ambasadoro kaj ambasadejo

0 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Feb 23, 2008, 11:26:53 AM2/23/08
to la-bona...@googlegroups.com
Jhus kaptis mian atenton la ofte legeblaj vortoj "ambasadoro" kaj "ambasadejo", kiuj havas neniun vortfaran ligon. Mi do kontrolis en PIV kaj ReVo, kaj ambau uzas la saman manieron trakti tiujn vortojn: Lau ambau ekzistas du apartaj radikoj, AMBASADOR/ (plej alta reprezentanto de iu regno che alia regno) kaj AMBASAD/ (delegitaro kiu konsistas el ambasadoro kaj liaj kunlaborantoj). Tamen "ambasado" estas malmulte uzata kompare kun "ambasadejo" kaj "ambasadoro". Ankau "ambasadorejo", kiu lau ambau vortaroj samsignifas kun "ambasadejo" estas malmulte uzata en la interreto. (Per la Tekstaro de Esperanto mi tamen eltrovis, ke shajne "ambasadorejo" estas jam pli longe uzata ol "ambasadejo", kaj ke Monato nur uzas "ambasadorejo", dum La Ondo de Esperanto nur uzas "ambasadejo").

Lau mi la ekzisto de tiuj du apartaj radikoj kontrauas la ideojn de la bona lingvo. Mi provis elpensi manieron solvi tiun problemon sen kontraui la jam fiksitajn signifojn de vortoj. La sola solvo, kiun mi povas elpensi nun estas la jena: Uzi nur la radikon AMBASADOR/; diri "ambasadorejo" por "ambasadejo"; kaj por "ambasado" diri lausituacie "ambasadora delegitaro", "ambasadoro kun siaj kunlaborantoj" au "ambasadejo" (ja vortoj por ejoj ofte povas metafore esti uzataj por la institucioj au homgrupoj troveblaj che tiuj ejoj, kiel jam atentigis Piron en "La bona lingvo").

La sola malavantagho de tiu solvo estas, ke ghi uzas la pli longan el la du radikoj; Piron mem esprimis en sia libro preferon al pli mallongaj radikoj en la kazo de du konkurantaj radikoj.

Kion opinias la aliaj pri chi tiuj vortoj? Chu vi havas aliajn ideojn solvi la problemon? Au chu por vi ne estas problemo?

Marcos

Saidnabi Saidilhomzoda

unread,
Feb 23, 2008, 11:41:28 AM2/23/08
to la-bona...@googlegroups.com

Laux mia opinio pli ghustan kaj klaran signifon donas ambasadejo.
En Taghika lingvo ni uzas "saforathxona" kiu ghuste tradukighas ambasadejo.


-----Original Message-----
From: "Marcos Cramer" <marcos...@gmail.com>
To: la-bona...@googlegroups.com
Date: Sat, 23 Feb 2008 17:26:53 +0100
Subject: (la bona lingvo) ambasadoro kaj ambasadejo

>

Renato Corsetti

unread,
Feb 23, 2008, 1:34:01 PM2/23/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:


Kion opinias la aliaj pri chi tiuj vortoj? Chu vi havas aliajn ideojn solvi la problemon? Au chu por vi ne estas problemo?

Mi kredas, ke estas problemo. Ni devus elekti inter la du radikoj kaj poste derivi la tutan serion:

ambasador-o, ambasador-ej-o, ambasador-i, ktp.

au'

ambasad-o, ambasad-ej-o, ambasad-ist-o, ambasad-i, ktp.

La uzo estas miksita. Ambasador-o estis oficialigita. Ambasad-o estas pli mallonga.

Mi eble prefrus la duan lasante c'e ambasador-o la signon = pro la oficialeco.

En la itala oni diras "ambasciata, ambasciatore" en la araba same oni uzas la radikon "safir" por la homo kaj por la ejo.

Amike

Renato


~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
~ ~ ~

adam....@gmail.com

unread,
Feb 23, 2008, 2:06:05 PM2/23/08
to la-bona...@googlegroups.com
On 2/23/08, Marcos Cramer <marcos...@gmail.com> wrote:

> Lau mi la ekzisto de tiuj du apartaj radikoj kontrauas la ideojn de la bona
> lingvo. Mi provis elpensi manieron solvi tiun problemon sen kontraui la jam
> fiksitajn signifojn de vortoj. La sola solvo, kiun mi povas elpensi nun
> estas la jena: Uzi nur la radikon AMBASADOR/; diri "ambasadorejo" por
> "ambasadejo"; kaj por "ambasado" diri lausituacie "ambasadora delegitaro",
> "ambasadoro kun siaj kunlaborantoj" au "ambasadejo" (ja vortoj por ejoj ofte
> povas metafore esti uzataj por la institucioj au homgrupoj troveblaj che
> tiuj ejoj, kiel jam atentigis Piron en "La bona lingvo").

La alia solvo verŝajne estus 'ambasadestro' ('ambasadisto' ne ŝajnas
al mi ĝusta) anstataŭ 'ambasadoro', sed tio verŝajne postulus iom da
klarigo, kion 'ambasadorejo' ne postulas. 'Ambasadorejo' ne estas tiel
ofta vorto, ke aldona silabo multe ĝenas.

> La sola malavantagho de tiu solvo estas, ke ghi uzas la pli longan el la du
> radikoj; Piron mem esprimis en sia libro preferon al pli mallongaj radikoj
> en la kazo de du konkurantaj radikoj.

Tio tamen ne estas senescepte rigida regulo, nur prefero, venkebla pro
aliaj konsideroj.

En la hebrea la vortoj estas שגריר ŝagrir por ambasadoro kaj שגרירות
ŝagrirut por ambasadorejo, kun aldonita abstrakta sufikso. La vortoj
deriviĝas de la sama radiko kiel לשגר leŝager, sendi/ekspedi/lanĉi
(ekz. pri raketo).

Kiel oni anstataŭigus lanĉi se temas pri lanĉi raketon, ekz.?

--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Got sente?

Renato Corsetti

unread,
Feb 23, 2008, 4:07:56 PM2/23/08
to la-bona...@googlegroups.com
Adam:

La alia solvo vers'ajne estus 'ambasadestro'

Ankau' tio s'ajnas logika. "ambasadisto" estus iu, kiu laboras en la ambasadejo sed ne esas la estro.

Kiel oni anstatau'igus lanc'i se temas pri lanc'i raketon

Eble per "pafi".

Cetere estas io en via (au' mia) agordo de Google, pro kio mi vidas viajn mesag'ojn sen la divido inter linioj. Temnas pri unu tute longa linio.

Amike

Renato

Detlef Karthaus

unread,
Feb 23, 2008, 4:35:50 PM2/23/08
to la-bona...@googlegroups.com
Se gxenas la radikoj 'ambasadoro'  kaj ' ambasadejo'  oni elektu alian radikon.
En la germana la ambasadejo estas Botschaft - kies unua signifo estas ' mesagxo, aux novajxo'  kaj la ambasadoro estas Botschafter. Lau tiu sistemo la ambasadoro estas mesagxisto, kaj lia laborloko la mesagxejo.
 
Cxu ambasadoro ne estas iel " cxef-diplomato" ?
Cxu ni povas krei novan verbon "ambasi" =agi diplomate je alta nivelo.
Mi scivolus cxu en aliaj lingvoj estas vortfara ligo inter la 2 konceptoj.
 
amike
Detlef.

2008/2/23 Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>:
TAKE 2008 Julio, Tut-Amerika Kongreso de Esperanto, Montreal Canada
Auskultu: www.radioverda.com
http://radioaktiva.esperanto.org.uy/

Tadasi Saka

unread,
Feb 24, 2008, 3:34:34 AM2/24/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> En la itala oni diras "ambasciata, ambasciatore" en la araba same oni uzas
> la radikon "safir" por la homo kaj por la ejo.

En la japana oni diras "taisi, taisikan".
taisi=ambasadoro
taisikan=taisi-kan(domo)=ambasadorerjo

Same ankau en la china.

Amike,

Tadasi

Renato Corsetti

unread,
Feb 24, 2008, 5:41:31 AM2/24/08
to la-bona...@googlegroups.com
Detlef:


Se gxenas la radikoj 'ambasadoro'  kaj ' ambasadejo'  oni elektu alian radikon.
En la germana la ambasadejo estas Botschaft - kies unua signifo estas ' mesagxo, aux novajxo'  kaj la ambasadoro estas Botschafter. Lau tiu sistemo la ambasadoro estas mesagxisto, kaj lia laborloko la mesagxejo.

Tiu estas rimedo eble ekstrema, kaj ni nur komencis diskuti nun.


Cxu ambasadoro ne estas iel " cxef-diplomato" ?

En la itala "diplomazia" estas la tuto de la personaro, kiu okupig'as pri rilatoj kun eksterlando. Kaj ambasadoroj kaj vic-ambasadoroj kaj j'us dungitaj laborantoj en tiu kampo. Efektive ambasadoro estas c'ef-diplomato.


Cxu ni povas krei novan verbon "ambasi" =agi diplomate je alta nivelo.

Ni estis ludantaj kun la ideo uzi la radikon "ambasad-". Vi pus'as la aferon ankorau' iomete pli.


Mi scivolus cxu en aliaj lingvoj estas vortfara ligo inter la 2 konceptoj.

Ne en la itala: ambasciatore/diplomatico. S'ajnas ke ne ankau' en la araba, kie por diplomatio/diplomataro oni uzas pruntvorton "diblumati", dum ambasadoro estas "safir" (vojag'isto pli mapli).

Amike

Renato

Nguyen Xuan Thu

unread,
Feb 24, 2008, 8:50:07 AM2/24/08
to la-bona...@googlegroups.com
En la vjetnama oni diras:
dai su = ambasadoro
dai su quan = ambasadorejo
 
Sxajnas, ke ambau japanaj kaj vjetnamaj vortoj devenas de la cxina.
 
amike,
Thu

 

Marcos Cramer

unread,
Feb 24, 2008, 12:41:05 PM2/24/08
to la-bona...@googlegroups.com
Por iom ordigi la ghisnunajn ideojn pri la temo, eblas diri ke ekzistas du eblaj sistemoj uzantaj nur unu el la jam ekzistantaj radikoj:

Nur uzi AMBASAD/:
- ambasadestro
- ambasadejo
- ambasado
- ambasadisto

Nur uzi AMBASADOR/:
- ambasadoro
- ambasadorejo
- ambasadora delegitaro / ambasadoro kun siaj kunlaborantoj / ambasadorejo
- ambasadora delegito / ambasadorejano / kunlaboranto de ambasadoro

La unua sistemo havas la avantaghon, ke ghi uzas la pli mallongan radikon, kaj ke malsame al la dua sitemo ghi havas klarajn unuvortajn esprimojn por la tuta delegitaro kaj por unuopa ano de tiu delegitaro (listero tri kaj kvar en ambau listoj). La sola malavantagho estas ke ghi anstatauigas la sufiche tradician kaj enradikighintan vorton "ambasadoro" per la ghis nun apenau uzata "ambasadestro".

Mi tamen intertempe iomete preferas la unuan sitemon pro ghia koncizeco, precizeco kaj bona uzo de la Esperanta afiksaro. Sed al mi ne tro gravas kiun el la du sistemoj ni uzos por nia listo; la grava afero por mi nur estas, ke ni ja prenu decidighu pri UNU sistemo rekomendota de nia listo, por ke ni iel malrekomendu la nunan duoblecon de radikoj.

Chu iu havas fortan preferon al unu el la du sistemoj?

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Feb 24, 2008, 3:05:16 PM2/24/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:


la grava afero por mi nur estas, ke ni ja prenu decidighu pri UNU sistemo rekomendota de nia listo, por ke ni iel malrekomendu la nunan duoblecon de radikoj.

Mi provis iom timeme per c'i tiuj du linioj:

ambasador-o [1oa] = ambasad-estr-o, ambasad-ist-o
ambasador-ej-o [1oa] = ambasad-o, ambasad-ej-o

doni preferon al la plej mallonga radiko, malgrau' tio ke ambasadoro estas vorto ege uzata.

Amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
Feb 24, 2008, 4:33:47 PM2/24/08
to la-bona...@googlegroups.com
ambasador-o [1oa] = ambasad-estr-o, ambasad-ist-o
ambasador-ej-o [1oa] = ambasad-o, ambasad-ej-o

Bone. La uzo de "=" nuntempe certe estas la pli sagha elekto.

En la dua linio mi mencius "ambasadejo" kiel unuan alternativon kaj "ambasado" kiel duan, char nur "ambasadejo" tute samsignifas al "ambasadorejo", dum "ambasado" estas homgrupo (ni tamen povas daure mencii "ambasado" en la dua pozicio, char "ambasadorejo" ja povas esti metafore uzata ankau por tiu homgrupo).

En la unua linio mi forigus la alternativon "ambasadisto", char kaj lau ReVo kaj lau PIV ambasadoro estas nur la plej alta reprezentanto de iu regno ĉe alia regno, dum "ambasadisto" lau mi certe povas esti uzata por ajna ano de ambasado (ne nur la estro).

Do lau mi la du linioj aperu jene:

ambasador-o [1oa] = ambasad-estr-o
ambasador-ej-o [1oa] = ambasad-ej-o, ambasad-o

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Feb 24, 2008, 4:36:45 PM2/24/08
to la-bona...@googlegroups.com
ambasador-o [1oa] = ambasad-estr-o
ambasador-ej-o [1oa] = ambasad-ej-o, ambasad-o

tiel ili aperas nun.

amike

renato

Pilar Otto

unread,
Feb 25, 2008, 9:33:50 AM2/25/08
to la-bona...@googlegroups.com
Detlef:

> Mi scivolus cxu en aliaj lingvoj estas vortfara ligo inter la 2
> konceptoj.

En la norvega oni uzas adaptajxojn de la francaj formoj: "ambassade" =
"diplomatia reprezento" (ambasado) aux "domo de diplomatia reprezento"
(ambasadejo); "ambassadør" = "ambasadoro".

En la rusa "ambasadoro" estas "posol", vorto farita per radiko signifanta
SEND, kaj "ambasad(ej)o" estas "posol'stvo", la sama radiko, al kiu estas
aldonita sufikso signifanta jen -aro, jen -eco.

Dum mia E-ista infanagxo mi ne konsciis pri la diferenco inter "ambasado"
kaj "ambasadejo", do mi tradukadis "ambassade" per "ambasadorejo" kaj
"ambassadør" per "ambasadoro". Marcos versxajne pravas pri tio, ke
"ambasadoro" estas la pli malnova radiko.

Sensolve,
Otto

Detlef Karthaus

unread,
Feb 25, 2008, 1:56:24 PM2/25/08
to la-bona...@googlegroups.com


Otto

En la rusa "ambasadoro" estas "posol", vorto farita per radiko signifanta
SEND, kaj "ambasad(ej)o" estas "posol'stvo", la sama radiko, al kiu estas
aldonita sufikso signifanta jen -aro, jen -eco.

Tio memorigas min ke ankau en la germana estas alia vorto kun la radiko SEND  "Gesandte"  (sendito) kaj oni definas ambasadoro kiel "unua-ranga sendito".

Detlef


ts

unread,
Feb 26, 2008, 6:09:17 AM2/26/08
to la bona lingvo


> >ambasador-o [1oa] = ambasad-estr-o
> >ambasador-ej-o [1oa] = ambasad-ej-o, ambasad-o
> tiel ili aperas nun.

Bone, en ordo por mi.

Thierry
Resuma teksto pri eo-informado:
http://www.klaku.net/esperantomovado/RipetiantajfuojenlainformadopriEsperanto

frasimo

unread,
Feb 26, 2008, 7:05:58 PM2/26/08
to la bona lingvo
Atentu pri skriberara "ambasadejo" anstatau :"ambasadorejo" en :
> "diri lausituacie "ambasadora delegitaro",
> "ambasadoro kun siaj kunlaborantoj" au "ambasadejo" !
____________________

Prave vi opinias, ke ambau radikoj "ambasador/" (oficiala) kaj
"ambasad/" ne povas kunekzisti en Esperanto.De multaj jaroj, eble de
mia naskigho mi diradas "ambasadoro" kaj respektive "ambasadorejo",
kaj oni chiam min klare komprenis.
En iuj kuntekstoj pli bone konvenos "ambasadorejanoj" au
"ambasadorejanaro".

Radiko "ambasad/" ne estas Esperanta, sed enshovighis pro premo
de aliaj lingvoj kaj mallaboremo de ties ekuzintoj.

Pro unu au kelkaj pliaj silaboj ni ne maltrankvilighu ! La vorto
"lingvolimtranspasha" estas tre bela vorto, kaj ties germanalingva
modelo "sprachgrenzübergreifende" ankorau pli bela. Francoj fieras, ke
ili havas vorton "anticonstitutionnellement".
_________________________________________________

On Feb 23, 5:26 pm, "Marcos Cramer" <marcos.cra...@gmail.com> wrote:
> Jhus kaptis mian atenton la ofte legeblaj vortoj "ambasadoro" kaj
> "ambasadejo", kiuj havas neniun vortfaran ligon. [...]
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages