maket-o

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
May 8, 2009, 3:33:23 AM5/8/09
to °listo 'la bona lingvo'
Dave Rutan atentigis min pri la vorto "maket-o" en Vikipedio.

Ĝia signifo estas:

'Maketo estas tridimensia lauskala reprezentado de objekto.'

Mi kredas, ke en la ĝisnuna Esperanto oni nomis ĝin "modelo".

Kion vi opinias?

Renato


Harri Laine

unread,
May 8, 2009, 6:45:58 AM5/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> 'Maketo estas tridimensia lauskala reprezentado de objekto.'
>
> Mi kredas, ke en la ĝisnuna Esperanto oni nomis ĝin "modelo".


Kia plezuro povi foje referenci al reala lingvo kaj ne cxiam
nur teorie argumenti kaj, precipe, kia gxojo povi citi el sia
propra teksto :)

Mi verkis *hieraux* tekston por foto en la reto kaj tie estas
jena frazo:

"La konstruajxoj en la foto estas fakte etmodelo de la iama
kastelo."

Poste mi trovis, ke jam antauxe, almenaux unu fojon, mi uzis
la saman vorton (ankaux tiam en bildteksto):

"En arkitektaj etmodeloj pri konstruaĵoj kaj parkoj oni ofte
vidas boacan likenon uzatan kiel etan arbon."

Do, mi uzis tie la vorton "etmodelo", kaj mi ne trovas kialon
skribi "maketo". La prefikso "et-" ofte estas ne bezonata,
ankaux miaj frazoj eble bone funkcius sen gxi, sed tio iom
dependas de la kunteksto kaj de tio, kiel la leganto venis
al la bildo. Kelkfoje "et-" konvene unusencigas la aferon.

PS. Se vin interesas la kunteksto de miaj frazoj, rigardu
cxi tie:

1. http://www.ipernity.com/doc/harri/4789447

2. http://www.ipernity.com/doc/harri/3038619

Amike
Harri

Renato Corsetti

unread,
May 8, 2009, 7:13:36 AM5/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
Harri:
Kia plezuro povi foje referenci al reala lingvo kaj ne cxiam
nur teorie argumenti kaj, precipe, kia gxojo povi citi el sia
propra teksto :)
  
Harri vi mankas al ĉi tiu listo. Skribu al ni pli ofte.

Mi registris la variaĵon "et-model-o".

Amike

Renato

Leo De Cooman

unread,
May 8, 2009, 8:24:15 AM5/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:
> Harri vi mankas al ĉi tiu listo. Skribu al ni pli ofte.
> Mi registris la variaĵon "et-model-o".

Eĉ NPIV jam trovis tiun proponon de Harri kaj transprenis ĝin.
 
Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
May 8, 2009, 9:25:07 AM5/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
Eĉ NPIV jam trovis tiun proponon de Harri kaj transprenis ĝin.
Jes, sed tiuj malamikoj de Esperanto ne indikas ke la vorto estas evitinda.

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
May 9, 2009, 10:19:17 AM5/9/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:
>>Leo:
>>Eĉ NPIV jam trovis tiun proponon de Harri kaj transprenis ĝin.
>Jes, sed tiuj malamikoj de Esperanto ne indikas ke la vorto estas evitinda.

Nu, "malamikoj de Esperanto"... Mi ne asertus ion tian!
Model- ja estas fundamenta radiko, se mi bone rigardis. Ĉu "etmodelo" do ne taŭgas, ĉar "et" estas uzata prefikse?
 
Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
May 9, 2009, 10:20:15 AM5/9/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
Nu, "malamikoj de Esperanto"... Mi ne asertus ion tian!
Bone, malamiketoj de la tutmonda Esperanto.

Model- ja estas fundamenta radiko, se mi bone rigardis. Ĉu "etmodelo" do ne taŭgas, ĉar "et" estas uzata prefikse?
Ne, mi malbone esprimis min. Mi volis diri ke "etmodelo" taŭgas, sed ke NPIV ne diras ke "maketo" estas evitinda.

Amike

Renato
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages