> Do oni nepre ne diru "Tanzanujo" (kaj pri tio oni devas aparte atentigi
Renaton, kiu ŝajnas esti unu el la ĉefaj uzantoj de la vorto "Tanzanujo").
Fakte lau' mia scio en la mondo estas nur du uzantoj de Tanzanujo. Unu estas
Nino Vessella kaj la alia estas (sed nur en okazoj de malatento) mi. Fakte
tiu uzo naskig'is iam pro ekstrema aplikado de la procedo gento/gentujo
ankau' en la okazo de civitano/civitanujo. Mi ne insistas pri g'i kaj provos
pli atenti en la estonteco. Temas pri batalo farota en posta generacio.
Amike
Renato
Ps. Fakte mi ne komprenas, kiu uzis Tanzanujo en la ret-pag'oj de la
kongreso. Eble estas alia tro entuziasma ujo-isto en Italujo
> Kaj chu tie estas gento nome "tanzanoj"?
Lau' mi ne, se oni iras kaj rigardas la klasikajn etnajn grupojn. Eble la log'antoj de la marbordo parolantaj la svahilan kaj islamigitaj estas rigardebla kiel la kerno de io tia.
Tamen Nino kaj mi siatempe c'efe pensis pri la civitanoj sendepende de la etna aparteno.
Amike
Renato
> Jen solvo, kiu respektas kaj "-uj'"-ismon kaj la ghenerale akceptitan
pri-gentan vidpunkton: "Tanzani'an'ujo" ;-)
Dankon, sed mi rediras, ke nur post unu generacio la tiamaj esperantistoj oni debatos pri tio. Niaj ideoj estis influataj de la franca revolucio: "Liberte', fraternite', egalite'", alivorte la sola afero, kiu gravas estas la civitaneco. Religiaj, etnaj kaj aliaj konsideroj estas personaj aferoj ne gravaj.
Amike
Renato
José Antonio
Marcos:
> Ĉiuokaze, ĉi tio estas lingva kverelo kiu tro facile povas iĝi tre
politika, do mi pensas ke ni prefere ne tro multe diskutu pri tio en ĉi tiu
listo.
Jes. Manke de specifa listo la listo ‘tutmondeca...@yahoogroups.com> estas la preferinda.
Amike
Renato
> Estas alia ekzemplo de misuzado de ujo: Bosnujo/Bosnio.
> La AdE prezentas ghin kiel popoldevena. Tio lau mia scio estas eraro
> kaj mi jam signalis ghin aliie.
> La lando havas sian nomon de la rivero 'Bosna'. 'Bosnoj' ne ekzistas.
Laŭ tiu sama logiko estas eraraj ankaŭ la landnomoj "Chinujo",
"Japanujo", "Koreujo", "Svislando" kaj pluraj aliaj. Chu vi uzas ilin
kaj la responajn popolvortojn "Chinoj", "Japanoj", "Koreoj" kaj
"Svisoj"?
> La misinterpreto cetere estas komprenebla, char facile oni ekuzas la
> adjektivon 'Bosna' (de la rivero) kiel landokoncerna kaj ekinterpretas
> la rilaton inter Bosna (kun la signifo 'Bosnia') kaj Bosnio kiel
> derivajhon.
> "-uj"-istoj kaj "-i"-istoj estu avertitaj !
Nia lingvo neniam sekvis tiujn regulojn, sur kiuj vi bazas vian rezonadon.
--
Bertilo Wennergren
bert...@gmail.com http://bertilow.com