Nordi-o --> Nord-o, norda-j land-o-j
La analizo "Nord·i·o" estas malrekomendinda, sed se oni analizas ĝin unuradike (do kiel "Nordi·o"), tiam ĝi ne estas evitinda:
Ĝi jam estas forte enradikiĝinta en Esperanto,
kaj la ĉi-supre proponitaj alternativoj ne bone kaptas la signifon de "Nordio" (ambaŭ estas tro ĝeneralaj).
Do mi opinias ke ni aŭ tute ne havu linion pri la temo, aŭ maksimume linion kun "~".
Mi neniam sentis ecx la plej etan bezonon por tiu vorto. Por la grupo
de kvin sxtatoj mi cxiam uzis la vorton "la Nordlandoj". Hazarde, ecx
en cxi tiu grupo mi foje (12 nov. 2007) uzis la vorton. Gxi eble ne
estas tre ofta, sed iam gxin uzas ankaux aliaj. Se mi auxdas aux legas
la vorton "Nordio", mi sentas ke tio ne apartenas al Esperanto, sed al
iu artefarita lingvo, tia kun "Meksikio" kaj similajxoj.
Mi do parolas ekz. pri la kvin Nordlandoj, la Nordlanda Konsilantaro
kaj Ministra Konsilantaro (iliaj politikaj organizaĵoj), pri
nordlandaj skisportoj (kontraste kun la alpaj), pri nordlanda marsxado
(alia nomo por bastonmarsxado - cxu vi konas tiun amuzan arton, tre
utilan por la sano), pri nordlanda historio, pri la nordlanda modelo
de sociala sxtato, pri la nordlanda elektroborso, pri ni nordlandanoj
(Otto kaj mi), ecx pri nordlandismo, ktp. Mi povas paroli pri la
nordlandaj lingvoj, sed mi lasas la lingvistojn diskuti inter si, cxu
iliaj amataj "nordiska språk" estu skandinavaj, cxu nordgxermanaj, cxu
io alia.
Tute ne gxenas min, se iu kontrauxdiras, ke "Nordlandoj" povas esti
iuj ajn nordaj landoj. Kunmentita vorto ofte havas aparte difinitan
sencon, aux cxu iu malpermesis ekz. al Sud-Afriko nomi sin tiel?
Eble mi estas influata de mia propra lingvo, kiu pli ofte uzas
esprimon similan al "Nordlandoj" (ni havas ankaux alian unuradikan
vorton), sed ankaux niaj karaj nordlandaj amikoj en Islando diras
"Norðurlöndin".
Estas alia problemo, cxu iu ekster la Nordlandoj scias (aux sciu), kio
estas "Nordic Countries", "pays nordiques" ktp. Vershajne tre
malmultaj havas ian ajn ideon pri la afero.
Amike
Harri
Lau mi "Nordio" konvenas, char mi samopinias kun Bertilo.
Sed kiam mi ja volus eviti ghin, tiam mi eble dirus "Nord-Regnaro".
Nordi·o → Nord·land·o·j
Tute ne. Tiom pli ke mi, pro la lingvaj influoj ricevitaj, neniam estas certa pri la malsameco inter "kredi", "opinii", "pensi", ktp.Nu, mi skribis ne pri kredoj, sed pri mia opinio. Au chu oni intertempe diskutas pri linio "opini-i --> kred-i"?
Harri:
> Estas alia problemo, cxu iu ekster la Nordlandoj scias (aux sciu), kio
> estas "Nordic Countries", "pays nordiques" ktp. Vershajne tre
> malmultaj havas ian ajn ideon pri la afero.
Mia sperto el Hispanujo estas, ke la homoj ja havas ideon pri tio, kiuj
estas la "países nórdicos", i.a. pro tio, ke Hispanujo havas multe da
"turismo nórdico". Sed ili emas inkluzivi ankaux Rusujon en tiun grupon
(gxenerale, ne turisme). Pli ol unu fojon, kiam oni ekz. auxdigis al mi
muzikon, oni diris, ke "jen muziko el via hejma regiono" - kaj oni auxdigis
rusan muzikon!
Otto