxas solregata.'
Bonokaze, ekstarigxos alia modera auxtokratio. --> 'Bonokaze, starigxos alia modera solregeco'. 'solregado' sxajnas al mi malpli bona cxi-kaze, sed mi ne certas.

--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Kiu ne komprenas Esperanton, estas kondamnita rekrei ĝin, fuŝe.

Renato Corsetti

unread,
Oct 15, 2007, 8:09:47 AM10/15/07
to la-bona...@googlegroups.com
mi aldonis c'iuj eblajn variaj'ojn.

amike

renato

~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo,
<renato....@esperanto.it>
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages