Resoluci-o

4 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jul 8, 2011, 2:12:16 PM7/8/11
to °listo 'lbl'
Pro traduko de frazo en Tatoeba Leo proponas la linion:

resoluci-o (parolante pri bildoj): dis-ig-pov-o, detaligo

Kion vi pensas?

Amike

Renato




-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

Johan Derks

unread,
Jul 9, 2011, 3:51:55 AM7/9/11
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:
resoluci-o (parolante pri bildoj): dis-ig-pov-o, detaligo
 
Mi pensas ke tiu priskribo estas ghusta, sed tro ghenerala (kaj pro malfacila prononceblo de disigpovo, mi preferus, analoge al pagipovo: disigipovo).
 
Mi volas serchi pli teknikan tradukon.
Rezolucio (mi automate skribas rezolucio, char resolucio chiam estos mispronuncita kiel rezolucio)
estas la nombro de rastrumeroj en unu cm au la dimensioj de ekrano mezuritaj en rastrumeroj.
Tio povus esti rastruma denseco.
En chiuj lingvoj de 'Google translate' krom la armena, la china kaj la vjetnama oni uzas vorton derivitan de la angla 'pixel'.
Kvankam mi estas admiranto de tiu Pokrovskija (?) invento 'rastrumero', ni devas akcepti la 'fremdan vorton' pixel, sed kiel esperantigi ghin ?
La plimulto de esperantistoj pensos: pikselo, kun la kutima 'franceca' misloko de la akcento.
Oni povas eviti tion akceptante pikslo (ankau en la Islanda oni diras pixla) au ech pikso.
 
Enpreninte formon derivitan de 'pixel', ni povos formi pli simplan vorton por rastruma denseco, ekzemple piksleco.
 
Amike,
 
Johan Derks
 
 

Fabio Bettani

unread,
Jul 9, 2011, 5:14:23 AM7/9/11
to la-bona...@googlegroups.com
> Pro traduko de frazo en Tatoeba Leo proponas la linion:
>
> resoluci-o (parolante pri bildoj): dis-ig-pov-o, detaligo

Komputeko redonas distingivo
(http://komputeko.net/index_eo.php?vorto=resolution).

Oni povus ankaŭ esplori kunmetaĵojn kun "rastr-um-", ekzemple "rastrumdenso".

Mi ne vidas, kiel ni povus rekomendi formon neekzistantan kiel "pikslo".

Amike

--
Fabio

Antonio De Salvo

unread,
Jul 9, 2011, 7:33:53 AM7/9/11
to la-bona...@googlegroups.com

Persone:

1)      mi diras “distingopovo” aux “distingokapablo” (cxi tiu lasta formo trovigxas ankaux en la itala-esperanta vortarego Minnaja, en fizika senco);

2)      mi neniam komprenus, kio estas “rastrumero”;

3)      mi diras “pikselo”, cxar mi referencas al la skriba formo (ne cxiuj povas scii, kiel oni prononcas fremdan vorton; kaj cetere en la itala la fremdaj vortoj estas gxenerale transprenataj laux la skriba formo, tiel ke oni elparolas “piksel”), kaj cxar “piksl” estas tre malfacile elparolebla cxe multaj popoloj (ekz. tiu itala).

Gxis

Antonio

 

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Johan Derks
Inviato: sabato 9 luglio 2011 09:52
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) Resoluci-o

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Leo De Cooman

unread,
Jul 9, 2011, 7:52:20 AM7/9/11
to la-bona...@googlegroups.com
J.Derks skribis:
 
Rezolucio (mi automate skribas rezolucio, char resolucio chiam estos mispronuncita kiel rezolucio)
Nepre ne "reZolucio" ĉar tiu vorto estas jam oficialigita en la 9a O.A.

estas la nombro de rastrumeroj en unu cm au la dimensioj de ekrano mezuritaj en rastrumeroj.
Tio povus esti rastruma denseco.
En chiuj lingvoj de 'Google translate' krom la armena, la china kaj la vjetnama oni uzas vorton derivitan de la angla 'pixel'.
Kvankam mi estas admiranto de tiu Pokrovskija (?) invento 'rastrumero', ni devas akcepti la 'fremdan vorton' pixel, sed kiel esperantigi ghin ?
La plimulto de esperantistoj pensos: pikselo, kun la kutima 'franceca' misloko de la akcento.
Oni povas eviti tion akceptante pikslo (ankau en la Islanda oni diras pixla) au ech pikso.
Kompreneble, multaj tradukistoj ne kuraĝas proponi novan nacilingvan vorton kaj simple transprenas la anglan. Iuj ja kuraĝas adapti la literumon al sia nacia lingvo.
Kiam mi kunlaboris en la tradukistaro de OpenOffice.org ni tradukis (aŭ proponis traduki) "pixel" per "bildero", se mi bone memoras.

 
Enpreninte formon derivitan de 'pixel', ni povos formi pli simplan vorton por rastruma denseco, ekzemple piksleco.
Kio povus esti la eco de "pikslo"? Eble ĝia kolorprofundo?

Amike salutas Leo

Johan Derks

unread,
Jul 9, 2011, 9:53:19 AM7/9/11
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio de Salvo:
3)      mi diras “pikselo”, cxar mi referencas al la skriba formo (ne cxiuj povas scii, kiel oni prononcas fremdan vorton; kaj cetere en la itala la fremdaj vortoj estas gxenerale transprenataj laux la skriba formo)
 
En tio Esperanto malsamas de aliaj lingvoj, char ghi estas bedaurinde chefe skriba lingvo. Enprenoj de fremdaj vortoj okazas plimulte volkonscie kaj ne kiel inter naturaj lingvoj: pro rekta busha kontakto kun parolantoj de la vorteksporta lingvo.
La procezo inter naturaj lingvoj do estas tia, ke oni scias kiel la 'fremdulo' elparolas la vorton, sed eble ne kiel shi-li skribas ghin.
Tio havas la avantaghon ke la adaptigho al propralingva vortformo kaj fonetiko okazas 'demokratece' (kun multaj esceptoj, kiel ekz. anglalingva vorto kun stranga literumo ankorau longe tenas sian originan skribmanieron, sed tio estas lastjarcenta evoluo).
Karakteriza trajto de vorto estas la loko de ghia akcento. Gardi la rekoneblon de la origina vorto mi konsideras valora.
Lingvistikaj diletantoj kiel mi pensas ke vorto havas ghuste unu (chef)akcenton kaj ke chiuj tiuj akcentoj estas samaj, sed
lau vero akcento sur unu vokalo povas havi ghis du kreskojn au malkreskojn. Tial eble mia ghermana orelo ne akceptas shanghon de akcento de ghermandevena vorto.  Sed tio estas spekulajho, kiun nur fonologo povas konfirmi au malkonfirmi.
 
Chu via aserto "en la itala la fremdaj vortoj estas gxenerale transprenataj laux la skriba formo" validas por chiuj jarcentoj ? Chu ghi estas science montrita ?
 
Amike,
 
Johan

Johan Derks

unread,
Jul 9, 2011, 6:03:11 AM7/9/11
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton Fabio,
Voi skribas: Mi ne vidas, kiel ni povus rekomendi formon neekzistantan kiel
"pikslo".

Ne estas afero de rekomendo. Tiu vorto lau la 15a regulo de Esperanto estas
automate parto de Esperanto.
Oni nur povas diskuti pri la formo: chu pikso, pikslo au pikselo.

· 15 • La tiel nomataj vortoj fremdaj, t. e. tiuj, kiujn la plimulto de la
lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en la lingvo Esperanto sen ŝanĝo,
ricevante nur la ortografion de tiu ĉi lingvo;

Amike,
Johan

Renato Corsetti

unread,
Jul 9, 2011, 1:28:16 PM7/9/11
to la-bona...@googlegroups.com
Mi legis ĉiujn hodiaŭajn mesaĝojn.

Provizore mi konkludus ke eventuala linio estu:

resoluci-o (kiam temas pri bildoj) --> disting-o-pov-o

sed mi ne registras ĝin. Mi plusekvas la debaton.

Fabio Bettani

unread,
Jul 9, 2011, 2:50:51 PM7/9/11
to la-bona...@googlegroups.com
> Ne estas afero de rekomendo. Tiu vorto lau la 15a regulo de Esperanto estas
> automate parto de Esperanto.
> Oni nur povas diskuti pri la formo: chu pikso, pikslo au pikselo.

Tion oni povintus diskuti antaŭ 15 jaroj. Estus freneze, ke ni nun en
2011 proponu anstataŭigi la vaste uzatan "pikselo" per la neniam uzita
"pikslo" (mi bonvenigas pruvojn, pri efektiva uzo de ĉi-lasta vorto
ekster nia nuna diskuto).

Amike,

--
Fabio

Antonio De Salvo

unread,
Jul 9, 2011, 4:05:55 PM7/9/11
to la-bona...@googlegroups.com

Efektive, mi mis-prezentis mian starpunkton.

Mi intencis diri, ke en esperanto ofte oni referencas al la skriba formo pli ol al tiu parola, gxuste por gardi ian rekoneblon rilate la originan formon; jen kelkaj ekzemploj:

 

laser (lejzε)

lasero

 

latex (leɪtεks)

latekso

 

lunch (lʌntʃ)

lunĉo

 

dum-duum (dʌm͵dʌm)

dumduma

 

dumping (dʌmpɪŋ)

dumpingo

 

yacht( jɒt)

jakto

 

Rilate la italan (flanka informo, nur por sciigo): en pasintaj epokoj fremdaj vortoj eniris la italan precipe el la franca kaj el la hispana, gxenerale laux la parola formo (tamen, ofte kun tia kripligo, ke francoj kaj  hispanoj malfacile rekonus propran vorton). Pli jxuse, la itala estas “invadata” de anglaj vortoj, skribataj laux la angla skribmaniero sed elparolataj tre proksimume kompare kun la angla elparolo, tiel ke, kiam mi auxdis anglalingvano kiu parolis al mi pri “lejze”, mi unuamomente ne komprenis ke temas pri “laser” (en la itala oni elparolas “laser”).

Gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Johan Derks
Inviato: sabato 9 luglio 2011 15:53
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) R: Resoluci-o

--

Johan Derks

unread,
Jul 9, 2011, 4:40:20 PM7/9/11
to la-bona...@googlegroups.com
Freneze ?

Amike,

--
Fabio

--

Johan Derks

unread,
Jul 9, 2011, 4:50:58 PM7/9/11
to la-bona...@googlegroups.com
Chu bildo au ekrano povas havi distingopovon de 240 x 360 ?
Mi devas alkutimighi al tiu ideo. La fizika unuo estas piks(e)lo/cm kaj tio trudas al mi vorton derivitan de piks(e)lo.
 
Amike,
Johan
----- Original Message -----
--

Ronald Schindler

unread,
Jul 9, 2011, 5:17:20 PM7/9/11
to la-bona...@googlegroups.com
Ĝenerale oni ankaŭ povus paroli simple pri "bildpunkto", kio venas el la germana signifo.
Ronaldo S.

-----Ursprüngliche Nachricht-----
Von: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Im Auftrag von Johan Derks
Gesendet: Samstag, 9. Juli 2011 22:40
An: la-bona...@googlegroups.com
Betreff: Re: (la bona lingvo) Resoluci-o

Johan Derks

unread,
Jul 10, 2011, 2:47:29 AM7/10/11
to la-bona...@googlegroups.com
Atentigas min ke elparobleco estas aspekto, kiun la listanoj rigardas tute
diference.
Italo jam fortimighas de la vorto pikslo, "char ghi estas malfacile
elparolebla"..
Aliflanke germanoj kaj unu alia italo facile venas kun proponoj kiel
disigpovo kaj bildpunkto.
Kiuj vortoj estas (ne)elparoleblaj ?
Mi ne volas startigi chi-tie debaton pri tio, sed nur atentigi ankau vin,
leganto.

Amike,
Johan Derks

----- Original Message -----
From: "Ronald Schindler" <RonaldS...@web.de>
To: <la-bona...@googlegroups.com>

Sent: Saturday, July 09, 2011 11:17 PM
Subject: (la bona lingvo) Resoluci-o

Freneze ?

Amike,

--
Fabio

--

Renato Corsetti

unread,
Jul 10, 2011, 2:55:27 AM7/10/11
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo S.:

>ᅵ Ĝenerale oni ankaŭ povus paroli simple pri "bildpunkto", kio venas el la germana signifo.

Fakte kiel oni diras en la germana?

Amike

Renato


Johan Derks

unread,
Jul 10, 2011, 10:56:23 AM7/10/11
to la-bona...@googlegroups.com
Bildpunkto au bildero estas taugaj vortoj por diri 'pixel', sed lau la 15a
regulo de Esperanto chiu esperantisto rajtas uzi piks(e)lo.
Kaj, kion koncernas la pruvojn pri efektiva uzo de pikslo, la plej grava
eraro kiun ni povas fari estas fundi niajn argumentojn sur tio kion oni
(kiuj fakte ?) kutimas uzi. Tiam ni povas fermi la-bona-lingvo kaj deklari
nin nekompetentaj pri logikeco de vortfarado en Esperanto.

Amike,

Johan

----- Original Message -----
From: "Ronald Schindler" <RonaldS...@web.de>
To: <la-bona...@googlegroups.com>

Sent: Saturday, July 09, 2011 11:17 PM
Subject: (la bona lingvo) Resoluci-o

Freneze ?

Amike,

--
Fabio

--

Ronald Schindler

unread,
Jul 10, 2011, 1:47:37 PM7/10/11
to la-bona...@googlegroups.com

En la germana oni diras „Bildpunkt“ aŭ laŭ la angla formo „pixel“.

Amike,

Ronaldo S.

 

 

Von: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Im Auftrag von Renato Corsetti
Gesendet: Sonntag, 10. Juli 2011 08:55
An: la-bona...@googlegroups.com
Betreff: (la bona lingvo) Resoluci-o

 

Ronaldo S.:

--

Renato Corsetti

unread,
Jul 10, 2011, 2:07:09 PM7/10/11
to la-bona...@googlegroups.com
Ronald:

>ᅵ En la germana oni diras „Bildpunkt“ aŭ laŭ la angla formo „pixel“.

Ĉu ĉi tiu mezuro fakte ne rilatas al la denseco de la punktoj de la bildo?

Amike

Renato

Leo De Cooman

unread,
Jul 10, 2011, 3:31:16 PM7/10/11
to la-bona...@googlegroups.com
Je 10/07/2011 16:56, Johan Derks skribis:
Bildpunkto au bildero estas taugaj vortoj por diri 'pixel', sed lau la 15a regulo de Esperanto chiu esperantisto rajtas uzi piks(e)lo.

Laŭ la anglalingva vikipedio:  In digital imaging, a pixel, or pel[1], (picture element[2])
Verŝajne "pixel" estas mallongigo por "bildelemento" aŭ bildero. Mi ne kontraŭus "bildopunkto"n.


Amike salutas Leo


Marcos Cramer

unread,
Jul 11, 2011, 2:25:44 AM7/11/11
to la-bona...@googlegroups.com
Leo demandis: 

> Kiel esprimi en Esperanto, ke bildo havas aŭ malhavas detaliĝon?

La Komputeko proponas "distingivo" kaj la Esperanta Vikipedio uzas "difino" che siaj bildoj. "Difino" havas por mi tute alian signifon, kaj la neoficialan sufikson "-iv-" mi ghenerale evitas per uzo de "pov-" au "kapabl-". Do mi dirus "distingopovo" au "distingokapablo" (same kiel Antonio).

Pri "pikselo" ni jam havas la jenan linion:

piksel·o (en komputiloj) ~ bild·o·punkt·o, rastr·um·er·o

Eble ni ankorau aldonu "bildero", kaj eble ni anstatauigu "~" per "-->". 

Tute strangas enkonduki novan "pikslo" apud la jam kutima Esperantigo "pikselo" de la angla "pixel". Tio estus kompareble kun enkonduko de "skeni" anstatau "skani" au "moudemo" anstatau "modemo"; por tiaj duobligoj al jam kutimaj formoj certe ne estis farita la 15-a regulo.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Jul 11, 2011, 2:51:37 AM7/11/11
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

>ᅵᅵ Do mi dirus "distingopovo" au "distingokapablo" (same kiel Antonio).

Ni festu tion per registradoprovizora de ĝi.

>Pri "pikselo"....

Bone.

Renato


Johan Derks

unread,
Jul 11, 2011, 3:28:48 AM7/11/11
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos Cramer:

Tute strangas enkonduki novan "pikslo" apud la jam kutima Esperantigo "pikselo" de la angla "pixel". Tio estus kompareble kun enkonduko de "skeni" anstatau "skani" au "moudemo" anstatau "modemo"; por tiaj duobligoj al jam kutimaj formoj certe ne estis farita la 15-a regulo.

Tiu komparo tute tordas la punkton pri kiu mi atentigis kaj kiun vi shajne ne komprenis, malgrau via edukiteco:

Saturday, July 09, 2011 9:51 AM: La plimulto de esperantistoj pensos: pikselo, kun la kutima 'franceca' misloko de la akcento.

Saturday, July 09, 2011 3:53 PM: Karakteriza trajto de vorto estas la loko de ghia akcento. Gardi la rekoneblon de la origina vorto mi konsideras valora. Lingvistikaj diletantoj kiel mi pensas ke vorto havas ghuste unu (chef)akcenton kaj ke chiuj tiuj akcentoj estas samaj, sed lau vero akcento sur unu vokalo povas havi ghis du kreskojn au malkreskojn. Tial eble mia ghermana orelo ne akceptas shanghon de akcento de ghermandevena vorto. Sed tio estas spekulajho, kiun nur fonologo povas konfirmi au malkonfirmi.
 
La ekzemploj kiujn vi donas ne enhavas mislokon de akcento. Estas vero ke kaj la loko de la akcento kaj la elparolmaniero estas aspektoj de rekoneblo, sed ne misprezentu ke mi estus skribinta pri la sono de vokaloj.
Al via rimarkigo "duobligoj al jam kutimaj formoj certe ne estis farita la 15-a regulo" mi nur povas ripeti kion mi jam skribis (sed kion vi kun sama memcerrta distanceco ignoris): la plej grava eraro kiun ni povas fari estas fundi niajn argumentojn sur tio kion oni (kiuj fakte ?) kutimas uzi. Tiam ni povas fermi la-bona-lingvo kaj deklari nin nekompetentaj pri logikeco de vortfarado en Esperanto.
Rebatante pri via aserto "por tiaj duobligoj al jam kutimaj formoj certe ne estis farita la 15-a regulo", mi shatas rememorigi vin ke vi mem proponis enkonduki la duobligon 'skuti' kun la derivajho 'skutilo'. Mi dankas vin pro tio kaj mi uzas tiun vorton preskau chiutage. Sed Vikipedio nur mencias 'skutero' au 'skotero'.
Tiam, prave, neniu skribis ke estas 'freneze' proponi tion.
Mi atendas de vi, nova Akademiano, pli koheran ordigon de viaj argumentoj.
 
Amike,
Johan Derks

mar...@melburno.org.au

unread,
Jul 12, 2011, 7:43:47 AM7/12/11
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Mi uzas en tiaj kazoj la simplajn, metaforajn, "distingemo" kaj
"nedistingemo". Eblas ankau "detalemo" kaj "nedetalemo".
Amike, Marcel.


> Leo demandis:
>
>> Kiel esprimi en Esperanto, ke bildo havas aŭ malhavas detaliĝon?
>
> La Komputeko proponas "distingivo" kaj la Esperanta Vikipedio uzas
> "difino"
> che siaj bildoj. "Difino" havas por mi tute alian signifon, kaj la
> neoficialan sufikson "-iv-" mi ghenerale evitas per uzo de "pov-" au
> "kapabl-". Do mi dirus "distingopovo" au "distingokapablo" (same kiel
> Antonio).
>
> Pri "pikselo" ni jam havas la jenan linion:
>

> piksel·o *(en komputiloj)* ~ bild·o·punkt·o, rastr·um·er·o


>
> Eble ni ankorau aldonu "bildero", kaj eble ni anstatauigu "~" per "-->".
>
> Tute strangas enkonduki novan "pikslo" apud la jam kutima Esperantigo
> "pikselo" de la angla "pixel". Tio estus kompareble kun enkonduko de
> "skeni"
> anstatau "skani" au "moudemo" anstatau "modemo"; por tiaj duobligoj al jam
> kutimaj formoj certe ne estis farita la 15-a regulo.
>
> Amike,
>
> Marcos
>

mar...@melburno.org.au

unread,
Jul 12, 2011, 8:03:58 AM7/12/11
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Mi kontrauas "bildopunkto" char ghi facile povos miskomprenigi, pro
la diversaj nuancoj de la vorto "punkto". (Vidu "vidpunkto",
"starpunkto", ktp.) Mi favoras "bildero".
Amike, Marcel.


> Je 10/07/2011 16:56, Johan Derks skribis:
>> Bildpunkto au bildero estas taugaj vortoj por diri 'pixel', sed lau la
>> 15a regulo de Esperanto chiu esperantisto rajtas uzi piks(e)lo.
>
> Laŭ la anglalingva vikipedio: In digital imaging

> <http://en.wikipedia.org/wiki/Digital_imaging>, a *pixel*, or *pel*^[1]
> <http://en.wikipedia.org/wiki/Pixel#cite_note-0> , (*picture
> element*^[2] <http://en.wikipedia.org/wiki/Pixel#cite_note-1> )


> Verŝajne "pixel" estas mallongigo por "bildelemento" aŭ bildero. Mi ne
> kontraŭus "bildopunkto"n.
>
>
> Amike salutas Leo
>
>

mar...@melburno.org.au

unread,
Jul 12, 2011, 8:14:18 AM7/12/11
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Chu la vorto "fokusejo", ja oficiala, ne uzeblas?
Amike, Marcel.

> Ronald:
> */
>> En la germana oni diras "Bildpunkt" au( lau( la angla formo "pixel".
>
> C^u c^i tiu mezuro fakte ne rilatas al la denseco de la punktoj de la
> bildo?
>
> Amike
>
> Renato
> /*--


>
> Renato Corsetti
> Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
> renato....@esperanto.it
>

Renato Corsetti

unread,
Jul 12, 2011, 8:29:46 AM7/12/11
to la-bona...@googlegroups.com
Marcel:

>ᅵᅵ Chu la vorto "fokusejo", ja oficiala, ne uzeblas?

Eble. La probelmo estas, ke mi ne precize komprnas, kion oni priskirbas per la vorto "resolucio".

Amike

Renato


-- 
------------------------------------
Renato Corsetti
renato....@uniroma1.it
------------------------------------

mar...@melburno.org.au

unread,
Jul 12, 2011, 8:31:50 AM7/12/11
to la-bona...@googlegroups.com
El Australio:
En chiu etna lingvo mankas iuj litersonoj kaj iuj literkombinoj, kiuj
uzatas en aliaj lingvoj, kaj kiuj pro tiu neuzatado farighis
malfacilaj por la parolantoj de tia etna lingvo.
Mi opinias, ke en Esperanto ni ne limigu tiajn "malfacilajhojn", char
se ni konsekvencas, multaj jam ekzistantaj vortoj Esperantaj pro tio
evitindas kaj evitatu.
Amike, Marcel.

Johan Derks

unread,
Jul 12, 2011, 9:01:34 AM7/12/11
to la-bona...@googlegroups.com
Marcel:

El Australio:
En chiu etna lingvo mankas iuj litersonoj kaj iuj literkombinoj, kiuj
uzatas en aliaj lingvoj, kaj kiuj pro tiu neuzatado farighis
malfacilaj por la parolantoj de tia etna lingvo.
Mi opinias, ke en Esperanto ni ne limigu tiajn "malfacilajhojn", char
se ni konsekvencas, multaj jam ekzistantaj vortoj Esperantaj pro tio
evitindas kaj evitatu.
Amike, Marcel.

Mi konsentas kun vi, Marcel.
Sed kio mirigas min estas, ke proponantoj ofte ne atentas la kutimon,
intermeti o, se tio faciligas la elparoleblon.
Oni ja estas libera skribi 'disigopovo' (disigipovo) kaj 'bildopunkto'
anstatau 'disigpovo' kaj 'bildpunkto'.
Au chu ni malatentu la preskauunikecon de Esperanto, ke literoj estas chiam
elparolataj same ?
Chu nin ne plu interesas chu aude finnlando = finlando, disigpovo =
disikpovo kaj bildpunkto = biltpunkto ?

Amike,

Johan

Leo De Cooman

unread,
Jul 12, 2011, 9:35:29 AM7/12/11
to la-bona...@googlegroups.com
Je 12/07/2011 14:29, Renato Corsetti skribis:

> Eble. La probelmo estas, ke mi ne precize komprnas, kion oni
> priskirbas per la vorto "resolucio".

Mi provos simple priskribi la signifon de "resolucio" aŭ disigopovo de
via okulo (kiel optika aparato) per simplaj vortoj:
Espereble vi povas distingi du paralelajn unucentimetron larĝajn striojn
kun intera distanco de unu centimetro kiel du apartajn "liniojn".
Sed kiam la strioj iĝas pli mallarĝaj kaj la distanco inter ambaŭ daŭre
malpligrandiĝas, je iu momento vi ne plu vidos ilin kiel du apartajn
liniojn, sed kvazaŭ unu solan.
La disigopovo de via okulo estas la plej malgranda distanco, kiam via
okulo ankoraŭ kapablis vidi la paron kiel du apartajn liniojn.

Okulisto praktike konstatas la disigopovon de via okulo montrante ĉiam
pli malgrandiĝantajn literojn aŭ ciferojn, petante vin legi ilin.
Kompreneble tiu simpla metodo ne aplikeblas pri ekzemple fotila objektivo.

Oni povus indiki tiun disigopovon per tiu distanco mem, sed oni ankaŭ
(au prefere) indikas la disigopovon ekzemple per la nombro da
egaldistancaj linioj en unu milimetro, kiun vi povas distingi kiel
apartajn liniojn.

Ĉu "distingopovo" aŭ "distingokapablo" estus plikomprenebla?

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Jul 12, 2011, 10:08:56 AM7/12/11
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Leo! Mi nun komprenas.

Renato

-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

Luis Ignacio Raudón Uribe

unread,
Jul 12, 2011, 7:01:41 PM7/12/11
to la bona lingvo
Mi legis la mesaghoj pri chi tiu temo. Mi pensas, ke la unua problemo
estas trovi vorton por traduki la anglan "pixel", kiu enhavas literojn
de mallongigo de "pictures" (bildoj): "pics", tre ofte skribita "pix"
kaj de "element" (elemento). Do por mi la plej ghusta traduko de
"pixel" povas esti bildero, t.e., sugesti:
pikselo -> bildero
Nu, la angla vorto "resolution" je tiu kunteksto signifas la denseco
de bilderoj, kun kiu bildo estas ciferigita, t.e. la povo por disigi
bildon ghis bilderoj. Do, mi pensas, ke ni devas sugesti:
resolucio (p.p. bildoj) -> bilderdenseco, disigpovo
Amike,
Luis Raudón
Akapulko, Meksiko.

On 12 jul, 07:29, Renato Corsetti <renato.corse...@uniroma1.it> wrote:
> Marcel:
>
>  >   Chu la vorto "fokusejo", ja oficiala, ne uzeblas?
>
> Eble. La probelmo estas, ke mi ne precize komprnas, kion oni priskirbas
> per la vorto "resolucio".
>
> Amike
>
> Renato
>
> --
> ------------------------------------
> Renato Corsetti
> renato.corse...@uniroma1.it
> ------------------------------------

Renato Corsetti

unread,
Jul 13, 2011, 4:43:25 AM7/13/11
to la-bona...@googlegroups.com
Luis:

> pikselo -> bildero

Ni jam havas linion, en kiu estas la vorto "bildero".

> resolucio (p.p. bildoj) -> bilderdenseco, disigpovo

Mi ĵus aldonis "bilderdenseco" al la koncerna linio.

Amike

Renato

Johan Derks

unread,
Jul 13, 2011, 6:31:01 AM7/13/11
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

Mi konstatas, se mi ne eraras, ke la tendenco en chi-tiu retdiskutlisto
estas ne konsideri la regulojn de la Fundamenta Gramatiko.
Mi jam skribis, ke krom du lingvoj, la armena kaj la china mandarena, '(kaj
eble la hebrea kaj jida, sed tiujn mi ne povas legi) shajne ne konas la
vorton 'pixel'.
Tio signifas, ke la plimulto de la lingvoj, sendepende de la demando kiel
oni interpretas tiun frazoparton, prenis tiun vorton el unu fonto.
Mi defendas la rajton de esperantistoj tial uzi la vorton piks(e)lo. Neniel
oni povas malrekomendi tiun vorton.

Pri la formo 'disigpovo' mi shatus scii, de Renato au de aliaj, chu ili
opinias, ke tio estas elparolebla formo.

Amike,
Johan

----- Original Message -----
From: "Renato Corsetti" <renato....@virgilio.it>
To: <la-bona...@googlegroups.com>
Sent: Wednesday, July 13, 2011 10:43 AM
Subject: (la bona lingvo) Resoluci-o


Amike

Renato

Renato Corsetti

unread,
Jul 13, 2011, 7:20:52 AM7/13/11
to la-bona...@googlegroups.com
Johano:

> Mi konstatas, se mi ne eraras, ke la tendenco en chi-tiu retdiskutlisto
estas ne konsideri la regulojn de la Fundamenta Gramatiko.

Ne vere!

> Mi defendas la rajton de esperantistoj tial uzi la vorton piks(e)lo.
Neniel
oni povas malrekomendi tiun vorton.

Vi rajtas defendi ĝin, sed aliaj rajtas provi fortraduki ĝin. Multaj el ni
volas diskuti pri ĉiu unuopa vorto antaŭ ol oni neprenas ĝin en Esperanton.

> Pri la formo 'disigpovo' mi shatus scii, de Renato au de aliaj, chu ili
opinias, ke tio estas elparolebla formo.

Efektive por itala gorĝo "disigopovo" estus pli prononcebla.

Amike

Renato

winmail.dat

Johan Derks

unread,
Jul 13, 2011, 7:25:38 AM7/13/11
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

Vi rajtas defendi ĝin, sed aliaj rajtas provi fortraduki ĝin. Multaj el ni
volas diskuti pri ĉiu unuopa vorto antaŭ ol oni neprenas ĝin en Esperanton.

Sed tiam oni ne uzu la sagon. Tiu signifas 'malrekomendon'.
Vi povus nur konkludi piks(e)lo ~ bildero, ne piks(e)lo --> bildero.

Amike,
Johan


Renato Corsetti

unread,
Jul 13, 2011, 1:09:07 PM7/13/11
to la-bona...@googlegroups.com
Johan:


>ᅵ Sed tiam oni ne uzu la sagon. Tiu signifas 'malrekomendon'.
Vi povus nur konkludi piks(e)lo ~ bildero, ne piks(e)lo --> bildero.

Se ni havas tiun linion, verŝajne siatempe ni diskutis pri ĝi kaj konkludis tion. Sed niaj decidoj estas ĉiam provizoraj, kajmivolonte remalfermas la diskuton.

Amike

Renato

--

mar...@melburno.org.au

unread,
Jul 19, 2011, 8:42:36 AM7/19/11
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Kun respekto precipe al niaj italaj geamikoj (kies lingvo estas tiom
facile bela kaj kantinda), mi opinias, ke en Esperanto ni ne tro
zorgu pri elparolmalfacilecoj. Teorie chiu kombinajho de literoj en
Esperanto estas prononcebla, kaj kelkaj etnoj havos pli da malfacilo
pri kelkaj kombinoj, pri kiuj aliaj etnoj ne cerbumas. La unuaj
bonestu fari iom pli da peno kaj ekzerco por lerni por ili nekutimajn
sonkombinojn. Dankegon!
Amike, Marcel.

Renato Corsetti

unread,
Jul 19, 2011, 12:40:53 PM7/19/11
to la-bona...@googlegroups.com
Marcel:


> mi opinias, ke en Esperanto ni ne tro zorgu pri elparolmalfacilecoj.

Ne tro, sed tamen iom.

Amike

Renato


Eduardo Trápani

unread,
Jul 19, 2011, 4:28:17 PM7/19/11
to la-bona...@googlegroups.com
En la angla Vikipedio oni trovas mallongan klarigon pri "resolucio"[1]: "Image
resolution describes the detail an image holds."

Laŭ mi la ĉefa radiko kiu esprimas tiun ideon estas "detal-". Mi do proponas:

resolucio -> detaleco

Pri la signifo de -ec en tiu kunmetaĵo mi sugestas legi pri "-ec en mezuroj"[2]
en PMEG. Por tiuj kiuj ne legos tiun paĝon mi aldonu ke tiu "detaleco" sekvas
la modelon de "longeco", "alteco", ktp.

Amike, Eduardo.

[1] http://en.wikipedia.org/wiki/Image_resolution#Pixel_resolution
[2] http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/afiksoj/sufiksoj/ec.html#i-lt5

Renato Corsetti

unread,
Jul 19, 2011, 5:09:13 PM7/19/11
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo:

> resolucio -> detaleco

Mi konsentas, ke temas pri bona alternativo. Se neniu protestas mi povus enmeti ĝin kiel unuan alternativo en la linio:

resoluci·o (kiam temas pri bildoj) → disting·o·pov·o, bild·er·dens·ec·o


Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages