La retejo kaj io ech pli grava!

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Feb 12, 2010, 8:43:38 AM2/12/10
to ° listo 'la bona lingvo', ° listo 'Tutmondeca Esperanto'
Www.bonalingvo.org komencis refunkcii. Temas ankoraŭ pri prova funkciado, sed bonvolu utiligi ĝin ankaŭ por pruvi ĝian plenan kapablon.

Atentu, nun temas pri www.bonalingvo.ORG kaj ne www.bonalingvo.IT.

*   *   *

Franca esperantisto petis nian grupeton de kontrolantoj de tekstoj traduki tekston produktitan de franclingvanoj. La kontrolo estas parte jam farita kaj parte farata. [Russ Williams estas unu el la kontrolantoj]

En la kadro de interŝanĝo de ideoj li petas:

Sed esperanto sxajnas al la francoj tre proksima al ilia lingvo. Kelkaj el francproksimaj vortoj estas en la Fundamento, aliaj ne. Se PIV estas dangxera, kiu vortaro tauxgas por ni, francoj?


Kiu povas respondi tiun demandon kaj konsili al li pli bonlingvan vortaron?

Amike

Renato
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages