Komuniko pri la laboro de Marcos

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Oct 14, 2010, 3:39:33 PM10/14/10
to listo 'klasikaj landonomoj', listo 'la bona teksto', listo 'lbl', listo 'oficialigoj', listo 'redaktantoj', listo 'tea'
Bonvolu sendi ĝin al ĉiuj listoj, en kiu vi membras, kaj al kiuj estas
oportune sendi ĝin:

----

La plej juna akademiano prilaboras la plej interesan vortaron

Marcos Cramer, la plej juna membro de la Akademio de Esperanto, prilaboras
la vortaron de la estonteco, la Bonlingvan Vortaron. Vi trovas la vortaron
ĉe la adreso vortaro.wikkii.com.

La celo de la vortaro estas ne nur listigi radikojn kaj kunmetaĵojn kun
iliaj signifoj, sed ankaŭ mencii informojn pri la uzindeco kaj la
lingvostila nivelo de la radikoj kaj kunmetaĵoj. Kiel bazo por la kriterioj
de uzindeco estas ĉefe uzataj la ideoj esprimitaj en la verko "La bona
lingvo" de Claude Piron . Laŭ tiuj kriterioj, multaj nenecesaj novradikoj el
PIV kaj el aliaj fontoj estos markitaj evitindaj, kaj estos montrataj taŭgaj
kunmetaĵoj por anstataŭigi tiujn novradikojn. Tiel ni subtenas pli facilan
Esperanton, kiu restas fidela al la reklamaj eldiroj de la Esperantistoj, ke
Esperanto facilas interalie pro la ebleco esprimi multon per malmultaj
radikoj kaj eleganta vortfarado.

La nuna laboro konsistas el kunigo de materialo transkopiita el la Reta
Vortaro kun la rekomendoj kaj malrekomendoj el la listo de Simplaj
Samsignifaj Vortoj.

Temas pri farata projekto, ne pri jam utiligebla vortaro. Ĉar la laboro
estas kolosa por nur unu homo, Marcos bezonas kunlaborantojn. Se vi volas
esti parto de la novo, kiu naskiĝas, bonvolu kontakti lin: Marcos Cramer
<marcos.cramer che gmail.com> .

----

Amike

Renato
--------------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it


winmail.dat
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages