La cxefa trajto de sektoro estas ke gxin limigas geometria angulo,
t.e. du linioj
La indiki "piedira zono/sektoro" estas do ekstrapolajxo (???) de tiuj
signifoj.
Cxu tio helpas?
gxis, Ronaldo
> law mia kompreno, la karakteriza trajto de "zono" estas ke gxi estas
> *cxirkaw* io.
> . . . Cxu tio helpas?
>
Tio helpas, sed mi dau're vidas ekzemploj en kiuj "zono" neniel
c'irkau'as ion, sed simple estas uzata kiel samsignifaj'on por"regiono",
"aero".
"El sisma zono", ekzmple. Titolo de poemaro verkita en la iama Soveta Unio.
Amike
Renato
Por eviti miskomprenojn (cxar ja "zono" rilatas precipe al cxirkauxstrio), mi uzas lauxbezone: landoparto, korpoparto, urboparto ktp.
> 5. Spaco, pli malpli precize limigita, kiu difinig'as per iu agado,
> efiko, influo ks.
>
> Inter la ekzemploj estas /Kanado estas en la zono de influo de Usono/.
> Mi ne scias c'u ni povas pensi pri linio:
> zono [fun] (en la senco de areo sen la c'irkau'eco de "zono") -->
> region-o, (urb-o/land-o/korp-o-)part-o?
Neniu el tiuj proponoj shajnas uzebla en la citita ekzemplo
kun Kanado kaj Usono. La zono de influo de Usono estas nek
regiono, nek urboparto, nek landparto, nek korpoparto.
Logika estus "mondoparto", sed tiu vorto havas por mi
tiun signifon, por kiu iuj uzas "kontinento", kaj tial
ghi apenau taugas por la influozono de Usono.
Eble iu proponos "sfero", sed sferoj ja estu rondaj!
Simile kiel zonoj, sed tridimensie... Do, se taugas
zono, tiam same taugas sfero. En tia etendita/metafora
uzo ili estas praktike samsignifaj.
Aliaj pripensindajhoj estas "tereno" kaj "kampo", sed
mi opinias, ke estas vane - kaj kredeble senutile -
kontraubatali figuran/etenditan/metaforan uzon de
vortoj kiel "zono" kaj "sfero". Fakte ankau "kampo"
kaj "tereno" estas tiaj.
--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
Konsentite.
Mi uzas ankaux, laux la cirkonstancoj, areo (zamenhofa vorto), placo (Londona Biblio, Jehxzezkel 45,2: "libera placo") kaj loko (ekz. "dezerta loko", Evangelio laux Luko 9,12).
En la Londona Biblio (Jehxezkel 48,20-21)trovigxas "apartigita terpeco" por "sankta areo/ zono" (sed temas pri tute aparta signifo, do tiu esprimo ne helpas por aliaj kazoj).
Gxis
Antonio
mi opinias, ke estas vane - kaj kredeble senutile - kontraubatali figuran/etenditan/metaforan uzon de vortoj kiel "zono" kaj "sfero".
Mi uzas ankaux, laux la cirkonstancoj, areo (zamenhofa vorto), placo (Londona Biblio, Jehxzezkel 45,2: "libera placo") kaj loko (ekz. "dezerta loko", Evangelio laux Luko 9,12).
Renato:
> Bone, c'ar vi estas esperantisto, vi trovis solvon, se dla problemo
> restas c'e PIV, kiu diras
>
> 5. Spaco, pli malpli precize limigita, kiu difinig'as per iu agado,
> efiko, influo ks.
>
> Inter la ekzemploj estas /Kanado estas en la zono de influo de Usono/.
Unue: En cxi tiu okazo "la problemo" ne "restas cxe PIV". Kvankam multaj
uzas PIV-on kiel normigan vortaron, gxi estas _registra_ vortaro, do gxi
devas registri la trovitajn uzojn. Cxi-okaze, laux mi, gxi plenumas tiun
funkcion (ali-okaze gxi donas proponojn eble ne trovitajn en la lingvouzo).
Due: Cxu estas pli malbone uzi "zono"n metafore ol uzi "sfero"n, kiu ja
ankaux havas geometrian signifon? Mi ja kutimas diri, ke Kanado estas en la
"intereso-sfero" de Usono.
Trie: Oni parolas pri "horzonoj", kvankam tiuj zonoj cxirkauxiras ne la
tutan terglobon, sed nur duonon de gxi.
Otto
Due: Cxu estas pli malbone uzi "zono"n metafore ol uzi "sfero"n, kiu ja ankaux havas geometrian signifon? Mi ja kutimas diri, ke Kanado estas en la "intereso-sfero" de Usono. Trie: Oni parolas pri "horzonoj", kvankam tiuj zonoj cxirkauxiras ne la tutan terglobon, sed nur duonon de gxi.
Bone, en la norvega lingvo la cxirkauxligilo de pantalonoj ktp. nomigxas
"belte", kaj por gxi oni neniam diras "sone". Tiun lastan vorton oni povas
uzi pri horzonoj, klimataj zonoj ktp. Se la zono estas longa kaj mallargxa,
oni povas pri gxi uzi ankaux "belte" ecx se gxi ne tute cxirkauxas; eble ne
pri horzono, sed ja pri la "zono de koniferaj arbaroj", kiu situas norde de
la "zono de foli-arbaj arbaroj". "Sikkerhetsbelte" (sekureca zono) estas
tiu, per kiu oni alfiksas sin al sidloko en auxtomobilo aux aviadilo", sed
kiu tamen ne cxirkauxas la tutan korpon; "sikkerhetssone" estas tia
teritorio, en kiu oni lauxdire povas esti sekura kontraux milit-agoj en
apudaj teritorioj (Srebrenica laux mia memoro estis deklarita tia, sed ...).
Cetere, "dazipo" norvege nomigxas "beltedyr" (zon-besto).
Otto
Bone, en la norvega lingvo la cxirkauxligilo de pantalonoj ktp. nomigxas "belte", kaj por gxi oni neniam diras "sone".
En la nederlanda la vorto "zone" ankaŭ ne uzeblas por teni pantalonon, ktp.
Por tio ni diras "riem" [rim] (germane Belt). Sed la vorto "gordel" (iom
arĥaika) uzeblas por ambaŭ.
Nia vorto "riem" havas du signifojn en Esperanto: zono kaj rimeno.
Rimenojn ni uzas por transporti fortojn inter du aksoj.
Vidinte la temvortojn zono kaj pneŭo en duonkonscia momento, mi al mi
demandis, ĉu la vorto pneŭo, kiu ĝenas iujn, ne povus esti fortradukata per
... zono, "radzono".
Amike salutas
Leo