perono

0 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Jan 31, 2009, 1:43:38 PM1/31/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mireille, cxu en francio perron vere estas largxa escalier (sxtuparo)?
Largxa en la senco ke multaj povus supreniri gxin samtempe,
flankalflanke...

Cetere mi sxatas vian azenponton:ke ALIgatori estas paroli la lingvon de la
ALIulo.
KAJmani okazas, kiam KAJ unu KAJ la alia uzas fremdan lingvon.

(kvankam mi ne agnoskas "alia" kiel adjektivo, do neniam uzas "aliulo")

gxis, Ronaldo N


Antonio De Salvo

unread,
Jan 31, 2009, 5:33:50 PM1/31/09
to la-bona...@googlegroups.com

Ronaldo:


>Mireille, cxu en francio perron vere estas largxa escalier (sxtuparo)?
Largxa en la senco ke multaj povus supreniri gxin samtempe,
flankalflanke...

Se jugxi el la esprimo "le perron de l'Elysée", efektive temas pri
sxtuparego.

Gxis
Antonio

ro-esp

unread,
Feb 3, 2009, 5:04:11 PM2/3/09
to la-bona...@googlegroups.com
Min ne jam kontentigas la linio nuna. Law mi perono ne estas
ajna sxtuparo ekstere, gxi ecx ne estas nur sxtuparo. Gxi estas
*mallonga* sxtuparo (ne kondukas al io metrojn alta), ofte
konstruita flanke/antawe de domo, kiu inkluzivas platajxon
supre de la sxtuparo. Povas esti ke dum la vorto vojagxis
el francio, la "pezo" de la vorto, la emfazo, sxovigxis de la
sxtuparo al la platajxo.

Se mi eraras: kiu estas la bona vorto por la platajxo ?

gxis, Ronaldo


Renato Corsetti

unread,
Feb 4, 2009, 3:17:43 AM2/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:
kiu estas la bona vorto por la platajxo ?
Mi kredas, ke plataĵo mem estas bona vorto.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages