MERGI Enmeti en likvaĵon, enprofundigi: Infano mergis siajn manojn en la akvon por lavi ilin. La ŝipo mergiĝis en maron. Ŝi mergiĝis en la akvon kaj elmergis (malmergis) nur la kapon. Grandega ŝtono elmergiĝis (malmergiĝis) el la rivero. La submergebla ŝipo povas veturi sur kaj sub la akvo.