Re: (la bona lingvo) Pri "vakero" kaj pri streketoj kaj krampoj

0 views
Skip to first unread message

Fra Simo

unread,
Mar 1, 2008, 5:07:05 PM3/1/08
to la-bona...@googlegroups.com

2008/3/1, Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:
Francisko:

Chu do ni devas skribi en la jena formo ?!!
"vaker/o" --> "rajd/ant/a bov/ar/o/gard/ist/o", "bov/ar/o/gard/ist/o",
"bov/o/gard/ist/o", "bov/ist/o"

Jes, pli mapli. Ni ankorau' ne alfrontis la problemon pri la signoj / au' - kaj pri la krampoj ( ).

Amike

Renato
     Mi firmas, ke ni ne povas uzi la kunligan streketon "-" kiel ne-lingvan simbolon, char tiu jam ekzistas en la skribosignaro de Esperanto.
     Se ni trovus ion alian, ol "/", kiun ni same facile povus skribi per chiaj klavaroj, kaj kiu estus tro simila nek al apostrofo, nek al iu litero, nek al iu interpunkciajho, mi estus tre kontenta. Per franca klavaro mi sukcesas skribi nur "`", kaj por tio mi bezonas tri klavofrapojn. Chu iuj el vi preferus la formon "|"  ?  Por tiu lasta mi devas premi du klavojn, sed samtempe, apenau pli malsimple, ol por "/".
 
     Da krampoj mi en propraj notoj uzadas almenau ses specojn, kio ne chiam sufichas por plena klareco. Pri tio mi pli skribos tiam, kiam la grupo venos al interkonsilighado pri krampoj, se tiam mi kapablos same vigle partopreni kiel en la jhusaj kelkaj tagoj (kio supozeble ne longe dauros kaj ne ofte ree okazos !).
 
                                                     Francisko
 

Renato Corsetti

unread,
Mar 2, 2008, 11:40:58 AM3/2/08
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:


Mi firmas, ke ni ne povas uzi la kunligan streketon "-" kiel ne-lingvan simbolon, char tiu jam ekzistas en la skribosignaro de Esperanto.

Prefere ni ne ankorau' alfrontu la problemon, c'ar mi simple ne povas fronti la taskon s'ang'i c'iujn streketojn al io alia.

Amike

Renato



~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
~ ~ ~

ts

unread,
Mar 3, 2008, 10:51:54 AM3/3/08
to la bona lingvo
> >Mi firmas, ke ni ne povas uzi la kunligan streketon "-" kiel

Laŭ mi uzi "-" ne estas problemo.
Tiel la listo malpli strange aspektas ol se oni uzus "/" aŭ "|", kiuj
kutime ne videblas en normala teksto.

Zamenhof mem komence uzis strangan signeton (supra komon) kaj okazis
problemoj pro tio.

Ankaŭ la gazeto Juna Amiko komence uzis kaj "-" kaj la supra komo, sed
nuntempe
ĝi ŝajne uzas nur "-".

Pri la krampo la uzo de "(" kaj ")" estas tute en ordo kaj aspektas
malplej malbone.

Ne forgesu, ke iom post iom tiu listo estos espereble uzata de multaj
komencantoj
kaj pro tio la aspekto gravas.
La fakto, ke oni ne 100% respektas la unikecon de la simboloj ne estas
tiom grava laŭ mi.

Krom tio, verŝajne nun ne estas tempo transskribi la tuton, ĉar estas
ankoraŭ multe da laboro.

Thierry




Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages