kibernetiko

1 view
Skip to first unread message

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Dec 18, 2015, 4:36:39 AM12/18/15
to ED.BL.DISKUTLISTO
Ĝi troviĝas en la listo de "oficiligindaj Radikoj", sen difino.

La PIV-difino estas
1 Scienco pri la regado k interkomunikado ĉe la aŭtomataj maŝinoj, memregantaj mekanismoj k relajsdirektiloj unuflanke, ĉe la vivuloj k homkomunumoj aliflanke.
2 En didaktiko, klopodo esplori k formaligi mensan laboron, por anticipi k direkti ties estontecon.

la ReVo-difino estas
SCI Scienco pri agokapablaj aŭ memregaj sistemoj, kaj arto krei tiajn sistemojn: la sanmarina Instituto pri Kibernetiko [1]. VD:aŭtomato, komputilo, roboto

Ĉu sufiĉas la SSV
1 - aŭtomato (kiel scienco)
2 - aŭtomatostudo (en didaktiko)

Kvankam miaopinie la distingo estas pleonasma
JoKo



Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages