do laŭ mi jes, estu sago anstataŭ ondosigno.
Mi ne konsciis pri tiu bela kunmetaĵo "ondosigno" antaŭe. Laŭ mi ni certe proponu ĝin kiel alternativon al "tildo". Aldone aperas la demando, ĉu ni faru tion per sago por malrekomendi "tildo" aŭ per ondosigno por ne malrekomendi "tildo". Mi ankoraŭ ne havas firman opinion pri tio.
renato corsetti
via del castello, 1 00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org
Mi ŝatas ondosignojn.
Kiel ni nomus la signon konsistantan el du ondosignojn unu super la
alia? Ĝi aspektas jene ≈
Miatempe ni uzis ĝin por indiki "proksimume estas". Foje oni vidas ĝin
por indiki alternan kurenton.
Amike salutas Leo
Kiel ni nomus la signon konsistantan el du ondosignojn unu super la alia? Ĝi aspektas jene ≈
Simpla kaj mallonga solvo!
Amike salutas Leo
Mi preferus ne malrekomendi la formon “tildo”. Se mi aŭdas la vorton “tildo”, mi tuj scias, ke temas pri tiu signo super la hispana N, sed se mi aŭdus la vorton “ondosigno”, mi ne komprenus ĝin eksterkuntekste.
Same pri “umlaŭto”, cetere. Teorie oni povus diri “dupunkto”, sed tio en Esperanto havas alian signifon :
Oficiala vorto en la sama kampo estas “cirkumflekso”. Kompreneble ni ja parolas pri “ĉapelo”, sed tio estas ŝerca uzo, kiu ne konvenus, ekzemple, en lingvoscienca teksto.
Mi proponas, ke “ondosigno” aperu nur kun =, ne à.
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Renato Corsetti
Inviato: domenica
4 marzo 2012 15.20
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo)
"tildo"
Se mi bone komprenas, la sola diferenco, laŭ PIV, eble estus ke "tildo" estas ĉiam supersigno (do kiel tiu de la litero ñ), dum "ondosigno"/"ondostreko" povus esti la simbolo "~" tute sola.
tild·o (kiel memstara signo) → ond·o·sign·o
tild·o (kiel supersigno) ~ ond·a super·sign·o
Tio ŝajnas al mi tro komplika propono. Temas pri la sama simbolo, ĉu kiel supersigno, ĉu kiel memstara signo. Aŭ ni skribu ~ aŭ →, sed ne ambaŭ. Mi do proponas aŭ:
tild·o (kiel memstara signo) → ond·o·sign·o
tild·o (kiel supersigno) → ond·a super·sign·o
aŭ:
tild·o (kiel memstara signo) ~ ond·o·sign·o
tild·o (kiel supersigno) ~ ond·a super·sign·o
sed ne mikson de la du.
Anna
tild·o (kiel memstara signo) ~ ond·o·sign·o
tild·o (kiel supersigno) ~ ond·a super·sign·o
Same pri “umlaŭto”, cetere. Teorie oni povus diri “dupunkto”, sed tio en Esperanto havas alian signifon :
La propono akcepteblas por mi.
Amike salutas Leo
>> tild·o (kiel memstara signo) ~ ond·o·sign·o
>> tild·o (kiel supersigno) ~ ond·a super·sign·o
>
> Kiel konata malekstremisto mi registris ĉi tiun pli mildan formon.
> Protestoj estas bonvenaj.
Kion ajn oni opinias pri "tildo", estas tute klare,
ke neniu povas malpermesi min nomi la signeton
"ondeto", se mi volas, ke aliaj komprenu min.
Kaj mi ne donas tiun nomon "ŝerce" (mi iom miris,
leginte ke Anna opinias la vorton "ĉapelo" ŝerca).
Se mi prilaborus la Unikodan liston de ondo-similaj
signoj, kaj uzus por tio Esperanton, mi eble
konsiderus utila ankaŭ la vorton "tildo".
Harri Ondo
La solvo tamen estas facila: ni simple nomu ĝin per ĝia unikoda numero.
Vi eble jam konas la rakonton pri grupeto da ŝercemuloj, kiuj sukcesis
rakonti multe pli da anekdotoj en horo ol antaŭe. Ili numeris siajn
anekdotojn kaj parkerigis la numerojn.
Ekde tiam sufiĉis diri "Numero 123" por ridegigi ĉiujn ĉeestantojn.
Iam la juna filo de unu el la anoj diris "Paĉjo, numero 73"... kaj tuj
ricevis vangofrapon...
ĉar tiu estis ne konvena por infanoj.
Amike salutas Leo
> Ekde tiam sufiĉis diri "Numero 123" por ridegigi ĉiujn ĉeestantojn.
> Iam la juna filo de unu el la anoj diris "Paĉjo, numero 73"... kaj tuj
> ricevis vangofrapon...
Sed ĉu vi memoras tiun fojon, kiam iu diris "numero 237", kio estigis
freneze laŭtan, longan ridegon. Numero 237 estis tute nova ŝerco por
ĉiuj ĉeestantoj, kaj do des pli ridiga.
Harri
tild·o (kiel memstara signo) ~ ond·o·sign·o
tild·o (kiel supersigno) ~ ond·a super·sign·o
Se mi prilaborus la Unikodan liston de ondo-similajsignoj, kaj uzus por tio Esperanton, mi eble
konsiderus utila ankaŭ la vorton "tildo".
>>>> tild·o (kiel memstara signo) ~ ond·o·sign·o
>>>> tild·o (kiel supersigno) ~ ond·a super·sign·o
>
> Do, vi estas por la ĉi-supraj linioj, ĉu ne?
Nu, eble, kvankam mi ne komprenas, kial mi devus diri
ekz. "la onda supersigno de ñ" anstataŭ "la ondeto de ñ"
aŭ "la ondosigno de ñ".
Se la SSV-vortaro volus esti ankaŭ utila, ĝi skribu
ekz.
tildo = ondeto, ondosigno
sen la misteraj ondoj kaj la punktoj, kiuj nur igas la
bonajn vortojn ne troveblaj per normalaj instrumentoj
de serĉado.
Amike
Harri
> Se la SSV-vortaro volus esti ankaŭ utila, ĝi skribu
ekz.
tildo = ondeto, ondosigno
> sen la misteraj ondoj kaj la punktoj, kiuj nur igas la
bonajn vortojn ne troveblaj per normalaj instrumentoj
de serĉado.
> Supozeble ekzistas multaj tiaj "diakritaj" (neoficiala vorto) signoj. Miatempe ni nomis la dupunkto super e "trema" (tremao - neoficiala vorto)
Harri
Ankaŭ mi iam aŭdis tiun rakonton. Estis okazo, kiam nova membro aliĝis al la klubo. Li kriis "Numero 65"... sed sekvis nur silento. Tiam pli sperta membro flustris al li, "Ne sufiĉas nur rakonti la ŝercon. Tio kio ĉefe gravas, estas la maniero laŭ kiu oni rakontas ĝin."
Anna
On Mar 5, 9:37 am, Marcos Cramer <marcos.cra...@gmail.com> wrote:
> Eduardo skribis:
>
> Se mi bone komprenas, la sola diferenco, laŭ PIV, eble estus ke "tildo"
>
> > estas ĉiam supersigno (do kiel tiu de la litero ñ), dum
> > "ondosigno"/"ondostreko" povus esti la simbolo "~" tute sola.
>
> Jes, tiel efektive PIV prezentas la aferon. Interese, ĉar mi ĝis
> antaŭhieraŭ uzis "tildo" por ambaŭ sencoj. Kaj ReVo donas al "tildo" nur la
> sencon de memstara signo!
>
> Post tiu atentigo, mi nun favoras la jenan solvon:
>
> tild·o (kiel memstara signo) → ond·o·sign·o
> tild·o (kiel supersigno) ~ ond·a super·sign·o
>
> Kion opinias la aliaj pri ĉi tiu propono?
Mi kredas ke mi uzos "tildo" por la supersigno, gxis iu persvadas min
uzi nomon kiun la hispanlingvuloj (kaj aliaj?) mem uzas. Mi ne jam
scias pri la kurba streketo.
Mi jes kredas ke la vorto "ondosigno" neniom helpas homojn kiuj ne
konas la okcident-sciencan simbolon por ondo.