shakri

9 views
Skip to first unread message

Vastalto

unread,
Dec 22, 2015, 7:42:43 PM12/22/15
to la-bona-lingvo
Saluton!

Mi proponas jenan linion en SSV-listo:

ŝakri (Z) --> kaŝkomerci

Amike,
Vastalto

Michał Ryszard Balicki

unread,
Dec 23, 2015, 3:21:18 AM12/23/15
to la-bona...@googlegroups.com
Bonan tagon!

Laŭ mia sensperta kompreno oni ne devas „ŝakri” iel kaŝe; tia komercado
estas neleĝa aŭ preskaŭ neleĝa, sed tute eblas, ke farata malkaŝe.

Tiun vorton Zamenhof pruntis de la pola kaj la belorusa (tial mi preferus,
se ĝi estus „ŝaĥri”, sed tion mi povos postuli ne ĉi tie, sed en iu grupo
de ĥistoj, se ĝi ekekzistos :D), kaj ĝia fonto signifas pli akurate „komerci
trompante sian kunkomercanton, kaŝante ion aŭ misinformante, por
erarigi ĝin, ofte ankaŭ malobeante leĝon, aŭ agante ĉe la limoj de leĝo.


--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.



--
ϻϐ

Renato Corsetti

unread,
Dec 23, 2015, 5:15:52 AM12/23/15
to la-bona...@googlegroups.com
Mi akceptas la linion de Vastalto. Konsiderante la lastan mesaĝon de Michal Ryszard, mi ŝanĝuis ĝin al:

ŝakr-i --> kaŝ-e/ekster-leĝ-e komerc-i

Kion opinias la aliaj?

Michal Ryszard diris:

|   en iu grupo de ĥ-istoj, se ĝi ekekzistos

Fakte ĉi tiu grupo estas ankaŭ grupo de ĥ-istoj.  Ĥ estas ĝenerale preferata.

Amike

Renato


--
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com



Avast logo

Questa e-mail è stata controllata per individuare virus con Avast antivirus.
www.avast.com


Antonio De Salvo

unread,
Dec 23, 2015, 12:55:59 PM12/23/15
to la-bona...@googlegroups.com

En PIV estas nigra merkato, kiu respondas al la italaj “mercato nero” kaj “borsa nera”, al la germanaj Schwarzhandel kaj Schwarzmarkt, al la angla black market, al la franca marché noir.

Gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: mercoledì 23 dicembre 2015 11:16
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) shakri

--

Pjer

unread,
Dec 26, 2015, 12:16:18 PM12/26/15
to la bona lingvo
Jes en ordo laù mi.
Amike, Pjer.

Renato Corsetti

unread,
Dec 26, 2015, 1:57:21 PM12/26/15
to la-bona...@googlegroups.com
Provizore mi registris la linion:

ŝakr·i→ kaŝ·e/ekster·leĝ·e komerc·i, ag·i en la nigr·a merkat·o

La diskutado rajtas daŭri.

Amike

Renato

ro-esp

unread,
Dec 29, 2015, 11:03:47 PM12/29/15
to la bona lingvo


Op zaterdag 26 december 2015 19:57:21 UTC+1 schreef Renato Corsetti:
Provizore mi registris la linion:

ŝakr·i→ kaŝ·e/ekster·leĝ·e komerc·i, ag·i en la nigr·a merkat·o

La diskutado rajtas daŭri.


Cxu indas?  Kiom mi scias la vorto signifas io kia "vivteni sin per acxetado kaj vendado, ne tute lawlegxaj".
Estis surprizo vidi aserton ke la vorto estas slavdevena. Pro simila vorto nederlanda mi taksis gxin jida..

                        gxis, Ronaldo N
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages