Mi provis trovi per
Google-serĉilo per halfo+bonalingvo
Serĉante per
half-o+bonalingvo ĝi trovis ankaŭ la retejon de
Bonalingvo.
Serĉante per
half+bonalingvo ĝi trovis ankaŭ la retejon de
Bonalingvo krom kelkaj aliaj, kiuj enhavas ligilon al Bonalingvo.
Eblus aldoni en la enkonduka teksto konsili
al uzontoj, ke ili serĉu nur radikon. (Mi vidis, ke estas tajperareto ĉe haŭli,
kie mankas la streketo).
Al mi ŝajnas logike, ke oni serĉu la radikon.
Ekzemple: en la listo troviĝas hast-i. Google-serĉilo trovas 7790 trafojn por
"hasto" krom 23400 trafojn por "hasti" kaj 37200 por "haste" kaj 80800 por
"hasta" kaj 91400 por "hast" (kompreneble povas esti ne-Esperantaj vortoj inter
tiuj trafoj).
Tiom da trafoj estas praktike neuzeblaj. Tial
mi pledis por aldono de "kodo" (kia "bnlngv"), kiu estas vorto aŭ mallongigo
neekzistanta en iu lingvo.
Mi iam ankaŭ esploris la aferon per
"specialaj" signoj, kia &, §, %, #, sed antaŭe ni estu certaj, ke ili estas
facile tajpeblaj por ĉiu.
Resume: mi proponas:
- plu uzi en la listojn apartigon de radiko
(ekz: hast-i)
- interkonsenti pri "kodo" = neekzistanta
vorto aŭ mallongigo, aldonenda en ĉiu paĝo de Bonalingvo. Tio rezultigos
praktike uzeblan respondon de la serĉilo. *
- aldoni klarigon pri la uzado. Tio estas:
serĉu nur la radikon + (preferinde, por eviti amason da trafoj) aldonu la
"kodon".
* Rimarko: Renato povus tuj provi aldonante
ie ajn en la paĝo H ekzemple la "kodon" bnlngv Post kelka tempo ĉiu el ni
povos serĉi iun radikon(!) per Google iun radikon en tiu paĝo tajpante
ekz. hemisfer+bnlngv (la + signo povas esti simpla
spaceto)
Amike salutas
Leo