Pri la tutmondeco, sed ne klareco de IMPOSTPARADIZO

2 views
Skip to first unread message

Josenilton

unread,
Jan 22, 2014, 7:31:00 PM1/22/14
to la-bona...@googlegroups.com

Noblaj geamikoj,

IMPOSTPARADIZO emas disvastiĝi pli kaj pli kiel oficialeca esperanta difina kunmetita vorto, certe nur pro tio, ke la radiko 'paradizo' enmodiĝis en multaj naciaj lingvoj, kiel parto de la difino pri negocejo aŭ merkato, kie ne ekzistas impostoj.

Komproneble jam estas malfrue por proponi ĝian neuzadon en Esperantujo favore de alia esprimo pli klara kaj esperanteca. Sed, se ni volus aŭ povus elekti alian nomon tian, kiu rolus kiel sinonimo pli klardifina, kiun nomon ni povus elekti (almenaŭ por eksponi ĝin en vortaroj aŭ eĉ en la oficiala listo de LA BONA LINGVO)? Ĉu povus esti SENIMPOSTA NEGOCEJO aŭ SENIMPOSTA MERKATO? Kiu alia? Aŭ ĉu preferindas resti nur la jam konata IMPOSTPARADIZO mem?

Johan Derks

unread,
Jan 23, 2014, 3:08:45 AM1/23/14
to la-bona...@googlegroups.com
Sen la kunteksto kiun donas Josenilton, mi tute ne komprenus la terminon.
Lau mia sento ghi estas ne-adekvata (por "puristoj": almenau malpli adekvata ol adekvata).
Nur "modemaj" esperantistoj uzu ghin.
 
Amike,
 
Johan Derks
 
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: donderdag 23 januari 2014 1:31
Onderwerp: (la bona lingvo) Pri la tutmondeco, sed ne klareco de IMPOSTPARADIZO

Noblaj geamikoj,

IMPOSTPARADIZO emas disvastiĝi pli kaj pli kiel oficialeca esperanta difina kunmetita vorto, certe nur pro tio, ke la radiko 'paradizo' enmodiĝis en multaj naciaj lingvoj, kiel parto de la difino pri negocejo aŭ merkato, kie ne ekzistas impostoj.

Komproneble jam estas malfrue por proponi ĝian neuzadon en Esperantujo favore de alia esprimo pli klara kaj esperanteca. Sed, se ni volus aŭ povus elekti alian nomon tian, kiu rolus kiel sinonimo pli klardifina, kiun nomon ni povus elekti (almenaŭ por eksponi ĝin en vortaroj aŭ eĉ en la oficiala listo de LA BONA LINGVO)? Ĉu povus esti SENIMPOSTA NEGOCEJO aŭ SENIMPOSTA MERKATO? Kiu alia? Aŭ ĉu preferindas resti nur la jam konata IMPOSTPARADIZO mem?

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
 
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.

Antonio De Salvo

unread,
Jan 23, 2014, 8:54:05 AM1/23/14
to la-bona...@googlegroups.com

 

Siatempe, ni jam diskutis pri la temo.

Ne temas pri negocejo aux merkato, sed pri lando.

Salutojn

 

Antonio De Salvo

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Johan Derks
Inviato: giovedì 23 gennaio 2014 09:09
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) Pri la tutmondeco, sed ne klareco de IMPOSTPARADIZO

Josenilton

unread,
Jan 23, 2014, 2:06:34 PM1/23/14
to la-bona...@googlegroups.com
Kio decidighis do antaue? Chu senimposta landa merkato/negocejo?


2014/1/23 Antonio De Salvo <antonio...@tiscali.it>

Antonio De Salvo

unread,
Jan 23, 2014, 3:20:04 PM1/23/14
to la-bona...@googlegroups.com

Se mi bone memoras (Renato povos doni pli precizajn informojn):

impost-evita lando, mild-imposta lando

 

gxis

Antonio

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Josenilton
Inviato: giovedì 23 gennaio 2014 20:07
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) R: Pri la tutmondeco, sed ne klareco de IMPOSTPARADIZO

Noël SIMONET

unread,
Jan 23, 2014, 3:37:22 PM1/23/14
to la-bona...@googlegroups.com
 
Estimata ,
 

IMPOST-PARADIZO sxajnas kvazaù humuro do eble la plej taùga esprimo . (kvankam temo por cxiuj ne tiom amuza) 
 
Poste , cxar ne ekzistas Baza internacieca Radiko Esperantoa por tiu traduko , la kunmetajxoj estus multnombraj :
 
"sen-impost-lando"
 
"sen-impost-insulo"
 
"sen-impost-ejo"
 
"sen-impost-ijo"
 
"sen-impost-ujo"
 
"sen-impost-regiono"
 
"sen-impost-urbo"
 
"sen-impost-kvartalo"
 
"sen-impost-princijo"
 
...
 
 
 
Amike
 
Noël
.
.
.
.
.
.
.
.
 
----- Message d'origine -----
Envoyé : jeudi 23 janvier 2014 20:06
Objet : Re: (la bona lingvo) R: Pri la tutmondeco, sed ne klareco de IMPOSTPARADIZO

Renato Corsetti

unread,
Jan 23, 2014, 4:00:17 PM1/23/14
to la-bona...@googlegroups.com

Antonio:

 

|    Se mi bone memoras (Renato povos doni pli precizajn informojn): impost-evita lando, mild-imposta lando

 

Mia memoro ne permesas al mi doni pli precizajn informojn, sed mi ŝajne memoras, ke tiu estis la konkludo. Por ke oni ne perdu la informon, mi registris ĝin en  http://www.bonalingvo.org/index.php?title=Esprimoj_ne_tutmonde_kompreneblaj , kaj provas kompreni kiel oni diras tion ekster Eŭropo.

 

Amike

 

Renato

 

---

renato corsetti

ren...@esperanto.org

 

 

Johan Derks

unread,
Jan 24, 2014, 5:17:00 AM1/24/14
to la-bona...@googlegroups.com
Mi konsentas, ke lando pro iu au alia kauzo povus esti komprenata kiel "paradizo",
sed tiam la kauzo de tiu paradizeco estu esprimita pozitive: mankado de impostoj.
Tia kondicho validas pli por Esperanto ol por naturaj lingvoj, por ke ni - el malsamaj devenoj - komprenu nin.
 
Amike,
Johan Derks
 
 
----- Oorspronkelijk bericht -----

Cho Chaoming

unread,
Jan 24, 2014, 10:19:11 AM1/24/14
to la-bona...@googlegroups.com, Shengli Cho, Taj...@yahoogroups.com, 서길수

Laŭ la paĝo je

http://www.bonalingvo.org/index.php?title=Esprimoj_ne_tutmonde_kompreneblaj pri esprimoj de tutmonde kompreblaj estas jena esprimo:

je la aĝo de 15 jaroj knabino pinglas siajn harojn = ŝi estas preta por edziniĝo (el la vjetnama).

Pri tio mi volas iom kompletigi kaj korektigi. Laŭ ĉina vikipedio je: http://zh.wikipedia.org/wiki/%E7%AC%84%E7%A6%AE

Ji-li estas ceremonio de pingdlado en antikva (eĉ nuntempa) Ĉinujo,. Koreujo (ŝajne ankaŭ en Japanujo kaj Vjetnamujo). Antaŭ edzigo la haroj de knabino devas esti iel bele pinglitaj. Kutime la ceremonio de pinglado okazas kiam la knabino atingas la 15-jaran aĝon, sed ne malfure ol 20-jara aĝo. Knabino kun pinbglokunigita hararo estas preta por edziĝo. Kiam la fraŭlino atingas 20-jaran aĝon, ŝi povas ricevi la saman ceremonion eĉ ŝi ankoraŭ ne edziniĝas. La algluita foto montras la ceremonion.

http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/78/Jili4.jpg/600px-Jili4.jpg

Unu estas certa, ke la knabino mem ne pinglas siajn harojn dum ceremonio. La seniora, estimata virino, aŭ ŝia parenco pinglas la knabinajn harojn.

 

Oni diras:

La knabino jam  estas je la haropingla aĝo (sufice bela kaj sekse kreskanta)

Elpinglado (buĝonado de haroj, mi ne scias la ĝustan esprimon) de knabino signifas ke ŝi estas preta por edziniĝi.

 

(La knabo komencas havi ĉapelon je 20-jara aĝo. Estas ceremonio por tio, ankaŭ ceremonio de haroligado por knabo je 15-jara aĝo)

 

Abengo

 

摘要:有關禮(ji-li),世界語的文章有錯誤的說法,因此撰文指正。

--

image001.jpg

Renato Corsetti

unread,
Jan 24, 2014, 12:46:28 PM1/24/14
to la-bona...@googlegroups.com, la-bona-mo...@yahoogroups.com, Shengli Cho, Taj...@yahoogroups.com, 서길수

Dankon, Abengo, pro la pliaj klarigoj, kiujn mi registris en http://www.bonalingvo.org/index.php?title=Entk_01 .

 

Mi nun ree petas vin pri kiel oni diras ‘imposta paradizo’ aŭ ‘senimposta lando’ en la ĉina.

 

Amike

 

Renato

Cho Chaoming

unread,
Jan 26, 2014, 7:28:26 AM1/26/14
to la-bona...@googlegroups.com

Kara Renato,

 

Pri terminoj rilataj al imposta paradizo en la ĉina mi povas dovi kelkajn:

 

Imposta paradizo: 低稅天堂(Di Shui Tian Tang), kiu signifas paradiza lando, kie oni devigas pagi nur malmultan imposton.

Impostoferio(Tax Holiday): 免稅假期 (Mian Shui Jia Qi). La favora periodo por novaj fremdaj establitaĵoj en kelkaj landoj, en tiu ĉi tempo impostoj ne estas beazonitaj.

Duty-free: doganolibera 免關稅(Mian GuanShui)

Tax-free: impostolibera 免稅(Mian Shui)

Impostofavora (impostonedeviga): 優惠稅率的 (Yu Hui Shui Lue De)

Impostofavorigita (impostomalpliigita):減稅(Jian Shui)

 

Fakte la ĉinaj terminoj de komerco estas ofte tradukitaj de la anglaj esprimoj.

 

Abengo

影像被寄件者移除。

__,_._,___

image001.jpg
image002.jpg

Renato Corsetti

unread,
Jan 26, 2014, 1:08:01 PM1/26/14
to la-bona...@googlegroups.com

Dankon, Abengo, pro viaj klarigoj pri la ĉina.

 

Amike

 

Renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages