Gxi ne estas barilo (ekzemple polica) kiu blokas straton
gxis, Ronaldo
1) Esence, temas pri barilo, natura aux artefarita, cxe limoj de kampo, kampoparto, gxardeno, vojo, ks, por apartigi, bari kaj sxirmi.
Mi uzas, tiusence, "(cxirkaux)barilo", "(plekto)barilo", eventuale "ŝirma arbetajxo/ arbetaro":
Jesaja 5,5:
forigita estos gxia barilo, kaj gxi estos ruinigata (Zam);
Mihxa 7,4
la justulo estas kiel pikajxa barilo (Zam);
Mateo 21,33:
estis viro dommastro, kiu plantis vinbergxardenon, kaj cxirkaumetis plektobarilon (Londona Biblio);
Mi cxiam sxatis cxi solecan monton, kaj cxi barilon, kiu tiel largxe la horizonton fermas de l’ rigardo (Leopardi/ Kalocsay).
Krome, oni ne preteratentu du zamenhofajn proverbojn:
malantaux barilo kuragxo estas facila;
pro limoj kaj baroj malpacas najbaroj.
2) Povas ankaux temi pri kampa obstaklo en vetkuro (cxevala aux homa).
3) Povas ankaux temi pri "barilo", "digo" en propra senco:
(Dante, Infero 33,82-83):
faru antaux l' Arno digojn (Kalocsay);
igxu antaux Arno digbarilo (Dondi).
4) En figura senco, mi uzas "densa vico": densa vico da policanoj, da soldatoj, da bajonetoj.
Gxis
Antonio
Jesaja 5,5:
forigita estos gxia barilo, kaj gxi estos ruinigata (Zam);
Mihxa 7,4
la justulo estas kiel pikajxa barilo (Zam);
Mateo 21,33:
estis viro dommastro, kiu plantis vinbergxardenon, kaj cxirkaumetis plektobarilon (Londona Biblio);
Mi cxiam sxatis cxi solecan monton, kaj cxi barilon, kiu tiel largxe la horizonton fermas de l’ rigardo (Leopardi/ Kalocsay).
Krome, oni ne preteratentu du zamenhofajn proverbojn:
malantaux barilo kuragxo estas facila;
pro limoj kaj baroj malpacas najbaroj.
2) Povas ankaux temi pri kampa obstaklo en vetkuro (cxevala aux homa).
3) Povas ankaux temi pri "barilo", "digo" en propra senco:
(Dante, Infero 33,82-83):
faru antaux l' Arno digojn (Kalocsay);
igxu antaux Arno digbarilo (Dondi).
4) En figura senco, mi uzas "densa vico": densa vico da policanoj, da soldatoj, da bajonetoj.<
Estas bonegaj ekzemploj kaj mi povas nur substreki tiujn.
Lau mia vortaro sed "plektobarilo" estas speciala barilo el plektitaj materialoj, sed ankau el branchetoj k.s.
Tre speciala hegho estas la "hegho de Benjes", kunmetita morta ligno, kiu memstare farighas interesa biotopo. Tiuj sed ankau trovighas che limoj de kampoj, herbejoj, arbaretoj ktp.
Ronaldo (S.)
Amike salutas
Leo
Vere ĉio jam estis en la Biblio.Miĥa 7,4 la justulo estas kiel pikaĵa barilo (Zam);
Antonio
>>1) Esence, temas pri barilo, natura aux artefarita,
Kiom mi scias, la naturo ne mem produktas hegxojn
>> cxe limoj de kampo, kampoparto, gxardeno, vojo, ks,
>>por apartigi, bari kaj sxirmi.
>Mi uzas, tiusence, "(cxirkaux)barilo", "(plekto)barilo",
>eventuale "ŝirma arbetajxo/ arbetaro":
law mi gxi ne konsistas el arbetoj
> 4) En figura senco, mi uzas "densa vico": densa vico da
> policanoj, da soldatoj, da bajonetoj.<
law mi *hago* ne devas esti densa. la policanoj/soldatoj
povas stari po plurajn metrojn dise
Date: Sun 1 Feb 2009 03:14
From: "Leo De Cooman"
> Por "haag" en la nederlanda, nia EO-NL-EO de Petro De Smedt
> krom heĝo kaj plektobarilo mencias kreskaĵbarilon.
kvazaw gxi baras kreskajxon..
Date: Sun 1 Feb 2009 09:04
From: Renato Corsetti
> Provizore mi registris:
gxi ne baras arbuston, do mi preferas *arbustA barilo*
(kvankam mi ne gxojas pri "barilo")
gxis,
Ronaldo N
gxi ne baras arbuston, do mi preferas *arbustA barilo*
Ronaldo:
gxi ne baras
arbuston, do mi preferas *arbustA barilo*
renato
oni povas diskuti pri la rialto inter la du
kunligitaj vortoj en Esperanto, sed mi preferas registri vian proponon.
Do, kiel mi jam proponis je la komenco
Ronald
Do, kiel mi jam proponis je la komenco