plat-form-o

3 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Apr 15, 2013, 7:31:18 AM4/15/13
to °listo 'lbl'
Ni nun havas la linion:


plat·form·o (en politiko) → parti·a program·o, deklar·o

Antaŭ iom da tempo Eduardo Trapani skribis:

|  Mi ĵus malkovris la oficialan radikon sokl/[1] kaj mi pretas ĝin uzi anstataŭ platform/ (prikomputile). Eble indus aldoni ĝin al la nuna linio por platformo

Mi ne tute komprenas la sencon de la mesaĝo. Ĉu "sokl-" estu ĝenerala anstataŭanto de "plat-form-", kiu ja laŭ PIV havas multajn signifojn?

Amike

Renato


~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

Marcos Cramer

unread,
Apr 15, 2013, 11:54:59 AM4/15/13
to la-bona...@googlegroups.com, Eduardo Trápani
Renato skribis:

Antaŭ iom da tempo Eduardo Trapani skribis:

|  Mi ĵus malkovris la oficialan radikon sokl/[1] kaj mi pretas ĝin uzi anstataŭ platform/ (prikomputile). Eble indus aldoni ĝin al la nuna linio por platformo

Mi ne tute komprenas la sencon de la mesaĝo. Ĉu "sokl-" estu ĝenerala anstataŭanto de "plat-form-", kiu ja laŭ PIV havas multajn signifojn?

Laŭ mi Eduardo parolas nur pri la signifo, pri kiu temas ĉe en.wikipedia.org/wiki/Computing_platform. Laŭ Komputeko tio ja estas ankaŭ "platformo" en Esperanto, sed tiu relative nova signifo de "platformo" ankoraŭ ne aperas en PIV.

Por mi estus tute malkompreneble se oni uzus "soklo" anstataŭ "platformo" por tiu signifo. Ĉi-okaze laŭ mi "platformo" estas tute bona kaj ne kritikinda.

Tamen nia linio pri "platformo" bezonas etan adapton: Ni devas listigi "platformo" kiel "platform·o" kaj ne kiel "plat·form·o": Ne temas pri kunmetaĵo el "plat/" kaj "form/", sed pri aparta radiko. La radiko estas ĝis nun ne-oficiala, sed al mi ĝi ja ŝajnas oficialiginda.

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
Apr 15, 2013, 12:16:14 PM4/15/13
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:


|  Por mi estus tute malkompreneble se oni uzus "soklo" anstataŭ "platformo" por tiu signifo. Ĉi-okaze laŭ mi "platformo" estas tute bona kaj ne kritikinda.

Bone. Eduardo, respondu pri tio.


|   Tamen nia linio pri "platformo" bezonas etan adapton: Ni devas listigi "platformo" kiel "platform·o" kaj ne kiel "plat·form·o":

Mi korektis tion.


|   La radiko estas ĝis nun ne-oficiala, sed al mi ĝi ja ŝajnas oficialiginda.

Ni debatu pri tio. Certe kelkaj el la signifoj en PIV ŝajnas al mi taŭgaj ankaŭ por "soklo".
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages