> Ni ne havas linion pri ŝoko, sed mi kredas, ke ne estas problemoj uzi la
> vorton "ŝoko" ankaŭ pri kuracaj problemoj. Oni ja aludas al la senco
> 2-a "(en medicino) Stato de korpa malforteco karakterizata de nenormale
> malgranda aktivado de la koro, pulmoj ktp. (pro difekto al la korpo aŭ
> pro ekstreme malagrabla sperto)."
jes kaj ne... La stato kiun mi celas ne karakterigxas per malgranda aktiveco,
sed per aliaj simptomoj (paleco, soifo, malvarmigxo de fingroj ktp)
Eble vi demandu ajnan sukuriston aw kuraciston prie
gxis, Ronaldo N
jes kaj ne... La stato kiun mi celas ne karakterigxas per malgranda aktiveco, sed per aliaj simptomoj (paleco, soifo, malvarmigxo de fingroj ktp) Eble vi demandu ajnan sukuriston aw kuraciston prie
Mi ne konis, gxis nun, la anglan terminon "hypovolaemic".
Instigite de la diskuto, mi sercxis en medicina vortaro angla-itala, kaj mi trovis la respondan italan vorton "ipovolemico" (kiun, gxis nun, mi same ne konis), kun la klarigo "rilata al malpliigxo de sanga volumeno". Tiam mi rigardis en la medicina vortaro angla-esperanta de Yamazoe Saburoo, kaj trovis (sub "hypovolemia") du tradukojn, "hipovolemio" kaj "oligemio". Mi reiris al la itala vortaro, kaj trovis sub "oligoemio" (relative komunuza vorto en la itala, almenaux en kuracistaj medioj), la klarigon "nesuficxa kvanto da sango", kun resendo al "anemio" (kvankam kun la atentigo, ke "anemio" estas malpli preciza termino). Fine, mi elpasxas per la vorto, kiun mi kutime uzas anstataux "anemio": sangomanko.
Konklude: mi konscias, ke temas pri nur proksimuma traduko, sed eble oni povus diri "sangomanka sxoko".
Gxis
Antonio
Lau mi, tio ne ghustas. Kiel termino, "sangomanko" aspektas unuavide
kiel aludanta al hemoragia shoko, do shoko por sangoperdo.
Aliflanke, la termino "sangomanko" ja kompreneble estas la simpla
traduko de la tiuvorta etimologio, lau la scienclingvajhe utilegaj
grekdvenaj vortelementoj tamen intense malamataj de kelkaj
bonlingvanoj, kvazau ili estus kerne problemaj, dum en la chiutaga
Esperanto svarmas ekstreme malutilaj nekoherajhoj leksikaj, nesistemaj
hontindajhoj, kiel ekz. multaj sklave adoptitaj vortoj finighantaj per
-cio, simplaj pausajhoj prenitaj el la latinidaj lingvoj.
Sed la vera signifo de anemio estas pli specifa, kaj fakte temas pri
nesuficha nombro da rughaj sangocheloj (= eritrocitoj) au de ties
hemoglobina enhavo (loni lasu al la kontraugrekuloj la taskon krei la
"ghustan" vorton por tiu rughsanglochela proteino, ech evitante la
vorton "proteino" mem, kompreneble).
Kiel sciate, estas multaj apartaj tipoj de anemio.
Mi estas kuracisto.
Jose' Antonio Vergara
PRO
> dum en la chiutaga
> Esperanto svarmas ekstreme malutilaj nekoherajhoj leksikaj, nesistemaj
> hontindajhoj, kiel ekz. multaj sklave adoptitaj vortoj finighantaj per
> -cio, simplaj pausajhoj prenitaj el la latinidaj lingvoj.
>
Se vi proponas al ĉi tiu listo tiujn vortojn (po unu en ĉiu mesaĝo) ni
volonte diskutos pri ili kaj eble havos liniojn pri ili.
> Mi estas kuracisto.
>
Pro tio eble vi estas la ĝusta homo por trovi samsignifan esprimon por
"anemio", sed mi komprenas, ke vi estas por ne tuŝi tiun vorton.
Se vi ne volas tuŝi tion, diru al ni ion alian: kiu estas la ebla
komunlingva vorto por "endemio"? Oni diskutis pri ĝi inter la
ekzamenantoj en ekzameno en kiu la ekzamenanto mem devis rigardi la
vorton en PIV.
Amike
Renato
anemio = rughchelmanko
endemio = regulofta malsano, neescepte ofta malsano
Jose' Antonio
chu la alternativoj devas esti unuvortaj ?
anemio = rughchelmanko endemio = regulofta malsano, neescepte ofta malsano
> - manko de sango (komuna lingvo), manko de ruĝaj ĉeloj (medicino)
lau mi, "sanga rughchelmanko" estas tauga por komuna lingvo. Por
medicino, la bonlingva ekvivalento devus esti pli preciza.
> - regule ofta malsano ?
Eble prefere "atendate cheesta, similofta malsano", char endemiaj
malsanoj povas esti au oftaj au ech ekstreme maloftaj, sed tamen kun
iel identigebla, atendata ofteco.
Jose' Antonio
Antonio:
Cxe anemio, rugxaj sangoglobetoj ne mankas, sed estas nesuficxaj.
Renato (pri endemio):
> - regule ofta malsano ?
José Antonio Vergara
>Eble prefere "atendate cheesta, similofta malsano", char endemiaj
malsanoj povas esti au oftaj au ech ekstreme maloftaj, sed tamen kun
iel identigebla, atendata ofteco.
Antonio:
laux mia scio, endemio (el la greka "endemia", konsistanta el en = en kaj demos = loko) signifas "disvastigxema malsano, limigita je difinita teritorio"
gxis
Antonio De Salvo
estas diversaj tipoj de anemio. La rughaj cheloj povas au nombre manki
(atentu ke manko ne estas absoluta malesto), kiel ekzemple che akuta
anemio sekvanta gravan sangoperdon (au dauran nerimarkeblan
sangoperdon, kiel ekz. pro stomaka kancero) au esti nekapablaj porti
tauge la oksigenon, ekz. pro tio ke ilia hemoglobino estas kvante
nesuficha au laustrukture netauga por la "tasko", kiel che
falchilforma anemio (anemia falciforme).
> Antonio:
> laux mia scio, endemio (el la greka "endemia", konsistanta el en = en kaj demos = loko) signifas "disvastigxema malsano, limigita je difinita teritorio"
mi uzas la vorton chiutage, char mi estas fakulo pri tiuj temoj. Sed
danke al tiu chi s-ro De Salvo mi jhus malkovris ke do sendube mi
estas tute senscia fushulo au mensogulo.
Analizi etimologie vortojn kun tre longa kaj kompleksa historia evoluo
provizas apenau proksimuman ideon pri la vera signifo kiun la koncerna
vorto havas au atingis. Krome, sciu ke demos signifas "popolo"-n, tute
ne "loko"-n.
La vorto "endemio" estis kreita longe poste la tre malnova vorto
"epidemio", ghuste kontraste al ghi, por iel signi la malon de la
epidemioj, do cele al la neepidemia konduto de malsano en iu specifa
homa komunumo. La malsanoj povas transiri de endemia al epidemia
sinmontroj en specifaj socioj.
Jose' Antonio Vergara
José Antonio Vergara:
>mi uzas la vorton chiutage, char mi estas fakulo pri tiuj temoj. Sed
danke al tiu chi s-ro De Salvo mi jhus malkovris ke do sendube mi
estas tute senscia fushulo au mensogulo.
>Analizi etimologie vortojn kun tre longa kaj kompleksa historia evoluo
provizas apenau proksimuman ideon pri la vera signifo kiun la koncerna
vorto havas au atingis. Krome, sciu ke demos signifas "popolo"-n, tute
ne "loko"-n.
>La vorto "endemio" estis kreita longe poste la tre malnova vorto
"epidemio", ghuste kontraste al ghi, por iel signi la malon de la
epidemioj, do cele al la neepidemia konduto de malsano en iu specifa
homa komunumo. La malsanoj povas transiri de endemia al epidemia
sinmontroj en specifaj socioj.
Mi tre, tre bedauxras, ke mia diro estis (mis)interpretita kiel kritiko aux akuzo pri nekompetenteco. Tio estis tute for de mia intenco, kiel pruvas la fakto ke mi premisis "laux mia scio", tio signifas: "kiom mi scias, sed mi povas erari" (certe ne en la senco: mi sendiskute scias la veron).
Mi kontrolis la vorton en kelkaj italaj vortaroj.
Ekzemple en vortaro Zingarelli (unu el la plej auxtoritataj en Italujo)
http://dizionari.zanichelli.it/dizionariOnline/index.php#
endemìa
[vc. dotta, gr. endēmía, agg. f. di endë́mios ‘natio, indigeno’, comp. di en ‘in’ e dêmos ‘regione, paese’, attrav. il fr. endémie; 1855]
s. f.
• Manifestazione morbosa di malattia a carattere diffusivo, circoscritta a un limitato territorio.
(traduko: klera vorto, greke endemia, ina adjektivo de endemios "landida, indigxena", kunmentita el en "en" kaj demos "regiono, lando", tra la franca endémie, 1855; ina substantivo - manifestigxo de malsano kun disvastigxema karaktero, limigita je neampleksa teritorio)
En la granda itala nacia enciklopedio Treccani
http://www.treccani.it/Portale/elements/categoriesItems.jsp?category=scienze_della_vita/medicina/&parentFolder=null&addNavigation=scienze_della_vita/medicina/&lettera=E&pathFile=/sites/default/BancaDati/Vocabolario_online/E/VIT_III_E_038440.xml
estas klarigo efektive (almenaux parte) malsama, kaj pli proksima al la signifo indikita de s-ro Vergara:
endemìa s. f. [dal fr. endémie, der. del gr. ἔνδημον (νόσημα) «(malattia) che è nel popolo», comp. di ἐν «in» e δῆμος «popolo, regione»]. – Costante permanenza, in una determinata popolazione o regione, di una malattia che tende a presentarsi sporadicamente e con una certa regolarità (per es., il gozzo semplice in molte regioni montagnose, la malaria in zone tropicali, ecc.).
(traduko: el la franca endémie, derivita el la greka ἔνδημον (νόσημα) «(malsano) kiu estas en la popolo», kunmetita el ἐν «en» kaj δῆμος «popolo, regiono»]. Konstanta cxeesto, en difinita popolo aux regiono, de malsano kiu emas prezentigxi de tempo al tempo kaj kun ia reguleco (ekzemple, simpla strumo en multaj montaraj regionoj, malario en tropikaj zonoj, ktp)
En http://it.wiktionary.org/wiki/endemia
presenza forte di una forma morbosa, principalmente infettiva, tipica in una determinata regione, che è presente costantemente nella popolazione o che fa comparsa periodicamente e con ritmo uniforme - dal greco endemia, propriamente soggiorno, composizione di en, in + demos, regione
(traduko: forta cxeesto de malsano, precipe infekta, tipa en difinita regiono, kiu dauxre cxeestas en la logxantaro aux kiu aperas periode kaj kun unuforma ritmo - el la greka endemia, propre dirite restado, kunmetajxo el en, en + demos, regiono)
Mi aldonas, ke en la greka demos signifis kaj "regiono/ loko" kaj "popolo"; pri la unua signifo, oni pensu pri la disdivido de Ateno en "demoj"-n (distriktojn)
http://www.masterworld.org/out/780207/Demo-Atene-Wikipedia.html?PHPSESSID=a802857c59bec6e525ad3028b21efec8
pri la dua, je la vorto demokratio (regado de la popolo). En "endemio" (moderna vorto), oni povas vidi lauxplacxe la rilaton kun unu aux kun alia signifo.
Tion dirinte, mi retirigxas el la diskuto.
Gxis
Antonio De Salvo, Italujo
Mia unua propono por bonlingva linio klariga al endemio estis
"regulofta malsano", kiun Renato demande aliformigis al pli klara
formo "regule ofta malsano". Pro precizeco mi poste proponis plian
formon, insistan je la ideoj de atendateco, de cheesto de la koncerna
malsano.
Releginte la lastajn mesaghojn de tiu chi fadeno, mi agnoskas ke mi
reagis tro forte al la interveno de s-ro De Salvo kaj sincere bedauras
tion. Al mi shajnis ke li aplombe malpravigis min koncerne miajn
klarigojn pri la konceptoj anemio kaj endemio, kiujn mi ja studis kaj
uzas char kuracisto.
Jose' Antonio Vergara
Tion dirinte, mi retirigxas el la diskuto.
> Ni plutenu la tradicion de ĉi tiu listo, en kiu la diskutoj nur havas la
> tonon de konversacio en literatura salono en Parizo en la 18-a jarcento.
chu antau au post la Revolucio ? ;o)
Mia kapo kaj aparte mia kolo emus scii la precizan lautempan
karakteron, chu estas tranchodanghero au ne.
> endemio [zam] --> (loka) ripet-a mal-san-o, ad-a mal-san-o ?
tio estas tauga, lau mi. Eble la aldono de la e-vorto "regule" ech pli
klarigus la signifon.
> Cetere, kiel oni diras "endemio" en la japana, ĉina aŭ vjetnama?
tio estus tre valora lernigo al mi, prefere pri la paro epidemio/endemio
> Ne retiriĝu mi petas. Ni estus perditaj sen viaj konsiloj.
Mi komprenis tiun anoncon de s-ro De Salvo nur kiel koncernan al
tiu-chi fadeno. Se tamen temas pri la risko sentata de Renato, mi
publike petas al Antonio resti kaj plu lerte kontribui, samkiel li jam
ofte faris.
Jose' Antonio
chu antau au post la Revolucio ? ;o)
tio estas tauga, lau mi. Eble la aldono de la e-vorto "regule" ech pli klarigus la signifon.
tio estus tre valora lernigo al mi, prefere pri la paro epidemio/endemio
Temis pri nur cxi tiu fadeno.
Amike
Antonio
Antaux cxio mi diru, ke mi ne estas fakulo pri medicino.
En la japana "epidemio" estas "rjuukoo" aux "rjuukoo-bjoo"
(bjoo=malsano). "Rjuu-koo" estas lauxlitere "fluo-iro", kaj
signifas "disvastigxo gxenerala kaj raipda en la mondo/socio."
Do "rjuukoo" en la japana estas ankaux "modo", "furoro" aux
"populareco" en Esperanto. Eble iu japana nefaka komencanto
dirus "furora malsano" anstataux "epidemio". ;-)
"Endemio" havas plurajn tradukajxojn en la japana. En la
komunuza japana gxi estas "huudo-bjoo" aux "cxihoo-bjoo"
(bjoo=malsano). "Huudo" estas lauxlitere "vento(klimato)-tero",
kaj signifas "regiono karakterizita per propraj geografio,
naturo kaj klimato". "Cxihoo" estas "loko" aux "regiono".
Japana medicina terminaro tradukas "endemio"-n per "jxoozai-
rjuukoo" aux "cxihoo-ryuukoo". "Jxoozai" signifas "cxiam-
ekzistanta".
Mi esperas, ke mi iomete helpas al vi.
Vastalto (HIROTAKA Masaaki)
Mia nomo estas OKAUX Gxumpe.
Renato demandis:
>Cetere, kiel oni diras "endemio" en la japana, ト永na aナュ vjetnama?
Eble 'hudo-bjo' japane, kaj gxi signifas 'loka malsano'.
La vorto 'epidemio' povas tradukigxi al la japana kiel 'rjuko (de infekta malsano)', gxi ne povas tradukigxi per unu vorto.
Amike
Gxumpe
komencanto de Esperanto en Japanio
> Renato :
>> endemio [zam] --> (loka) ripet-a mal-san-o, ad-a mal-san-o ?
> Jose Antonio:
Renato :
endemio [zam] --> (loka) ripet-a mal-san-o, ad-a mal-san-o ?
> José Antonio Vergara:
> tio estas tauga, lau mi. Eble la aldono de la e-vorto "regule" ech pli
> klarigus la signifon.
Por eviti, ke la diskuto pri endemio, epidemio kaj pandemio restu
anemia, mi ŝatus aldoni al ĝi iom da ruĝa sango:
Klarigoj kaj difinoj por la tri specoj de "-demioj" estas jenaj:
endemio = regiona/loka infekta malsano (= kiu aperas nur ene de unu regiono
aŭ ene de unu loko). (Kelkaj ekzemploj de endemio:
malario /endemia en varmaj marĉaj regionoj/,
strumomalsano /en montaj regionoj/).
Ĝiaj gravaj karakteriziloj estas: loka/regiona,
infekta kaj malsano. Bonlingve do:
endemio (zam) --> regiona/loka infekta malsano.
epidemio = infekta malsano, kiu malofte/ofte/ripete/sezone amase samtempe
aperas ene de unu loko, ene de unu regiono aŭ ene de
pluraj
najbaraj regionoj, sed kiu ne estas tipa regiona aŭ loka
infekta
malsano (tio ja estas endemio). (Ekzemplo de tia
malsano estas
gripo. ) Ĝiaj gravaj karakteriziloj estas: regiona,
amasa,
samtempa, infekta kaj malsano. Do bonlingve:
epidemio (1) --> regiona amasa samtempa infekta malsano.
pandemio = epidemio, kiu disvastiĝas en tre vasta teritorio (eĉ en la tuta
mondo). (Ekzemplo: gripo). Ĝiaj gravaj karekteriziloj
estas:
amasa, sinsekvesamtempa, multregiona, infekta kaj
malsano.
Bonlingve:
pandemio -->multregiona amasa sinsekvesamtempa infekta
malsano.
Mia propono: endemion oni povus bonlingvigi, sed la du restantajn tute ne.
(Pri endemio kaj epidemio NPIV havas relative bonajn difinojn, sed la
pandemion ĝi ne mencias.)
Amike
Tomaso
Historie, la vorto epidemio naskighis antau multaj jarcentoj por
priskribi la subitan eksplodon de kazoj de iu infekta malsano (kaj pli
precize, de iu "komunikebla" au transpasebla malsano, char estas
infektaj malsanoj kiuj ne estas transpaseblaj). La teruraj epidemioj
de nigra plago au kolerao eble estas la plej konataj ekzemploj.
Ghia alipolusa au kontrasta "kunparano", la vorto endemio estis kreita
multe pli poste lau ties modelo por priskribi la malan situacion, do
la sufiche konstantan cheeston (ene de atendeblaj kelkiomoj), ankau de
infektaj malsanoj. Jes ja malario restas endemia en ekz. Afriko, dum
nur ghi estis endemia sed ne plu en kelkaj sudaj regionoj de Italujo,
kie oni ech donis al la malsano la nomon ("malbona aero"). Ghi tamen
ne plu ekzistas tie jam de longe (parenteze, estis itala kuracisto
epidemiologiisto kiu venis al mia sudamerika lando por malestigi a
malarion kiu ankau estis en iuj nordaj regionoj de Chilio, ech se tiu
chi neniel estas tropika lando : D-ro Giovanni Noe).
Nuntempe tamen, dum la infektaj malsanoj farighis multe malpli
kontribuaj al la ghenerala kauzaro de morto kaj malsano che la
populacioj, aparte en la plej evoluintaj landoj, la terminoj
"epidemio" kaj "endemio" farighis pli kaj pli uzataj en la faka
lingvajho por sin referenci al tute neinfektaj sankondichoj. Chi-kaze,
la akso daurotempo de la epidemio ne plu estas limigita al nur tagoj,
semajnoj au monatoj, kiel en klasikaj, infektomalsanaj epidemioj, sed
povas esti jaroj : oni povas paroli ekz. pri danghera epidemio de
dikeco en Usono, au pri epidemio de diverstipaj kanceroj en Hiroshimo
kaj Nagasako post la jheto tie de atombombo, kiu dauris multajn
jarojn. En Hispanujo komence de la 1980-aj estis epidemio de iu netipa
pneumonio kies kauzo montrighis esti toksa oleo uzata de la
malrichuloj chirkau Madrido.
Simile, endemio ankau uzatas nuntempe por neinfektaj malsanoj. Ekz, en
chiuj evoluintaj landoj la hipertensio (alta sangopremo) estas
endemia, kaj do la kormalsano, ktp.
Kun la apero kaj reapero de iuj infektaj malsanoj, oni ankau
kompreneble parolas pri epidemioj de tiaj malsanoj, kiel la daura
pandemio de AIDoSo kaj la nuna de Novtipa Homa Gripo A(H1N1).
Mi prelegis pri chio chi en IKU Montpellier 1998. En la retejo de UEA
estas alirebla la tiama IKU-libro.
Jose' Antonio Vergara
kuracisto epidemiologiisto
estrarano de UEA pri faka kaj scienca agado
Mi esperas, ke mi iomete helpas al vi.
Mi fakte surprizigxis, ke la vorto aperas cxi tie unuavice
kiel medicina afero. Similan adjektivon (finne "endeeminen", angle
"endemic") mi konas preskaux nur el biologia-ekologia uzo.
Oni uzas gxin por priskribi vivajxon, kiu nature troveblas
nur en certa loko. Plej konataj lokoj kun multaj tiusence
"endemiaj" bestoj kaj kreskajxoj estas iuj insuloj, ekz.
Madagaskaro kaj Galapagoj.
En tiu senco, la vorto "endemia" estas suficxe samsenca kun
"loka" aux "regiona".
Mi ne komprenis, kial la vorto "endemio" ne povus simile
esti "regiona malsano" aux "loka malsano" (malsano regule
aperanta en la homoj de iel limigita parto de la tero).
Pri la finna: la vorto "epidemia" estas suficxe bone konata
kaj ecx uzata figure pri io subite rapide disvastigxanta.
"Pandemia" estas cxefe specialista vorto, sed iom konata
pro la nunaj cirkonstancoj. "Endemia", por malsano, estas
maloftega vorto en la finna; pri specialista vort-uzo mi
ne scias.
Por la adjektivo "endeeminen" oni uzas, kiam temas pri plantoj
aux bestoj, eble same ofte la vorton "kotoperäinen"
(proksimume = "hejmdevena").
Amike
Harri
En tiu senco, la vorto "endemia" estas suficxe samsenca kun "loka" aux "regiona".
> Efektive Zamenhof mem, granda novradikisto, enkondukis "endemio" en
> la senco de "loka malsano (daŭra)". Aludo pri la uzo en aliaj
> sciencoj tute forestas el PIV.
En la nova PIV trovigxas dua senco:
endemia 2. (pp. vivuloj) Logxanta en limigita terparto, ofte
malgranda: endemia planto.
Harri
En la nova PIV trovigxas dua senco: endemia 2. (pp. vivuloj) Logxanta en limigita terparto, ofte malgranda: endemia planto.
kio estas "ekkuracisto"
> sed ne sukuriston (niaj listoj malpermesas tion).
?? cxu vi preferas la vorton "unuahelpo-diplomito" ?
> Date: Sat 14 Nov 2009 11:48
> From: "Antonio De Salvo"
>
>
> Ronaldo:
>>> shock..... sed en la angla oni foje aldonas "hypovolaemic"
>> La stato kiun mi celas ne karakterigxas per malgranda aktiveco,
>> sed per aliaj simptomoj (paleco, soifo, malvarmigxo de fingroj ktp)
>
> Mi ne konis, gxis nun, la anglan terminon "hypovolaemic".
> Instigite de la diskuto, mi sercxis en medicina vortaro angla-itala,
> kaj mi trovis la respondan italan vorton "ipovolemico" (kiun, gxis
> nun, mi same ne konis), kun la klarigo "rilata al malpliigxo de
> sanga volumeno". Tiam mi rigardis en la medicina vortaro
> angla-esperanta de Yamazoe Saburoo, kaj trovis (sub "hypovolemia")
> du tradukojn, "hipovolemio" kaj "oligemio". Mi reiris al la itala
> vortaro, kaj trovis sub "oligoemio" (relative komunuza vorto en la
> itala, almenaux en kuracistaj medioj), la klarigon "nesuficxa kvanto
> da sango", kun resendo al "anemio" (kvankam kun la atentigo, ke
> "anemio" estas malpli preciza termino). Fine, mi elpasxas per la
> vorto, kiun mi kutime uzas anstataux "anemio": sangomanko.
> Konklude: mi konscias, ke temas pri nur proksimuma traduko, sed eble
> oni povus diri "sangomanka sxoko".
la problemo kun tiu termino estas , ke foje ne temas pri mankanta
sango, sed nur
pri mankanta *fluo* de sango aw alia likvajxo
> Date: Sat 14 Nov 2009 13:55
> From: Renato Corsetti
> Ĉu ni havu la linion:
>
> anemi-o [zam] --> sang-o-mank-o?
kiel iuj aliaj jam klarigis, ne
> Date: Sat 14 Nov 2009 16:39
> From: José Antonio Vergara
>
>
>> anemi-o [zam] --> sang-o-mank-o?
>
> Lau mi, tio ne ghustas. Kiel termino, "sangomanko" aspektas unuavide
> kiel aludanta al hemoragia shoko, do shoko pro sangoperdo.
unu alia speco estas "anafilakta" sxoko, forta alergia reago.
Mi ne scias cxu ekzistas ankoraw aliaj, sed kiel ajn, mi emas postuli
klarajn terminojn, des pli cxar miskompreno cxi punkte povas mortigi homon
gxis, Ronaldo
kio estas "ekkuracisto"sed ne sukuriston (niaj listoj malpermesas tion).?? cxu vi preferas la vorton "unuahelpo-diplomito" ?
Ĉu
anafilaksi-a = alergia super-reago ?
Amike
Renato
anafilaksi-a = alergia super-reago
Ni certe ne povas proponi O-vortecan frazeton kiel alternativon al A-vorto.
Pri la medicinaj detaloj mi ĉi-okaze scias nenion kaj bedaŭrinde ne havas la tempon esplori.
En la japana endemio nomigxas "lauxloka malsano".
Masakato
> Ĉu la konata nordlanda ŝamano Harri povas helpi?
Koran dankon por tiu "ŝamano". Mi tuj aldonas ĝin al mia
oficiala titolaro.
Laŭ mia opinio vi elektis bone, kiam vi demandis
> Ĉu
> anafilaksi-o = alergia super-reago ?
Temas ĝuste pri tio. Se la termino-kreinto estus
esperantisto, li eble uzus eĉ pli esperantecan
vorton "alergiego", "subita alergiego", "alergiega
reago".
La ekstrema formo de tia reago estas "anafilaksia
ŝoko", kiu povus esti nomata "alergiega ŝoko".
Kiel kapvorton, PIV-2002 havas nur "anafilaksio",
sed sub "ŝoko" troviĝas ankaŭ ekzemplo pri la radiko
"anafilakt": "anafilakta ŝoko".
Alergio (oficiala, 9oa) estas troreagemo, trosentemo,
sed la vorto estas verŝajne vaste konata.
Harri