kusineto

2 views
Skip to first unread message

Vastalto

unread,
Feb 16, 2011, 11:48:45 PM2/16/11
to la-bona-lingvo
Mi havas demandon:

cxu kusineto estas lagroringo?

Vastalto

Renato Corsetti

unread,
Feb 17, 2011, 4:12:11 AM2/17/11
to la-bona...@googlegroups.com
Vastalto:

| cxu kusineto estas lagroringo?

Laŭ la difino en PIV, jes! Laŭ mi ĝi estas simple alia vorto por "lagro".

Kion diras niaj teĥnikistoj?

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Feb 17, 2011, 4:58:31 PM2/17/11
to la-bona...@googlegroups.com
Je 17/02/2011 5:48, Vastalto skribis:

> Mi havas demandon:
>
> cxu kusineto estas lagroringo?

Sufiĉe bonaj klarigoj pri lagroj troveblas en la artikolo, kiu
bedaŭrinde ne ĉiam uzas oficialajn vortojn (plej ofte ĉar oficialaj
vortoj ankoraŭ mankas en tiu fako): http://eo.wikipedia.org/wiki/Lagro

Mi provos ĉi tie mallonge klarigi:
Rotaciantaj aksoj (neoficiale "ŝaftoj") povas esti portataj de
"glitlagroj" aŭ "rullagroj".
Glitlagroj ĝenerale konsistas el lagrokorpo (povas esti la framomem de
iu maŝino), en kiu estas anstataŭigebla kuseneto, farita el pli mola
materialo ol la akso. La akso ordinare estas farita el ŝtalo, dum
kusenetoj estas faritaj el ia bronzo, plasto, gisaĵo, ... pratempe el
iuj lignospecoj.
Kuseneto por rotacio ĝenerale havas la formon de tubo aŭ de ringo, foje
tre malsimpla. La rotacianta akso glitas en tiu tubo aŭ ringo. Plej ofte
necesas lubrikaĵo.

Historie la vorto kusineto devenas de la franca coussinet (kuseneto),
kiu estas objekto el mola materialo, sur kiu "kuŝas, ripozas, kutime
rotacias" la akso.

Oni ne konfuzu tiun kusineton de glitlagro kun la interna kaj eksterna
ringoj de rullagro aŭ iu el la diversaj ringoj en lagrokorpo, kiuj havas
diversajn funkciojn, ekzemple malebligi la eniron de polvo, la eliron de
lubrikajo, ktp. La funkcio de kusineto estas subteno de akso.

Amike salutas Leo

Vastalto

unread,
Feb 17, 2011, 10:03:45 PM2/17/11
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon pro via klarigo!

Do, laux vi "kusineto" estas samsignifajxo de "kuseneto".
Kaj "lagroringo" estas parto de lagrokorpo mem.
Cxu mi bone komprenis?

Vastalto

Leo De Cooman <Leo.De...@pandora.be> skribis:

Anna Lowenstein

unread,
Feb 18, 2011, 3:16:20 AM2/18/11
to la-bona...@googlegroups.com
Do, ĉu mi ĝuste komprenas, ke "kusineto" signifas simple "kuseneto"? Kaj tio povus esti la Bonlingva vorto, ĉu ne? Enkuntekste oni nomus ĝin "kuseneto", sed se necesus specifi, oni povus diri "lagrokuseneto".
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Leo De Cooman
Inviato: giovedì 17 febbraio 2011 22.59
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) kusineto

Amike salutas Leo

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Leo De Cooman

unread,
Feb 18, 2011, 2:15:57 PM2/18/11
to la-bona...@googlegroups.com
Je 18/02/2011 4:03, Vastalto skribis:

> Do, laux vi "kusineto" estas samsignifajxo de "kuseneto".
Mi diris nur, ke la esperanta vorto "kusineto" historie ("etimologie"
per neoficiala vorto) devenas el la franca vorto "coussinet" (prononcu
"kusine' "), kiu franca vorto signifas kuseneto. Sed tiu egaleco
evidente ne ekzistas en Esperanto.

> Kaj "lagroringo" estas parto de lagrokorpo mem.
Multegaj maŝinpartoj estas ringoformaj. Ekzemple rullagroj konsistas el
interna ringo (en kiu venos la akso), eksterna ringo (kiu eniros la
lagrokorpon, rulelementoj (ruletoj, globetoj, ...) kaj ruletkaĝo (+
eventuale aliajn ringetoj, kiuj malhelpos eniron de polvo aŭ eliron de
lubrikaĵo)
> Cxu mi bone komprenis?
Ne facilas resumi la tutan kurson pri lagroj per nur kelkaj frazoj
kompreneblaj por nefakuloj.
Ekzistas du grandaj kategorioj: glit-lagroj kaj rul-lagroj.
En glitlagroj la (kutime) ŝtala akso glite (do frote) rotacias en tubo
aŭ ringo, kiu estas farita el pli mola materialo. Tiu tubo aŭ ringo
nomiĝas "kusineto". Tiu kusineto ĝenerale estas malmuntebla,
anstataŭigebla parto, kiu estas muntata en lagrokorpo farita el pli
malmultekosta materialo.
Se mia klarigo ne sufiĉe klaras, ne hezitu peti plian klarigon!

Amike salutas Leo


Marcos Cramer

unread,
Feb 18, 2011, 2:40:13 PM2/18/11
to la-bona...@googlegroups.com
Leo skribis:


> Mi diris nur, ke la esperanta vorto "kusineto" historie ("etimologie" per neoficiala vorto)
> devenas el la franca vorto "coussinet" (prononcu "kusine' "), kiu franca vorto signifas
> kuseneto. Sed tiu egaleco evidente ne ekzistas en Esperanto.

Tamen en via antaŭlasta mesaĝo vi uzis la vorton "kuseneto" por parto de lagro, kaj la klarigo estis tiel tre bone kompreebla. Ĉu estas iu kialo por ne uzi tiun kunmetaĵon kun tiu metafora senco en Esperanto?

Amike,

Marcos

Leo De Cooman

unread,
Feb 18, 2011, 5:11:57 PM2/18/11
to la-bona...@googlegroups.com
Je 18/02/2011 9:16, Anna Lowenstein skribis:

> Do, ĉu mi ĝuste komprenas, ke "kusineto" signifas simple "kuseneto"? Kaj tio povus esti la Bonlingva vorto, ĉu ne? Enkuntekste oni nomus ĝin "kuseneto", sed se necesus specifi, oni povus diri "lagrokuseneto".
Intertempe mi respondis al Vastalto. En mia hieraŭa klarigo mi provis
nur doni la "etimologian" klarigon.
En la nederlanda ni ankaŭ uzas la vorton "kussenblok" (laŭvorte
tradukebla per kusen-bloko), sed kusineto estas tio, kion ni nomas "bus"
(angle bush). Povis helpi, ke ĉiukaze temas pri elemento de "bearing",
lagro en la angla.
Vidu bildojn de kusinetoj ekzemple ĉe
http://barreau.matthieu.free.fr/cours/Liaison-pivot/pages/palier-1.html

Por fortraduki je "kusineto" mi pensis pri "aksingo", sed oni jam
proponis uzi tiun vorton por fortraduki je "nabo"...
Ĉar temas pri glitlagro verŝajne necesas la radiko "glit" en la serĉata
fortraduko. Eble glit-ringo, glit-tubo. glit-lagra ringo,
glit-lagro-ringo (aŭ tubo aŭ konko, se temas pri dividebla tubo)....
Ĉu iu komprenus la vorton "glit-ingo"? Ĝi verŝajne ne taŭgus, ĉar ne
temas pri io, en kion oni metas objekton "glito"...

Amike salutas Leo

Leo De Cooman

unread,
Feb 19, 2011, 5:35:48 AM2/19/11
to la-bona...@googlegroups.com
Je 18/02/2011 20:40, Marcos Cramer skribis:

> Tamen en via antaŭlasta mesaĝo vi uzis la vorton "kuseneto" por parto
> de lagro, kaj la klarigo estis tiel tre bone kompreebla. Ĉu estas iu
> kialo por ne uzi tiun kunmetaĵon kun tiu metafora senco en Esperanto?

Se mi ne eraras, mi skribis en tiu mesaĝo


"Historie la vorto kusineto devenas de la franca coussinet (kuseneto),
kiu estas objekto el mola materialo, sur kiu "kuŝas, ripozas, kutime
rotacias" la akso. "

Mi ne uzus la vorton "kusEneto", ĉar en maŝinkonstruaĵoj ofte estas
uzataj ĉiuspecaj dampiloj ankaŭ kusenetformaj, ĝenerale el molaj
materialoj, kiujn oni povus nomi kusenetoj.
Mi preferus pli klaran vorton esprimantan, ke temas pri tubo, en kiu
akso glite rotacias.
Ĉu glit-tub-o taŭgus? Tiu vorto pensigus min pri tubo, kiu glitas sur
akso. Estis la kazo en ĉara rado, kiu rotacias ĉirkaŭ nerotacianta akso.
Ĉu ni diru glitiga tubo kaze de senmova "kusineto", en kiu rotacias akso?
Mi evitus uzi la radikon "ring", ĉar ringoj estas "mallongegaj tuboj",
dum kusinetoj ĝenerale estas almenaŭ tiel longaj ol ilia diametro.

Ĉu:
kusineto --> , glit-ig-a tubo, glit-tub-o
?

Amike salutas Leo


Anna Lowenstein

unread,
Feb 19, 2011, 6:05:20 AM2/19/11
to la-bona...@googlegroups.com
Ĉu vi povus diri, kiel tiu "kuseneto" nomiĝas en aliaj lingvoj krom la franca? Mi provis kompreni, kio ĝi estas en la angla. Ĉu temas pri "inner race"? Vidu la alkroĉitan foton.

Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Leo De Cooman

Inviato: sabato 19 febbraio 2011 11.36


A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) kusineto

Je 18/02/2011 20:40, Marcos Cramer skribis:

Amike salutas Leo


Inner race.jpg

Leo De Cooman

unread,
Feb 19, 2011, 1:42:58 PM2/19/11
to la-bona...@googlegroups.com
Je 19/02/2011 12:05, Anna Lowenstein skribis:

> Ĉu vi povus diri, kiel tiu "kuseneto" nomiĝas en aliaj lingvoj krom la franca? Mi provis kompreni, kio ĝi estas en la angla. Ĉu temas pri "inner race"? Vidu la alkroĉitan foton.

La foto montras globlagron, angle "ball bearing", alia lagrospeco, ne
"glitlagro".
Per "inner race" vi indikas la internan ringon de tiu globlagro. La
globetojn vi ne vidas, ili troviĝas malantaŭ la ruĝan ringon, kiu ŝirmas
ilin kontraŭ polvo kaj evitas perdon de lubrikaĵo. "inner race" estas do
nur elemento de rullagro, sed ne "kusineto".
La angla vorto por kusineto estas "bush" (kiu havas ceteran dekduan da
signifoj) aŭ "bushing"
France: coussinet.
Nederlande: bus

Vikipedia Artikolo en la angla:
http://en.wikipedia.org/wiki/Bearing_%28mechanical%29
aŭ pli detale pri glitlagroj: http://en.wikipedia.org/wiki/Plain_bearing
(Eble revizienda) Esperanta artikolo: http://eo.wikipedia.org/wiki/Lagro
La aŭtoro de tiu lasta artikolo uzas la vorton "pivoto" kaj "pivotingo"
por ... la ingo, en kiu tiu pivoto (vorto oficialigita en la 4a O.A)
rivoluas (vorto oficialigita en la 8a O.A.). Eble taŭga vorto. Ĉio
dependas de la difino de la vorto pivoto.

Ĉiam serĉu sub "_glit_lagroj"!

Amike salutas Leo


Anna Lowenstein

unread,
Feb 20, 2011, 1:55:44 AM2/20/11
to la-bona...@googlegroups.com
Mi serĉis “bush” en Wikipedia, kaj finfine malkovris, ke ĝi ankaŭ nomiĝas “bushing”. Jen la difino (anglalingve): “A bushing, also known as a bush, is an independent plain bearing that is inserted into a housing to provide a bearing surface for rotary applications; this is the most common form of a plain bearing.” Estas ankaŭ ilustraĵoj.

Tio aperas en la paĝo “Plain bearing”. La ekvivalenta paĝo en la nederlanda nomiĝas “Glijlager”. (En la itala: “Boccola”.) Mi komprenas nun, ke “glitlagro” ne havas globetojn. Estus utile aldoni ilustraĵon en la Esperanta paĝo, ĉar mi tamen restis kun la ideo, ke glitlagro iel similas la ilustraĵon en la komenco de la paĝo.

Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Leo De Cooman

Inviato: sabato 19 febbraio 2011 19.43
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: R: (la bona lingvo) kusineto

Amike salutas Leo


Anna Lowenstein

unread,
Feb 19, 2011, 6:12:57 AM2/19/11
to la-bona...@googlegroups.com
Jen pli bona foto de tiu "inner race", kiun mi sendis kun mia ĵusa mesaĝo.

"Race" laŭ tiu aparta senco en la angla laŭ mia vortaro signifas: "fiksita vojo laŭ kiu io moviĝas; kanalo kiu portas akvon al aŭ de muelrado; sulko laŭ kiu io moviĝas aŭ fluas... ktp. ktp."
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Leo De Cooman

Inviato: sabato 19 febbraio 2011 11.36
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) kusineto

Je 18/02/2011 20:40, Marcos Cramer skribis:

Amike salutas Leo


bearing01.jpg

Anna Lowenstein

unread,
Feb 23, 2011, 2:03:07 AM2/23/11
to la-bona...@googlegroups.com
Mi estas mirigita vidi tiun mesaghon alveni nun. Mi sendis ghin pasintan sabaton, tuj post la alia. Intertempe mi komprenis de Leo, ke la bildo ne estas ghusta: ke temas pri globlagro kaj ne glitlagro.

Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Anna Lowenstein
Inviato: sabato 19 febbraio 2011 12.13
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: R: (la bona lingvo) kusineto

Leo De Cooman

unread,
Feb 23, 2011, 9:20:44 AM2/23/11
to la-bona...@googlegroups.com
Je 19/02/2011 12:12, Anna Lowenstein skribis:

> Jen pli bona foto de tiu "inner race", kiun mi sendis kun mia ĵusa mesaĝo.
>
> "Race" laŭ tiu aparta senco en la angla laŭ mia vortaro signifas: "fiksita vojo laŭ kiu io moviĝas; kanalo kiu portas akvon al aŭ de muelrado; sulko laŭ kiu io moviĝas aŭ fluas... ktp. ktp."

En la nederlanda ni uzas la vorton "loopring" (laŭvorte "kur-ringo"):
estas "binnenste" (interna) kaj "buitenste" (eksterna) ringoj, inter
kies kaneloj "kuras" la globetoj de la _globetlagro_
Klasika demando: kiel oni muntis la globetojn inter tiuj ringoj? :-)

Por ne konfuziĝi, tiu foto ne montras "kusineton" sed globetlagron!

Amike salutas Leo

Leo De Cooman

unread,
Feb 23, 2011, 9:26:36 AM2/23/11
to la-bona...@googlegroups.com
Je 23/02/2011 8:03, Anna Lowenstein skribis:

> Mi estas mirigita vidi tiun mesaghon alveni nun. Mi sendis ghin pasintan sabaton, tuj post la alia. Intertempe mi komprenis de Leo, ke la bildo ne estas ghusta: ke temas pri globlagro kaj ne glitlagro.
Jes, strange. Ankaŭ mi nur nun ĵus vidiis kaj respondis tiun mesaĝon.

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Feb 23, 2011, 11:07:47 AM2/23/11
to la-bona...@googlegroups.com
Mi sekvis kun aparta atento kaj ioma amuzo la diskuton pri "kusineto", ĉar la itala "cuscinetto" [precize sama kiel la franca "kuseneto"] simple estas la normala vorto por "lagro" [kion vi trovas ankaŭ en la vortaro de Minnaja].

Laŭ mi, la sola vorto "lagro" sufiĉas kaj eĉ troas por normalaj homoj. Nun, se ni volas eniri la teĥnikan lingvon, la demando estas ĉu ni havu la linion:

kusinet-o --> glit-ringo, glit-tubo, glit-lagra ringo

por sekvi unu el la proponoj de Leo.

Leo, bonvolu ne klarigi plie, ĉar mi konfuziĝas. Bonvolu diri, kiun el la variaĵoj vi preferas.

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Feb 23, 2011, 5:38:28 PM2/23/11
to la-bona...@googlegroups.com
Je 23/02/2011 17:07, Renato Corsetti skribis:

> kusinet-o --> glit-ringo, glit-tubo, glit-lagra ringo
>
> por sekvi unu el la proponoj de Leo.
>
> Leo, bonvolu ne klarigi plie, ĉar mi konfuziĝas. Bonvolu diri, kiun el la variaĵoj vi preferas.

Mi kuraĝus simple proponi:

kusinet-o --> glitlagro

Amike salutas Leo


Fra Simo

unread,
Feb 23, 2011, 6:36:00 PM2/23/11
to la-bona...@googlegroups.com
     Se mi ghuste komprenas, "shaft/o" estas nenio alia ol akso, nome akso turnighadanta (eble en iuj kuntekstoj necesos pli precize diri : "akso turnighadotransdon(ant)a"). Nu, "lagr/o", lau la ReVo, estas "peco, kiu portas la akson aŭ ŝafton de rado aŭ de transmisia mekanismo", au, iom pli precize, lau la NPIV, "peco, kiu portas akson, ebligante k[aj] gvidante ghian rotacian movighon". CHu do ghi ne estas pro tio nomebla "pec/o aks/o/gvid/a" au iel tre simile al tio ?
     Eble tion memorante Renato kun sia eble troa komplezemo skribis, ke ""lagro" [...] eĉ troas por normalaj homoj". Kio troas, tion oni ne enlasu.
      Iuloke (eble en Vikipedio) oni skribas, ke "kusineto" estas parto de "lagro", nome ties internan, t. e. aksoproksiman pecon (angle "inner race"). Sed el la sciigoj havigitaj al ni de Leo, shajnas, ke
"kusineto" estas nenio alia ol (unuspeca, nome, se mi ghuste komprenas, kun formo de mallonga tubo, eble nomebla "ringo" !) "lagro", kiel ankau Renato komprenas.

2011/2/23 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>
Mi sekvis kun aparta atento kaj ioma amuzo la diskuton pri "kusineto", ĉar la itala "cuscinetto" [precize sama kiel la franca "kuseneto" [[Legu : "coussinet" (kiu ja lauvorte signifas "kuseneto") !]]] simple estas la normala vorto por "lagro" [kion vi trovas ankaŭ en la vortaro de Minnaja].


Laŭ mi, la sola vorto "lagro" sufiĉas kaj eĉ troas por normalaj homoj. Nun, se ni volas eniri la teĥnikan lingvon, la demando estas ĉu ni havu la linion:

kusinet-o --> glit-ringo, glit-tubo, glit-lagra ringo

     Mi proponas, ke la radikon "lagr/" ni ne uzu (vidu chi-supre !). Cetere, se ghuste komprenis Renato kaj mi, ke "kusineto" estas nenio alia ol "lagro", "kusineto" ne povas esti "lagra" io, sed nur ia "lagro" (kun fortraduko de "lagr/").
     Pli ol unu terminon ni proponu nur kun indiko de signifodiferenco.
 
por sekvi unu el la proponoj de Leo.

     Preterpasante (sed ne malgrave) :
   --- Ne "trans(/)misi/o", sed "(mov/o/)
trans/don/o" (eble "(mov/o/)trans/ig/o") ;
   --- Ne "rotaci/o", sed "turn/igh/ad/o".
.

renato corsetti

unread,
Feb 24, 2011, 4:09:12 AM2/24/11
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

| Mi kuraĝus simple proponi:

kusinet-o --> glitlagro

Mi registris provizore:

kusinet·o → glit·lagr·o, aks·tub·o

Ĉar ŝajnas al mi, ke el viaj antaŭaj mesaĝoj oni komprenas, ke temas pri la interna tubo de lagro en kiu turniĝas la akso.

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Feb 24, 2011, 2:11:16 PM2/24/11
to la-bona...@googlegroups.com
Je 24/02/2011 0:36, Fra Simo skribis:
Se mi ghuste komprenas, "shaft/o" estas nenio alia ol akso, nome akso turnighadanta ....

Mi jam provis klarigi, ke "akso" havas pli ol unu signifon. Ĉu mi ĉiufoje aldonu ciferon por indiki, pri kiu akso temas?
Akso3 estas rekto (matematika signifo). ŝafto estas materia objekto.

Amike salutas Leo

ro-esp

unread,
Feb 24, 2011, 6:54:19 PM2/24/11
to la-bona...@googlegroups.com

Leo De Cooman

unread,
Feb 25, 2011, 6:35:14 AM2/25/11
to la-bona...@googlegroups.com
Je 25/02/2011 0:54, ro-esp skribis:
> turn(ad)ingo?

Se mi bone komprenas la signifon de -ingo, temas pri io, en kio oni
metas objekton. Turno ne estas objekto.
Iu en Vikipedio uzis la vorton pivotingo. Pivot- estas oficialigita (en
la nederlanda "tap", kiu bedauxrinde havas plurajn signifojn). Sed mi ne
certas pri gxia signifo. En la flandra ni uzas "tap" por indiki
dratigilon (france taraud).

Amike salutas Leo

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages