Saluton,
la bela revo de Bonlingva Vortaro baldaŭ iĝos vero. La ideo estas kombini informojn el ReVo kaj nia listo por krei la bazon de tia vortaro.
La adreso de la vortaro estas
vortaro.wikkii.com.
Mi nun kreis komputilan programon, kiu povas aŭtomate serĉi ĉiujn artikolojn el ReVo pri radikoj, kiujn ni ne traktas en nia listo, kaj kopii la enhavon al la Bonlingva Vortaro. Artikolojn pri radikoj, kiujn traktas nia listo, oni devos poste permane krei.
Ĉe
vortaro.wikkii.com/vikio/index.php/Speciala:AllPages vi povas rigardi ses ekzemplojn de kopiitaj artikoloj, por kontroli ĉu vi konsentas kun la aspekto kaj la maniero prezenti la enhavon.
Mia programo kapablas aŭtomate forigi tiujn uz-ekzemplojn, kiuj entenas laŭ ni evitindajn radikojn. Aldone, ĝi povas anstataŭigi unuopajn evitindajn vortojn ofte uzatajn en difinojn, se eblas anstataŭigi ilin ĉiam sammaniere (ekzemple "specio → speco").
Se vi havas iujn sugestojn pri plibonigo de la aspekto aŭ la funkcimaniero de la programo, sendu ilin baldaŭ, ĉar mi volas venontsemajne jam komenci la amasan kopiadon de artikoloj el ReVo. Aldone, sciigu min se vi konscias pri iuj evitindaj vortoj, kiujn ReVo ofte uzas en difinoj kaj kiujn eblas ĉiam sammaniere anstataŭigi per pli bona esprimo.
Amike,
Marcos