uak-o

3 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Oct 20, 2008, 4:17:09 PM10/20/08
to °listo 'la bona lingvo'
uak-o --> volb-o-pat-o


ro-esp

unread,
Oct 24, 2008, 8:59:46 AM10/24/08
to la-bona...@googlegroups.com

From: Renato Corsetti


> uak-o --> volb-o-pat-o

Cxu temas pri mistajpo? ja temas pri wok (wadjan).
Cxu temas pri mistransskribo kiel gxi ankaw okazis
al tajfun - tyfoon - tif/ono kaj punk - pan/kulo ?

La indiko "volb" law mi tute maltawgas, cxar gxi pensigas pri ekzemple la
plafono de kirko, aw similaj kazoj en kiuj kurbaj elementoj subtenas
tegmenton

gxis, Ronaldo

Antonio De Salvo

unread,
Oct 24, 2008, 11:55:23 AM10/24/08
to la-bona...@googlegroups.com

 

Ronaldo:

Mi respondas:

mi dankas Ronaldon, cxar li ebligis al mi kompreni, pri kio temas: la vorto, ja, ne aperas en la eldono de 2002 de NPIV kiun mi posedas, kaj ankaux en mia nacia lingvo mi neniam antauxe auxdis similan nomon.

  Gxi estas (vidu la bildon) cxindevena klosxforma kaserolo (ne nepre “pato”, cxar gxi utilas ne nur por friti, sed ankaux por rosteti kaj kuiri). La problemo (el internaci-lingva vidpunkto) estas, kiamaniere esprimi tion per malmultaj literoj kaj en komprenebla maniero.

Gxis

Antonio

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Marcos Cramer

unread,
Oct 25, 2008, 11:13:30 AM10/25/08
to la-bona...@googlegroups.com
Lau la Esperanta Vikipedio, tiu kuirilo nomighas "uoko" au "volbopato". Ankau en la ekster-Vikipedia Interreto klare superregas "uoko"; uzon de "uako" mi trovis nur sur unu pagho, kaj tie nur en krampoj apud "volbopato".

Mi nun ne povas kontroli en iu ajn PIV, sed lau satesperanto.org/IMG/pdf/NPIV-Korektendoj.pdf shajnas al mi, ke en PIV 2002 estis "uoko", kiu estis 'korektita' al "uako" en PIV 2005.


> Gxi estas (vidu la bildon) cxindevena klosxforma kaserolo (ne nepre "pato", cxar gxi utilas ne nur por friti,
> sed ankaux por rosteti kaj kuiri). La problemo (el internaci-lingva vidpunkto) estas, kiamaniere esprimi
> tion per malmultaj literoj kaj en komprenebla maniero.


Ankau pato ne nur utilas por friti. Fakte mi persone tre ofte rostetas au kuiras en pato (pli ofte ol mi fritas en ghi). Do mi ne pensas ke kunmetajho kun "pato" maltaugas.

Tamen "volbopato" eble ne tute taugas, char "volbo" estas kurba plafono, dum 'uokoj' neniel rilatas al plafonoj.

Eble oni povus simple diri "kurba pato". Alia ebleco estas io kiel "azia pato", "china pato" au "orienta pato" (pli preciza, sed iom tro longa, estus "orient-azia pato").

Amike,

Marcos

Antonio De Salvo

unread,
Oct 25, 2008, 2:05:12 PM10/25/08
to la-bona...@googlegroups.com

 

Efektive, post la atentigo, mi pli funde esploris PIV 2002 (mi ne havas tiun de 2005), kaj trovis:

uak/o. Volbopato

Mi ne trovis gxin pli frue, cxar strange la vorto ne estas listigita laux alfabeta ordo, sed meze inter unut/o kaj Upanisxad/oj.

 

La proponoj, kiuj plej allogas min, estas “kurba pato” kaj “azia pato”; eventuale, gxi povus esti ankaux “kurba kuirvazo”.

Amike

Antonio

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: sabato 25 ottobre 2008 17.14
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: R: uak-o

Andreas Kueck

unread,
Oct 25, 2008, 3:29:29 PM10/25/08
to la bona lingvo
On 20 Okt., 22:17, Renato Corsetti <renato.corse...@gmail.com> wrote:
> uak-o --> volb-o-pat-o

Mi proponas jenon:

uako --> uoko, globsegmenta pato

Pro Regulo 15 la vorto "uoko" estas uzebla lau mi, char ghi estas
prenita el la kantona de multaj lingvoj. Iuj el ili estas de diversaj
lingvo-subfamilioj kaj de diversaj lingvaj kulturkomunumoj: ekzemple
la turka (islama lingva kulturkomunumo); finna, germana, hispana kaj
rusa (okcidenta lingva kulturkomunumo); mi ne scias, chu ankau la
china (orient-azia lingva kulturkomunumo) prenis la vorton au chu
temas nur pri parenceco de la china vorto "guo1" al la kantona "wok6".
Tamen, al tiuj, kiuj dubas pri la internacieco de "uoko", eble tauga
alternativo (auajho) estas "globsegmenta pato".

--
Andreas Kueck

Antonio De Salvo

unread,
Oct 25, 2008, 5:48:09 PM10/25/08
to la-bona...@googlegroups.com

Andreas Kueck:

>Mi proponas jenon:
uako --> uoko, globsegmenta pato

Mi respondas:
fine mi komprenis, kial en PIV 2002 la vorto "uako" ne estas (sxajne)
listigita laux alfabeta ordo: simple pro pres-eraro, cxar la intencita vorto
estis "uoko", ne "uako".

Mi konfesas, ke neniam antauxe mi auxdis (ecx en mia nacia itala lingvo)
paroli pri tiu kuirilo; sed tio, evidente, pro mia kulpo.
Cxiukaze, mi ne sukcesas kompreni la signifon de la vorto "globsegmenta".
Amike
Antonio De Salvo

HIROTAKA Masaaki

unread,
Oct 25, 2008, 7:40:10 PM10/25/08
to la-bona...@googlegroups.com
"Marcos Cramer" <marcos...@gmail.com> skribis:

>Eble oni povus simple diri "kurba pato". Alia ebleco estas io kiel "azia
>pato", "china pato" au "orienta pato" (pli preciza, sed iom tro longa, estus
>"orient-azia pato").

En Japanio oni nomas gxin "cxuuka-nabe", kio signifas cxinan paton.

Amike

Vastalto

Andreas Kueck

unread,
Oct 26, 2008, 1:25:49 AM10/26/08
to la bona lingvo
On 25 Okt., 22:48, "Antonio De Salvo" <antoniodesa...@tiscali.it>
wrote:
> Andreas Kueck:>Mi proponas jenon:
>
> uako --> uoko, globsegmenta pato

> Mi konfesas, ke neniam antauxe mi auxdis (ecx en mia nacia itala lingvo)
> paroli pri tiu kuirilo; sed tio, evidente, pro mia kulpo.

< http://it.wikipedia.org/wiki/Wok >

> Cxiukaze, mi ne sukcesas kompreni la signifon de la vorto "globsegmenta".

La formo de uoko estas (almenau preskau au idealigite) tiu de segmento
de globo (globsegmento). Tia chi rezultas, kiam oni (geometrie)
tranchas globon kun ebenajho. Jen bildo de aviadilparto nome
"Druckkalotte" (germane) de preskau tia formo:
< http://www.kompetenznetze.de/netzwerke/indprod-cfk-leichtbau-stade/kn9/airbus-a380-druckkalotte/imagePrint
>.

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Oct 26, 2008, 3:51:32 AM10/26/08
to la-bona...@googlegroups.com
HIROTAKA Masaaki (reage al Marcos):
En Japanio oni nomas gxin "cxuuka-nabe", kio signifas cxinan paton.
Tion mi registris kiel unuan alternativon.

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Oct 26, 2008, 3:52:41 AM10/26/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:
la intencita vorto estis "uoko", ne "uako".
Tion mi registris apud "uak-o".

Renato


Renato Corsetti

unread,
Oct 26, 2008, 3:56:38 AM10/26/08
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
Pro Regulo 15 la vorto "uoko" estas uzebla lau mi
Mi pensas, ke vi pravas pri la internacieco (almenaŭ en anglalingvaj kaj usone influitaj landoj - Antonio neniam aŭdis pri ĝi, ĉar la tuta afero estas ne konata en Italujo), sed la problemo, ĉi tie estas la fama maleblo en Esperanto diri "ŭoko". Evidente la formo "uoko" estas nur maniero ĉirkaŭiri skribe la malpermeson, ĉar la elparolo certe glitas al "ŭoko".

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Oct 26, 2008, 4:21:54 AM10/26/08
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:
Cxu temas pri mistajpo? ja temas pri wok (wadjan).
Bonvolu diri ion plian pri tiu vorto "wadjan", pri ĝia deveno kaj eventuala uzo (ĉu ankaŭ en Nederlando?).

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Oct 26, 2008, 6:08:23 AM10/26/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio skribis:

> fine mi komprenis, kial en PIV 2002 la vorto "uako" ne estas (sxajne)
listigita laux alfabeta ordo: simple pro pres-eraro, cxar la intencita vorto
estis "uoko", ne "uako".

En PIV 2005 la preseraro estas korektita.

Amike salutas
Leo

Leo De Cooman

unread,
Oct 26, 2008, 6:26:11 AM10/26/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio skribis:

> Cxiukaze, mi ne sukcesas kompreni la signifon de la vorto "globsegmenta".

Eble la vorto "cirklosegmento" helpos kompreni: se oni "tranĉas" cirklon per
rekto (rekta linio), la areo inter la cirkla arko kaj la rekto estas
cirklosegmento.
Simile, la spaco inter sfersurfaco kaj tranĉanta ebeno estas sfersegmento.
Petro De Smedt en sia vortaro EO-NL-EO nomas ĝin kaloto.
Globo estas sferforma objekto, do globsegmento estas segmento de tia
objekto.
Laŭ mia scio kuirilo, kiun oni nomas uoko havas tian formon.
En la nederlanda "wok" [ŭok] estas laŭmoda vorto.

Amike salutas
Leo

Bertilo Wennergren

unread,
Oct 26, 2008, 5:30:38 AM10/26/08
to la-bona...@googlegroups.com
Leo De Cooman skribis:

> Globo estas sferforma objekto, do globsegmento estas segmento de tia
> objekto.
> Laŭ mia scio kuirilo, kiun oni nomas uoko havas tian formon.

Nur se la globo estas kava.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Andreas Kueck

unread,
Oct 26, 2008, 8:00:37 AM10/26/08
to la bona lingvo
On 25 Okt., 16:13, "Marcos Cramer" <marcos.cra...@gmail.com> wrote:
> Eble oni povus simple diri "kurba pato". Alia ebleco estas io kiel "azia
> pato", "china pato" au "orienta pato" (pli preciza, sed iom tro longa, estus
> "orient-azia pato").

Kio pri "chinpato" (analoge al ekz. "dikfingro", "junedzino" kaj
"chininko", kiun en nova vortaro mi trovis kiel tradukon de "Tusche"
apud "tucho" kaj "akvofarbo")?

Mi scias, ke iuj ne shatas tiajn kunmetajhojn el adjektivo kaj
substantivo. Sed ghuste tia kunmetajho komprenigas, ke temas ne pri
"china pato", sed pri "uoko", do "chintipa pato".

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Oct 26, 2008, 9:23:42 AM10/26/08
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
"chinpato". . .
Mi scias, ke iuj ne shatas tiajn kunmetajhojn el adjektivo kaj
substantivo. Sed ghuste tia kunmetajho komprenigas, ke temas ne pri
"china pato", sed pri "uoko", do "chintipa pato".
Kara Andreas, la teorio pri tio ke bel-virino estas aparta speco de bela virino ankoraŭ estas iom aŭdaca, se entute estas eble iri tiun vojon.

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Oct 26, 2008, 11:28:08 AM10/26/08
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas demandis:

Kio pri "chinpato" (analoge al ekz. "dikfingro", "junedzino" kaj
"chininko", kiun en nova vortaro mi trovis kiel tradukon de "Tusche"
apud "tucho" kaj "akvofarbo")?

Mi scias, ke iuj ne shatas tiajn kunmetajhojn el adjektivo kaj
substantivo. Sed ghuste tia kunmetajho komprenigas, ke temas ne pri
"china pato", sed pri "uoko", do "chintipa pato".

Kvankam mi chi-liste jam aperis kiel defendanto de kunmetajhoj el adjektivo kaj substantivo, mi chi-kaze kontrauas ghin. La problemo estas, ke "chin-" estas substantiva kaj ne adjektiva radiko. Do "chinpato" estus komprenata kiel kunmetajho de "chino" kaj "pato", ne kiel kunmetajho de "china" kaj "pato".

Pro la fakto, ke ech la japana nomas ghin "china pato", mi nun opinias, ke "china pato" estu la la unua alternativo, kiun ni menciu. Mi nun proponus la jenajn du liniojn:

uak-o --> chin-a pat-o, kurb-a pat-o, uok-o
uok-o = chin-a pat-o, kurb-a pat-o

Amike,

Marcos

Andreas Kueck

unread,
Oct 26, 2008, 12:55:05 PM10/26/08
to la bona lingvo
On 26 Okt., 16:28, "Marcos Cramer" <marcos.cra...@gmail.com> wrote:
> Pro la fakto, ke ech la japana nomas ghin "china pato", mi nun opinias, ke
> "china pato" estu la la unua alternativo, kiun ni menciu. Mi nun proponus la
> jenajn du liniojn:
>
> uak-o --> chin-a pat-o, kurb-a pat-o, uok-o
> uok-o = chin-a pat-o, kurb-a pat-o

Kaj kiel ne-miskompreneble esprimi la ideon de pato, kiu estas ja
china kaj/au kurba, sed ne uoko?

--
Andreas Kueck

Marcos Cramer

unread,
Oct 26, 2008, 1:14:16 PM10/26/08
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas demandis (rilate al la de mi proponitaj "china/kurba pato"):

Kaj kiel ne-miskompreneble esprimi la ideon de pato, kiu estas ja
china kaj/au kurba, sed ne uoko?

Mi fakte ne kapablas imagi situacion, en kiu oni volas nomi paton "china" (au "germana" au "rusa" au "argentina" au tiel plu), sed ne pensas pri aparta speco de pato uzata (origine) aparte multe de chinoj (respektive germanoj au rusoj au argentinanoj au tiel plu). Patoj ja ne havas iun naciecon, kaj ne apartenas al iu popolo!

Chiuj ne-uokaj patoj, kiujn mi vidis en mia vido, havis sube ebenan surfacon, do ne povus esti nomataj "kurbaj". Chiu pato, kiu efektive estas kurba, ankau estas nomebla "uoko", ech se ne plu videblas rilato kun la azia kuirarto. (Ekzemple, kiam mi en Tanzanio vidis, ke oni ofte fritas terpomfingrojn en kurbaj patoj/kaseroloj, mi en mia germanlingva kaj anglalingva pensado automate uzis la vorton "Wok", kvankam la tanzanianoj, kiuj uzas tiujn patojn/kaserolojn, plej vershajne tute ne opinias, ke temas pri aziaj iloj.)

Do mi ne opinias, ke vere ekzistas problemo. Chiuokaze, se ghi tamen ekzistas, oni povus diri ion kiel "ne-china kurba pato" au "ebena china pato".

Amike,

Marcos

ro-esp

unread,
Oct 26, 2008, 12:57:38 PM10/26/08
to la-bona...@googlegroups.com
jes, se gxi troveblas inter -un kaj -up, klaras ke temas pri mistajpo...

Kiom mi scias , la vorto "wadjan(g)" estas indonezia, kaj indikas
kuirbovlon ege simila al "wok". La sola distingo estas ke unu
foje havas du ansojn kaj la alia neniam, aw io tia.
(tiuj kiuj ne havas ansojn aw nur unu, jes havas bastonon)

La "malpermeson" ke vorto ne komencu per W mi senhezite
malrespektas :-)
gxis, Ronaldo

Fra Simo

unread,
Oct 26, 2008, 4:57:52 PM10/26/08
to la-bona...@googlegroups.com
     Bone, ke vi dumvoje forgesis pri "volb/o/pat/o", char la Fundamenta vorto por la PIV-lingva "volb/o" estas "ark/ajh/o" !
volb-o --> ark-ajh-o [F]
     Pri "pat/o" venas la demando, chu ghia signifo taugas por nomado de fritilo ne-plata kaj ne-longatenila.
 
    Kion vi opinius pri "kav/a" anstatau via "kurb/a"  ?
 
     Por sentigi, ke iu duvortajho konsistanta el adjektivo kaj substantivo estas ia termino kaj ne hazarda priskribo au pritakso per la adjektivo de io, kiun la substantivo sola nomas, mi rekomendas postmeton de la adjektivo. Mi do preferus, ke oni diru : "frit/il/o hhin/a", ne : "hhin/a frit/ilo", au respektive "frit/il/o kav/a", ne "kav/a frit/il/o", k. t. p.,  (se ni venus al tiu konkludo, ke el tiuj du vortoj devas konsisti la nomo de la priparolata ujo).
     Al tio mi mem havas kontrau-argumentojn : 1-e, ke povas okazi, ke la adjektivon oni pro alispeca kialo volos postmeti, sed mi opinias, ke la faranto de la frazo devos ekkonscii pri la ebla miskompreno, kaj elpensi ian rimedon por tiun malhelpi ; 
2-e, ke povus esti, ke mi plene malpravas : ja Fundamenta estas por la nomo de unu speco de cervosimilaj bestoj (Rangifer tarandus), "nord/a cerv/o", ne "cerv/o nord/a".
 
     Pri tio, ke "dik/fingr/o", "jun/edz/o" kaj similaj kunmetajhoj kontrauas la vortofaradajn regulojn de nia lingvo, vidu en la PAG la paragrafon pri la prefikse uzataj radikoj. Klaras, ke ech se, kiel Waringhien, oni akceptas iujn uzatajn tiajn formojn au formoseriojn, oni novajn ne kreu.
 
     Amike salutas                                                Francisko

Renato Corsetti

unread,
Oct 26, 2008, 5:16:15 PM10/26/08
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:
volb-o --> ark-ajh-o [F]
Kion opinias la ceteraj?

Kion vi opinius pri "kav/a" anstatau via "kurb/a"  ?
Marcos respondu, ĉar li estas la uok-ist-o.

Renato

Marcos Cramer

unread,
Oct 26, 2008, 8:40:06 PM10/26/08
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko demandis:


>     Kion vi opinius pri "kav/a" anstatau via "kurb/a"  ?

"Kava" certe ne taugus en fortraduko de "uoko". Normala pato estas same kava kiel 'uoko': nur la formo de la kavo estas malsama (por matematikistoj: ghi ne estas globosekcio sed cilindro). Do mi tute malrekomendas uzon de "kava" chi-kaze.


> Por sentigi, ke iu duvortajho konsistanta el adjektivo kaj substantivo estas ia termino kaj
> ne hazarda priskribo au pritakso per la adjektivo de io, kiun la substantivo sola nomas, mi
> rekomendas postmeton de la adjektivo. Mi do preferus, ke oni diru : "frit/il/o hhin/a", ne :
> "hhin/a frit/ilo", au respektive "frit/il/o kav/a", ne "kav/a frit/il/o", k. t. p.

Lau mia lingvosento, la inversigo de la ordo ne vere taugas por terminigi la duvortajhon. Por mi, postmetata adjektivo sentighas kiel nur aldona informo, dum antaumetata adjektivo sentighas kiel esenca informo. Sed mi volas legi la novan libron "Naturaj vortordoj en Esperanto" de Wim Jansen antau ol mi povos pli certe diri ion pri la temo.


> Pri "pat/o" venas la demando, chu ghia signifo taugas por nomado de fritilo ne-plata kaj ne-longatenila.

"fritilo" certe taugus malpli ol "pato", char ghi tro klare limigus la intencitan uzon al unu kuirmaniero (fritado), dum 'uokoj' ghuste elstaras pro tio, ke ili estas uzataj por diversaj kuirmanieroj (tamen sufiche ofte por fritado por ke la uzo de "pato" ankorau estas defendebla).

Mi tute ne opinias ke pato devas havi longan tenilon. Mia germana vortaro en la difino de "Pfanne" (kiu estas Fundamenta traduko de "pato") klare indikas, ke ghi ankau povas havi du ne-longajn tenilojn.

Veras ke che "pato" oni pensas pri ebena objekto. Sed ghuste la kunmeto "kurba pato" forigus tiun ideon, kaj anstatauigus ghin per alia. Do eble "kurba pato" tamen estas preferinda al "china pato", kiu ne tiel klare forigas la ebenecon el la koncepto.

Alia eblo estus uzi la pli gheneralan "kuirvazo" anstatau "pato". Sed lau mi, ghi jam estos tro ghenerala, kio pli malhelpas al la ghusta kompreno de la nova termino ol la iomete tro preciza "pato".

Do, kompare al mia antaua propono, mi nur inversigus la ordon de "kurba" kaj "china":

uak-o --> kurb-a pat-o, chin-a pat-o, uok-o
uok-o = kurb-a pat-o, chin-a pat-o

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Oct 27, 2008, 3:23:36 AM10/27/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Do, kompare al mia antaua propono, mi nur inversigus la ordon de "kurba" kaj "china":
Mi konasentas kun ĉio alia, kion vi diris, sed eble ankoraŭ opinias ke ĉina pato estas antaŭ kurba pato.

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Oct 27, 2008, 10:59:36 AM10/27/08
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Renato, pro la plejparta akcepto de mia propono.

Nun en nia listo "uoko" aperas kun "-->" sed tamen aperas kiel tria alternativo che "uako". Ni antaue interkonsentis pri la principo, ke evitindajhojn signitajn per "-->" ni ne uzu kiel alternativojn che aliaj evitindajhoj. Do au ni devas shanghi la "-->" al "=" che "uoko", au ni devas forigi "uoko" che "uako". Mi preferas la unuan solvon, sed ankau akceptus la duan.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Oct 27, 2008, 1:25:54 PM10/27/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Do au ni devas shanghi la "-->" al "=" che "uoko", au ni devas forigi "uoko" che "uako". Mi preferas la unuan solvon, sed ankau akceptus la duan.
Mi ĝustigis la liniojn laŭ la dua, sed kun multaj duboj, ĉefe pro la kontraŭdiro inter la sonsistemo de Espernato kaj "uoko". Ĝi certe estos elparolata "ŭoko". Eble oni devus diri "vuoko" aŭ "vooko". Sed tio estas tro malproksima de la angla Wok (neniu scias pri la ĉina originalo).

Amike

Renato





Antonio De Salvo

unread,
Oct 27, 2008, 3:46:02 PM10/27/08
to la-bona...@googlegroups.com

Renato Corsetti:

Mi ĝustigis la liniojn laŭ la dua, sed kun multaj duboj, ĉefe pro la kontraŭdiro inter la sonsistemo de Esperanto kaj "uoko". Ĝi certe estos elparolata "ŭoko". Eble oni devus diri "vuoko" aŭ "vooko". Sed tio estas tro malproksima de la angla Wok (neniu scias pri la ĉina originalo).

Mi respondas:

 

Laux http://en.wikipedia.org/wiki/Wok

A wok (in Standard Cantonese as traditional Chinese: ; simplified Chinese: ; Cantonese Yale: wohk)

(mi ne scias, cxu la ideogramoj gxuste aperos sur la ekrano; cxiukaze, mi ne kapablas ilin legi).

 

Laux letero aperinta en la ejo (itallingva) de Radio Cxina Internacia

http://italian.cri.cn/441/2007/06/07/1...@83958.htm

la kantona vorto “wok” estas “guo” en la mandarina; kompreneble, tamen, mi ne povas garantii pri tio.

 

Povas esti interese, ke laux angla-hispana vortaro, kiun mi hazarde trovis en la reto

http://it.bab.la/dizionario/inglese-spagnolo/wok.html

la angla wok tradukigxas hispane per “sartén chino”, kio signifas “cxina pato”.

 

Gxis

Antonio


Renato Corsetti

unread,
Oct 27, 2008, 4:14:17 PM10/27/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

la angla wok tradukigxas hispane per “sartén chino”, kio signifas “cxina pato”.

Bone. Tio plifortigas nian elekton.

Amike

Renato


Andreas Kueck

unread,
Oct 27, 2008, 4:37:15 PM10/27/08
to la bona lingvo


On 27 Okt., 18:25, Renato Corsetti <renato.corse...@gmail.com> wrote:
> Marcos:> Do au ni devas shanghi la "-->" al "=" che "uoko", au ni devas forigi
> > "uoko" che "uako". Mi preferas la unuan solvon,

Ankau mi.

> > sed ankau akceptus la
> > duan.
>
> Mi ĝustigis la liniojn laŭ la dua, sed kun multaj duboj, ĉefe pro la
> kontraŭdiro inter la sonsistemo de Espernato kaj "uoko". Ĝi certe estos
> elparolata "ŭoko". Eble oni devus diri "vuoko" aŭ "vooko".
> Sed tio estas
> tro malproksima de la angla Wok

Mi ne komprenas, kial por Esperanto la modelo de tiu chi vorto estu la
formo en la angla lingvo. Tiu chi evidente ne estas la fonto de la
vorto (vidu sube).

> (neniu scias pri la ĉina originalo).

Lau
< http://de.wikipedia.org/wiki/Wok >
la fonto estas la kantona. Mi konjektas, ke la unua parolsono de la
kantona vorto similas al tiu de la 26-a litero de la Esperanto-
alfabeto. Tial normale la en Esperanto uzebla formo estas "voko", sed
tiu chi formo ne konvenas, char ghi jam havas tute alian signifon.
Sekve konvena formo estas "uoko" kun la 25-a litero, char formo kun la
26-a litero kontrauus la en la germana kaj rusa versioj de la
Fundamenta Gramatiko donitajn instrukciojn pri la permesataj pozicioj
de la 26-a litero.

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Oct 27, 2008, 4:55:14 PM10/27/08
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
Mi ne komprenas, kial por Esperanto la modelo de tiu chi vorto estu la
formo en la angla lingvo. Tiu chi evidente ne estas la fonto de la
vorto (vidu sube).
Certe, por ni esperantistoj, kiuj amuziĝas esplori, sed mi  pensis pri la ĝenerala publiko, kiu lernas la vorton tra la angla formo.

Sekve konvena formo estas "uoko" kun la 25-a litero, char formo kun la
26-a litero kontrauus la en la germana kaj rusa versioj de la
Fundamenta Gramatiko donitajn instrukciojn pri la permesataj pozicioj
de la 26-a litero.
Certe, tiun solvon kelkaj uzas en kelkaj okazoj, se mi volis diri, ke praktike la elparolo ne estos malsimila ol "ŭoko". Se vi skribus "guatemalo", ĉu hispanoj ne elparolus "gŭatemalo"?

Amike

Renato


Andreas Kueck

unread,
Oct 27, 2008, 5:21:23 PM10/27/08
to la bona lingvo
On 27 Okt., 21:55, Renato Corsetti <renato.corse...@gmail.com> wrote:
> Andreas:> Mi ne komprenas, kial por Esperanto la modelo de tiu chi vorto estu la
> > formo en la angla lingvo. Tiu chi evidente ne estas la fonto de la
> > vorto (vidu sube).
>
> Certe, por ni esperantistoj, kiuj amuziĝas esplori, sed mi  pensis pri
> la ĝenerala publiko, kiu lernas la vorton tra la angla formo.

Al mi ech ne estis konata la angla vorto por "uoko", kiam mi unuafoje
sciighis pri "Wok" (la germana formo). Kaj tiam mi neniel estus
pensinta, ke la vorto kaj ghia signifo havas precipan rilaton al la
angla au venis tra la angla en la germanan.

> Sekve konvena formo estas "uoko" kun la 25-a litero, char formo kun la
> > 26-a litero kontrauus la en la germana kaj rusa versioj de la
> > Fundamenta Gramatiko donitajn instrukciojn pri la permesataj pozicioj
> > de la 26-a litero.
>
> Certe, tiun solvon kelkaj uzas en kelkaj okazoj, se mi volis diri, ke
> praktike la elparolo ne estos malsimila ol "ŭoko". Se vi skribus
> "guatemalo", ĉu hispanoj ne elparolus "gŭatemalo"?

Lau gheneraliga konjekto eble. Sed ni esperu, ke lau-elparole "Wells"-
ecaj esperantistoj estas ankau inter la hispanlingvanoj ;-)

--
Andreas Kueck

ro-esp

unread,
Oct 27, 2008, 7:23:41 PM10/27/08
to la-bona-lingvo digest subscribers

Date: Sun 26 Oct 2008 05:00
From: Andreas Kueck

> Kio pri "chinpato" ?

cxu pato por cxini aw por kuiri cxinojn ?

> (analoge al ekz. "dikfingro", "junedzino"

tiuj klare havas signifon alian ol dika fingro aw juna edzino

> kaj "chininko", kiun en nova vortaro mi trovis

germana vortaro, cxu?

> kiel tradukon de "Tusche" apud "tucho" kaj "akvofarbo"

akvofarbo estas unu afero, (cxina) inko alia, cxu jes?


Date: Sun 26 Oct 2008 08:28
From: "Marcos Cramer"

>"chinpato" estus komprenata kiel kunmetajho de "chino"
> kaj "pato", ne kiel kunmetajho de "china" kaj "pato".

efektive, same kiel cxe akvopano, laktopano, buterpano (!),
sekalpano, tritikpano, branpano.... do ne uzu "brunpano"


> Pro la fakto, ke ech la japana nomas ghin "china pato", mi
> nun opinias, ke "china pato" estu la la unua alternativo, kiun
> ni menciu.

mi malkonsentas

> Mi nun proponus la jenajn du liniojn:

> uak-o --> chin-a pat-o, kurb-a pat-o, uok-o

kial tiu? uak-o ja estas nura mistajpo

> uok-o = chin-a pat-o, kurb-a pat-o

kiel iu jam diris, patoj estas tiom universalaj ke ili ne
apartenas al nacio/lando.

Cetere, "kurba pato" pensigas pri ajna pato, tiom
mistraktita, ke gxi ne plu povas stabile stari sur la fornelo :-)

Pro la far mi supozata konateco de la vorto "wok"
(preskaw cxiuj cxinoj, usonanoj kaj multege da ewropanoj)
mi preferus ion kia:

uok-o (woko) <== kuirbovl(eg)o, kuirkaloto (metala)

aw eble ne kuir- sed frit- aw (kirl)bak-

Date: Sun 26 Oct 2008 10:14
From: "Marcos Cramer"

> Chiuj ne-uokaj patoj, kiujn mi vidis en mia vido, havis
> sube ebenan surfacon, do ne povus esti nomataj "kurbaj".

kiel mi jam diris, tute eblas malebenigi la fundon

gxis, Ronaldo

Pilar Otto

unread,
Oct 28, 2008, 3:50:23 AM10/28/08
to la-bona...@googlegroups.com
Tra la mondo iras forta u(x)oko! :-)

Otto

Anna Lowenstein

unread,
Oct 30, 2008, 6:57:55 AM10/30/08
to la-bona...@googlegroups.com

Lau’ mi, “volbo” estas baza koncepto, kiu bezonas apartan vorton.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: domenica 26 ottobre 2008 22.16
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) volb-o

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages