[eksterteme] filmo

3 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Oct 6, 2009, 9:23:13 AM10/6/09
to la-bona...@googlegroups.com
Kiun vorton uzi por la prasignifo de "film", t.e. treege maldika tavolo ?

gxis, Ronaldo N, ro-...@dds.nl

--
http://www.esperanto.net

Marcos Cramer

unread,
Oct 6, 2009, 9:36:01 AM10/6/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo demandis:

Kiun vorton uzi por la prasignifo de "film", t.e. treege maldika tavolo ?

Mi dirus  simple "maldika tavolo".  Tiun duvortan tradukon de la angla "film" ankaŭ uzis John Wells en sia vortaro-blogo: vortaro-blogo.blogspot.com/2009/08/filmo.html

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Oct 6, 2009, 10:58:48 AM10/6/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:


> Kiun vorton uzi por la prasignifo de "film", t.e. treege maldika tavolo ?
>

Mi same uzas "filmo" eventuale kun aldono de adjektivo "materia" au' simile.

Amike

Renatio


Renato Corsetti

unread,
Oct 6, 2009, 12:01:14 PM10/6/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

Mi dirus  simple "maldika tavolo".  Tiun duvortan tradukon de la angla "film" ankaŭ uzis John Wells en sia vortaro-blogo: vortaro-blogo.blogspot.com/2009/08/filmo.html
C'u vi pensas, ke ni devus ec' havi linion pri tio?

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Oct 6, 2009, 1:59:30 PM10/6/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo skribis:

> Kiun vorton uzi por la prasignifo de "film", t.e. treege maldika tavolo ?

Kion pensi pri "folio" aŭ pri "membrano"?

Amike salutas
Leo

Fra Simo

unread,
Oct 6, 2009, 1:57:20 PM10/6/09
to la-bona...@googlegroups.com
2009/10/6 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>


Ronaldo:


> Kiun vorton uzi por la prasignifo de "film", t.e. treege maldika tavolo ?
 
     Por la signifo de la vorto "film/o" oni uzu la vorton "film/o".  La farinda demando estas, kiun vorton ni rekomendu anstatau tiun vorton, kiam ghi estas uzata kun aliaj signifoj ol la sia. 
>
Mi same uzas "filmo" eventuale kun aldono de adjektivo "materia" au' simile.
 
     Filmo chiam ajn estas materia, kvankam nepre maldika.

Andreas Kueck

unread,
Oct 6, 2009, 3:30:13 PM10/6/09
to la bona lingvo
On 6 Okt., 19:57, Fra Simo <fras...@gmail.com> wrote:
> > Ronaldo:
>
> > > Kiun vorton uzi por la prasignifo de "film", t.e. treege maldika tavolo ?

"Filmo".

> *     Por la signifo de la vorto "film/o" oni uzu la vorton "film/o".  La
> farinda demando estas, kiun vorton ni rekomendu anstatau tiun vorton, kiam
> ghi estas uzata kun aliaj signifoj ol la sia.*

Ankau "filmo", char ech la Akademio difinis ghin tiel:

"film/o. Bendo kovrita de fotoemulsio; tuto de la bildoj fiksitaj sur
tia(j) bendo(j) kaj projekcieblaj sur ekranon.—A.film; F.film,
pellicule; G.Film, H.film(e); I.film, pellicola; P.fita, filme."

( http://h.akademio-de-esperanto.org/aktoj/aktoj2/8oa.html )

Intertempe multaj tiaj tutoj de bildoj ne plu estas fiksitaj sur
bendoj, sed konservitaj en elektronika (cifereca) formo. Malgrau tio
oni povas diri "filmo", char ghi estas komprenata (kredeble pli
facile, ol ia "bonlingva" anstatauajho ...).

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Oct 6, 2009, 3:51:21 PM10/6/09
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:
     Por la signifo de la vorto "film/o" oni uzu la vorton "film/o".  La farinda demando estas, kiun vorton ni rekomendu anstatau tiun vorton, kiam ghi estas uzata kun aliaj signif oj ol la sia .
Ne ĝenas min uzi la saman radikon kaj por la materia bazo kaj por la enhavo. Finfine ankaŭ libro estas kaj la papero kaj la enhavo.

Amike

Renato


Fra Simo

unread,
Oct 6, 2009, 4:03:21 PM10/6/09
to la-bona...@googlegroups.com

2009/10/6 Andreas Kueck <ak1...@googlemail.com>


On 6 Okt., 19:57, Fra Simo <fras...@gmail.com> wrote:
> > Ronaldo:
>
> > > Kiun vorton uzi por la prasignifo de "film", t.e. treege maldika tavolo ?

"Filmo".

> *     Por la signifo de la vorto "film/o" oni uzu la vorton "film/o".  La
> farinda demando estas, kiun vorton ni rekomendu anstatau tiun vorton, kiam
> ghi estas uzata kun aliaj signifoj ol la sia.*

Ankau "filmo", char ech la Akademio difinis ghin tiel:

"film/o. Bendo kovrita de fotoemulsio; tuto de la bildoj fiksitaj sur
tia(j) bendo(j) kaj projekcieblaj sur ekranon.—A.film; F.film,
pellicule; G.Film, H.film(e); I.film, pellicola; P.fita, filme."
 
     Per tio la nuna Akademianaro pliafoje montras saian malsaghecon.  Unu sama vorto ne havu du signifojn intermikseblajn au malsamspecajhojn nomantajn.

Intertempe multaj tiaj tutoj de bildoj ne plu estas fiksitaj sur bendoj, sed konservitaj en elektronika (cifereca) formo.
     Tiam neniel plu aperas filmo. Ech lau tiu metonimio, kiun (miaopinie, malprave) la Akademia difino rekomendas, oni ne povas uzi la vorton "film/o". La ghusta radiko estas "kin/".
Malgrau tio oni povas diri "filmo", char ghi estas komprenata (kredeble pli  facile, ol ia "bonlingva" anstatauajho ...).
     Komprenos homoj pensantaj ne Esperante, sed alilingve. Kaj ne la Esperantan vorton "film/o" ili komprenos, sed alilingvan vorton "film".

Renato Corsetti

unread,
Oct 6, 2009, 4:59:50 PM10/6/09
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko,

ĉu vi estas proponata la linion:

film-o = kinaĵo


Amike

Renato


Cvi Solt

unread,
Oct 6, 2009, 5:57:28 PM10/6/09
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton,

Filmo estas tute bona vorto por kinaĵo, kaj ni tute ne bezonas linion
pri ĝi en tia signifo.
Ni ja povas serĉi solvon por la alia signifo - maldika tavolo


Amike

Cvi

2009/10/6 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:
--
Cvi Solt
Kibuc Gaaton

Nguyen Xuan Thu

unread,
Oct 6, 2009, 6:42:39 PM10/6/09
to la-bona...@googlegroups.com
La francoj uzas la vorton "pellicule" (peau très mince = tre maldika ŝelo) kiu tradukiĝas per membraneto, ŝeleto.
Thu

 

Antonio De Salvo

unread,
Oct 6, 2009, 7:46:12 PM10/6/09
to la-bona...@googlegroups.com

Nguyen Xuan Thu:

>La francoj uzas la vorton "pellicule" (peau très mince = tre maldika ŝelo) kiu tradukiĝas per membraneto, ŝeleto.

 

Ankaux en la itala oni diras “pellicola” (lauxvorte, hauxt-eto”): a) por maldika sxelo b) por fota/kina materialo; c) por kina prezentajxo.

En la komunuza lingvo, tamen, la kinprodukto (spektaklo) estas gxenerale nomata “film” laux la angla, dum, se oni volas paroli pri la materialo utiligata por foti aux filmi, oni uzas “pellicola”, distingante “pellicola cinematografica” = kinofilmo kaj “pellicola fotografica” = fotofilmo, siavice diferencigita “por negativoj” kaj “por lumbildoj”.

 

La kurioza afero estas, ke lauxgrade malaperas la tradicia “filmo”, cxar la modernaj ciferecaj aparatoj fotas kaj filmas… sen filmo!

 

Plia kuriozajxo, samtempe malfacilajxo por precizega traduko: la filmo (= materialo por foti/ filmi), kvankam tre maldika, ne konsistas el nur unu tavolo, sed el aro da tavoloj (subtavolo, pratempe el celuloido kaj nun el plasto, kaj emulsio).

 

En ligo kun la pratempa uzo de celuloido, en la itala la kinomondo estas ankaux nomata “la mondo de celuloido”.

Gxis

Antonio De Salvo

 

 

 

mar...@melburno.org.au

unread,
Oct 6, 2009, 7:30:44 PM10/6/09
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Por ne havi du vortojn samsignifajn, konsilindas uzi la du por
malsimilaj nocioj, kvankam proksimaj. Mi proponas "filmo" por la
rondiranta disko kun bendo, kaj "kinajho" por la enhavo de la
produktitajho.

mar...@melburno.org.au

unread,
Oct 6, 2009, 7:20:40 PM10/6/09
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Chu por "pellicule" taugas "tavoleto", au chu tiu chi vorto jam
uzighas por alia nocio?

mar...@melburno.org.au

unread,
Oct 6, 2009, 7:25:41 PM10/6/09
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Mi samopinias pri la vorto "filmo" por kinajho. Por la signifo
"maldika tavolo" eble taugas "tavoleto" (t.e. "la eteco de la
dikeco").
Salute.

mar...@melburno.org.au

unread,
Oct 6, 2009, 7:43:12 PM10/6/09
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Samopiniante kun Francisko, mi ree proponas "filmo" por la bendo kaj
"kinajho" por la enhavo, kiu povas registrighi, anstatau sur filmo,
ankau en aliaj "registrujoj".


> 2009/10/6 Andreas Kueck <ak1...@googlemail.com>
>
>>
>> On 6 Okt., 19:57, Fra Simo <fras...@gmail.com> wrote:
>> > > Ronaldo:
>> >
>> > > > Kiun vorton uzi por la prasignifo de "film", t.e. treege maldika
>> tavolo ?
>>
>> "Filmo".
>>
>> > * Por la signifo de la vorto "film/o" oni uzu la vorton "film/o".
>> La
>> > farinda demando estas, kiun vorton ni rekomendu anstatau tiun vorton,
>> kiam
>> > ghi estas uzata kun aliaj signifoj ol la sia.*
>>
>> Ankau "filmo", char ech la Akademio difinis ghin tiel:
>>
>> "film/o. Bendo kovrita de fotoemulsio; tuto de la bildoj fiksitaj sur
>> tia(j) bendo(j) kaj projekcieblaj sur ekranon.—A.film; F.film,
>> pellicule; G.Film, H.film(e); I.film, pellicola; P.fita, filme."
>>
>
> * Per tio la nuna Akademianaro pliafoje montras saian malsaghecon.
> Unu
> sama vorto ne havu du signifojn intermikseblajn au malsamspecajhojn
> nomantajn.*
> **
>
>> Intertempe multaj tiaj tutoj de bildoj ne plu estas fiksitaj sur bendoj,
>> sed konservitaj en elektronika (cifereca) formo.
>
> * Tiam neniel plu aperas filmo. Ech lau tiu metonimio, kiun
> (miaopinie,
> malprave) la Akademia difino rekomendas, oni ne povas uzi la vorton
> "film/o".
> La ghusta radiko estas "kin/".*
>
>> Malgrau tio oni povas diri "filmo", char ghi estas komprenata (kredeble
>> pli facile, ol ia "bonlingva" anstatauajho ...).
>>
> * Komprenos homoj pensantaj ne Esperante, sed alilingve. Kaj ne la
> Esperantan vorton "film/o" ili komprenos, sed alilingvan vorton "film".*
>
> >
>

Renato Corsetti

unread,
Oct 7, 2009, 4:46:09 AM10/7/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

La kurioza afero estas, ke lauxgrade malaperas la tradicia “filmo”, cxar la modernaj ciferecaj aparatoj fotas kaj filmas… sen filmo!

Konsiderante tion, kaj multon alian, momente ni restas ĉe tio ke ne estas linio por filmo (en la senco de la enhavo). Nur Francisko kaj Marcelo pledas por ĝi. Ĉu iu alia?

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Oct 7, 2009, 6:20:23 AM10/7/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcel skribis:

> Chu por "pellicule" taugas "tavoleto", au chu tiu chi vorto jam
uzighas por alia nocio?


Mi opinias, ke "tavolo" kaj "tavoleto" ne taŭgas por esprimi la filmbendon
el celulozacetato, kiu portas (kutime plurajn) tavoletojn da sekigita
"emulsio". Laŭ mi "tavolo" ĉiam kuŝas sur subtena materialo.
Antaŭ jarcento oni uzis vitran platon por porti tiujn tavoletojn, poste
celuloidon, poste por sekurecaj celoj oni uzis nebrulemajn materialojn.
En ordinara foto kutime estas papera folio, kiu portas la emulsitavolojn.

Amike salutas
Leo

Fra Simo

unread,
Oct 8, 2009, 2:54:52 PM10/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
2009/10/7 Antonio De Salvo <antonio...@tiscali.it>

Nguyen Xuan Thu:

     Pro tiaj malsimplajhoj mi ne kontrauas la novan vorton "film/o", malgrau mia emo novajhojn ne akcepti. Cetere mi volonte konsentus pri vastigo de la signifo de tiu vorto al similaj maldikajhoj aliaj ol la kinaj kaj fotografadaj : kion vi opinius pri tio ?  Se mi ne erraras, la signifo de la angla "film" estas ghuste tiu de la franca "pellicule" (kiam ne temas pri skvametoj el la harhauto) kaj de la itala "pellicola". En francaj tekstoj oni renkontas la vorton  "film" (anstatau la ghustan "pellicule") pri diversaj maldikegajhoj.

 

 

 


Pilar Otto

unread,
Oct 9, 2009, 2:57:09 AM10/9/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mi nur raportetas, ke en la hispana la situacio estas malsama ol en la
itala. Ekzistas la du vortoj "film(e)" kaj "película". Mi ne bone konas la
praktikon en la hispanlingvaj landoj de Ameriko, sed en Hispanujo la
cxiutaga vorto por kineja aux televida prezentajxo estas "película"!

Cetere mi kuragxus veti, ke la internacie plej bone komprenata signifo de la
radiko FILM estas prezentajxo, ne tavolo. Se ni insistus, kiel volas
Francisko, ke la Esperanta signifo de FILM estu nur tavolo, tiam ni
malinternaciigus Esperanton.

Otto

José Antonio Vergara

unread,
Oct 9, 2009, 11:31:22 AM10/9/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto :

> Mi ne bone konas la
> praktikon en la hispanlingvaj landoj de Ameriko, sed en Hispanujo la
> cxiutaga vorto por kineja aux televida prezentajxo estas "película"!

ankau en mia lando, Chilo. Tamen la vorto "película" ankau havas la
pli gheneralan, fizikosciencan signifon.

José Antonio

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages