Levi Petro el Francio en alia diskutlisto, sin tenante ĉe PIV, reagis jene:
- Nafto "Natura oleo (likva petro), pli malpli densa, konsistanta el diversaj
hidrokarbonoj, troviĝanta en sedimentaj formacioj; krudmaterialo de la tuta
petrol-industrio. Sinonimo: kruda petrolo."
- Petrolo "1 Ĉiu el la tre diverskonsistaj kaj diversuzaj materialoj,
ekstraktataj el la nafto. 2 (evitinda) nafto. 3 (evitinda) keroseno."
- Keroseno "Petrola frakcio, distilita el nafto inter 151 kaj 273°C,
pasintece utiligata por lumigado (petrollampoj), sed nun precipe kiel la
ĉefa brulaĵo de reakciaj motoroj. Sinonimo: lampa petrolo."
- Benzeno "Aromata substanco, C6H6, likva, vaporiĝema, toksa, bruligebla,
ekstraktata el karbo kaj nafto, uzata en la sintezo de multegaj kemiaĵoj,
ekzemple kolorigilo kaj farmaciaĵoj."
- Benzino "Nepura substanco, miksaĵo el pluraj nedifinitaj likvaj
hidrokarbonoj, ekstraktata preskaŭ nur el petrolo per distilado kaj
uzata kiel solvanto aŭ kiel brulaĵo en motoroj."
- Mazuto "Gasojlo, utiligata por hejtado."
- Gasojlo "Speco de peza benzino, uzata en dizelo. Sinonimo: dizelpetrolo."
- Oleo "1 Grasa likvo de origino vegetaĵa (olivo, lino, nukso), animala
(baleno, foko) aŭ minerala (nafto, skisto), uzata por nutrado, medicino,
lumigado, arto, industrio kaj religiaj ceremonioj... 3. (evitinda) nafto."
- Ŝtonoleo "nafto."
- Fuelo "Solida, likva aŭ gasa substanco el kiu, per kemia aŭ fizika
reakcio, energio estas liberigebla."
>> Corsetti: vi prezentas problemon ne facile solveblan.
> Estas ĝuste la malfacilaj problemoj la plej kaptaj.
>
> Mi jene ne tiom alfrontas la lingvan problemon kaj foje eĉ uzas neologismojn, ĉar mia ĉefa celo estas fiksi la signifojn de la terminoj.
> Tamen, laŭ la mediteranea kutimo, mi komencas per PETROLO t. e. la ŝtonoleo (OV, malgraŭ kun erara PIV-difino), t.e. la baza olea produkto ne rafinita.
>
> El la rafinado (disapartiga distilado, t.e. separado je malsamaj temperaturoj) oni atingas jenajn subproduktojn, nomatajn HIDROKARBONOJ aŭ HIDROKARBIDOJ (neOV - kaj ankaŭ ĉi tie, male ol PIV, mi preferus la duan vorton):
> - GASOJLO (neOV) kun 14-20 atomoj de karbono, kiu kondensas je 250-350 cg (centezimalaj gradoj). Ĝi estas densa likvo, utiligita kiel brulaĵo por dizelaj motoroj kaj por doma varmigo.
>
http://eo.wikipedia.org/wiki/Dizeloleo
> - KEROSENO (neOV) kun 10-15 atomoj de karbono, kiu kondensas je 160-250 cg. Ĝi estas olea brulaĵo por jetaviadiloj. En komerco estas ne gravaj variantoj konataj kiel la ILUMINPETROLO aŭ BLANKA PETROLO pleje uzataj en la mekanikaj laborejoj kiel purigilo.
>
http://eo.wikipedia.org/wiki/Keroseno
> - NAFTO (OV, sed kun miaopinie erara difino en PIV) kun 8-12 atomoj de karbono, kiu kondensas je 70-160 cg. Ĝi estas flaveca likvaĵo uzata kiel bruligaĵo kaj por produkti plaston, kuraciloj, pesticidoj aŭ grundofekundilojn. Per ĝi oni produktas krome diluilon por la gumpretigo.
>
http://en.wikipedia.org/wiki/Naphtha
> - BENZENO (neOV) kun 6 atomoj de karbono, kiu kondensas je 80,4 cg. Ĝi estas senkolora kaj arome odoras. Ĝi estas preskaŭ ne solvebla en akvo. Ĝi facile vaporiĝas kaj ĝiaj vaporoj estas ege flamiĝemaj, tiom ke miksita kun aero ĝi eksplodas. Ĝi estas uzata kiel diluilo, por pretigo de gumoj, koloriloj, eksplodiloj, kuraciloj, kaj fotaj produktaĵoj.
>
http://eo.wikipedia.org/wiki/Benzeno
> - BENZINOJ (OV, tamen kun PIV-signifo proksima al keroseno) kun 5-10 atomoj de karbono, kiuj kondensas je 20-70 gc. Ili estas uzataj kiel brulaĵo por aŭtomobiloj kaj aviadiloj, tamen ankaŭ en la produktado de plasto kaj lesivoj.
>
http://eo.wikipedia.org/wiki/Benzino
>
> Mi emus ilin pleje agnoski, ĉar en la tekniko ĉiuj koncernaj laboristoj ilin konas.
>
>> Nun ni havas nur la linion
>> petrol·o /(en la senco de 'benzino por la aŭtomobilo')/ → benzin·o
>> kio rilatas al aparta uzo de anglalingvanoj.
>>
>> Pri la baza problemo ni ne esploris kaj eble ne povas atingi interkonsenton.
>> Ĉu iu havas ideojn en ĉi tiu kampo.