R: minjon-a

9 views
Skip to first unread message

Antonio De Salvo

unread,
Feb 25, 2015, 4:42:31 PM2/25/15
to la-bona...@googlegroups.com

Mi ne estas certa, ke en franca lingvo “mignon” signifas ankaux “malgranda” (kurioze, en la itala, tiu franca vorto estas efektive uzata gxste kaj nur por diri tion, kion versxajne franco dirus “petit” aux “de petit format”).

Gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: mercoledì 25 febbraio 2015 18:45
A: °listo 'lbl'
Oggetto: (la bona lingvo) minjon-a

 

Leo skribas al mi:

|    Ĉe Tatoeba.org mi vidis la vorton "minjona", kiu troveblas nek en PIV nek en ReVo. La aŭtoro de la frazo, en kiu aperis tiu vorto (simple prenita el la franca "mignon" kaj "Esperantigita") sciigis al mi, ke la vorto estas menciata en http://browse.dict.cc/esperanto-deutsch/minjona.html Kompreneble, mi klarigis, kial indas eviti tiajn vortaĉojn. Mi proponis anstataŭigi ĝin per "ĉarma"

Ĉu ni havu la linion:

minjon-a --> ĉarm-a, mal-grand-e ĉarm-a

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Renato Corsetti

unread,
Feb 26, 2015, 5:11:45 AM2/26/15
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

|   Mi ne estas certa, ke en franca lingvo “mignon” signifas ankaux “malgranda”

Ankaŭ mi ne estas certa pri tio kaj iom esplorinte mi iĝis ankoraŭ pli malcerta. Kion diras niaj francaj listanoj?

Nguyen Xuan Thu

unread,
Feb 26, 2015, 8:26:57 AM2/26/15
to la-bona...@googlegroups.com
Kvankam mi ne estas franco, mi povas aserti, ke en la franca, mignon neniam signifas "malgranda". La franca vjetnama vortaro tradukas : mignon" = xinh xẻo, xinh xắn.
La Granda Vjet-Esperanta Vortaro donas la esperantan tradukon: xinh xắn =   infanĉarma, ĝentila, koketa, kun ekzemploj:: infanĉarma vizaĝo, ĝentila vizaĝo, plaĉe eleganta ĉambro, hodiaŭ ŝi estas kokete vestita.                                                                                             Amike,                                                                                                                                       Thu

--

Renato Corsetti

unread,
Feb 26, 2015, 4:37:34 PM2/26/15
to la-bona...@googlegroups.com
Thu:
La Granda Vjet-Esperanta Vortaro donas la esperantan tradukon: xinh xắn =   infanĉarma, ĝentila, koketa,
Bone. Ni provizore transformu la linion al:

minjon-a --> infan-ĉarm-a, ĝentil-a, koket-a

kaj atendu pliajn franclingvajn membrojn.

Pjer

unread,
Feb 27, 2015, 6:30:07 AM2/27/15
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@gmail.com
Taùgus Belulin(et)o.
Fama (kaj ama) poemo de Pierre Ronsard komenciĝas per:" Mignone allons voir si la rose..." = " juna belulino ni iru observi ĉu la rozo..."
Pjer amike.

Pjer

unread,
Feb 27, 2015, 6:51:02 AM2/27/15
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@gmail.com
la radiko estu ĉefe adjektiva,
beleta, ĉarmeta, afableta, pri infanoj, junuloj, eĉ figure pri loko
substantive : (et)belul(in)o ankaù belvizaĝul(in)o, ĉarm(et)ul(in)o
Pjer

Renato Corsetti

unread,
Feb 27, 2015, 9:25:03 AM2/27/15
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Pjer! Neniu povas dubi, ke vi estas franclingvano. Do, la linioj povus esti:

minjon-a --> beleta, ĉarmeta, afableta (pri infanoj, junuloj, eĉ figure pri lokoj)
minjon-o -->  (et)belul(in)o, ĉarm(et)ul(in)o

Ĉu en ordo?

Pjer

unread,
Feb 28, 2015, 9:08:58 AM2/28/15
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@gmail.com
En ordo laŭ mi; ŝajnas ankaŭ, ke la reĝo Henri III nomis siajn (am)favoratojn "mes mignons".
Pri loko agrableta taùgus pli ol afableta kompreneble.
Amike, Pjer.

Renato Corsetti

unread,
Mar 1, 2015, 6:26:40 AM3/1/15
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Pjer! Mi provizore registris la liniojn:

minjon-a --> beleta, ĉarmeta, afableta (pri infanoj, junuloj), agrableta (figure pri lokoj)
minjon-o -->  (et)belul(in)o, ĉarm(et)ul(in)o
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages