populara

1 view
Skip to first unread message

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Feb 25, 2016, 12:02:48 PM2/25/16
to ED.BL.DISKUTLISTO
Mi vidis ke same diras la du aliaj vortaroj (PV kaj ReVo).

Mi ne sukcesas kompreni, kiel vorto povu samtempe havi
- bonan signifon (popolamata, popolŝatata)
- kaj malbonan (vulgara, triviala).

Kiel diri ke
- nombro povas samtempe valori + 5 kaj - 5
- koloro povas esti samtempe blanka kaj nigra.

Kaj tion diras konkorde PIV, PV, ReVO!!!!!
Kie statas la mistero?
JoKo

Renato Corsetti

unread,
Feb 25, 2016, 12:15:49 PM2/25/16
to °listo 'lbl'
JoKo:

​|   ​
Kie statas la mistero?

​Kelkaj pensas pri populara kiel io fama inter la popolo. Aliaj pensas pri populara kiel io taŭga por la popolo, sed ne por la elito.

Eble ni devus havis linion:

popular-a [2oa] ~ popol-fam-a; banala, vulgara (laŭ la kunteksto)

Amike

Renato

~~~
Renato Corsetti
117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com

ro-esp

unread,
Feb 25, 2016, 8:01:49 PM2/25/16
to la bona lingvo


On Thursday, February 25, 2016 at 6:15:49 PM UTC+1, Renato Corsetti wrote:
JoKo:

​|   ​
Kie statas la mistero?

​Kelkaj pensas pri populara kiel io fama inter la popolo. Aliaj pensas pri populara kiel io taŭga por la popolo, sed ne por la elito.

Eble ni devus havis linion:

popular-a [2oa] ~ popol-fam-a; banala, vulgara (laŭ la kunteksto)

mi pensas ke devus esti: 1 vaste uzata/sxatata : 2 celata esti vaste komprenata  (ekz: popularscienca)

"banala" ne aplikeblas. "vulgara" estus en la senco "ne-oficiala, ne-elita"

                                             gxis, Ronaldo N

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Feb 26, 2016, 12:50:01 AM2/26/16
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo N

>>> JoKo: kiel vorto povu samtempe havi
>>> - bonan signifon (popolamata, popolŝatata)
>>> - kaj malbonan (vulgara, triviala).
>>> Kie statas la mistero?
>> Corsetti: .. ​Kelkaj pensas pri populara kiel io fama inter la popolo. Aliaj pensas pri populara kiel io taŭga por la popolo, sed ne por la elito.
>>
>> Eble ni devus havis linion:
>> popular-a [2oa] ~ popol-fam-a; banala, vulgara (laŭ la kunteksto)
> mi pensas ke devus esti: 1 vaste uzata/sxatata : 2 celata esti vaste
> komprenata (ekz: popularscienca)
>
> "banala" ne aplikeblas. "vulgara" estus en la senco "ne-oficiala, ne-elita"
Mi sume samopinias, JoKo
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages