Kuirejaj vortoj

1 view
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Dec 20, 2009, 11:17:56 AM12/20/09
to ° listo 'la bona lingvo'
Leo per programo eltiris el PIV ĉiujn vortojn markitajn per KU (= kuirejo).  Temas pri longa listo.

Ĉu estas volontulo, kiu volus ekzameni ilin ne por trovi pli da vortoj por oficialigi sed por trovi simplajn samsignifajn esprimojn por ili?

Amike

Renato

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Dec 31, 1999, 11:05:47 PM12/31/99
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti slribis:
Bona solvo: la kuirejaj vortoj estas komunuzaj kaj ne bonus ilin
flankenlasi.
Pri tiaj vortoj ni povus interrilati rekte kun Cramer, kiu poste povos
fari pli poluritajn proponojn, aux pretigi duonoficialan liston.

Pri la "oficialigindaj vortoj" oni konsideru ke ilin proponi montras ke
ni ne estas integrismaj.
Pri PIV, al nenio utilas gxin misfamigi. Prefere, kiam eble, oni akceptu
gxiajn jam donitajn kontribuojn por montri nian celon plibonigi la
PIV-an laboron pli ol tute kontrauxi gxin.
Kiu poste decidos pri la bonlingva laboro, - ja la akademianoj kaj la
uzantoj de la lingvo - malsimpatias al tiu misfamigo... temas pri
psikologia taktiko.

J-K

Nguyen Xuan Thu

unread,
Dec 20, 2009, 7:19:42 PM12/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Renato,
 
Mi ne estas volontulo, sed interesulo pri kuirejaj vortoj.
Se tio ne kontraŭas la regulon, mi estus tre dankema al vi ricevi tiun liston.
 
Amike
Thu

2000/1/1 J-K Rinaldo el Padova.IT.EU <espera...@libero.it>

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.it/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Renato Corsetti

unread,
Dec 21, 2009, 3:10:05 PM12/21/09
to la-bona...@googlegroups.com
J-K:

> Pri tiaj vortoj ni povus interrilati rekte kun Cramer, kiu poste povos
> fari pli poluritajn proponojn, aux pretigi duonoficialan liston.
>
Mi sendas ili aparte al vi kaj al Marcos.

> Pri la "oficialigindaj vortoj" oni konsideru ke ilin proponi montras ke
> ni ne estas integrismaj.
>
Tamen mi ja estas integrista. Ekster la fundamento apenau' estas savo.
> Pri PIV . . . ... temas pri psikologia taktiko.
>
Mi komprenas, sed ni nur diras la veron pri g'i.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages