liz-i

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Aug 11, 2009, 4:18:39 AM8/11/09
to °listo 'la bona lingvo'
Vilhelmo Lutermano en alia listo:

 

Sed: Krause (Grosses Wörterbuch Deutsch-Esperanto) donas al la germana vorto "leasen" la ekvivalenton "lizi".
La signifo estas "pruntacheti" respektive "pruntvendi"
, do al- resp. de-prunti per tiaj kondichoj ke post certa tempo la pruntita (chu pruntata?) ajho transiras en la posedon (proprieton) de la depruntulo.

Ĉu ni havu la linion:

liz-i (en komerco) --> prunt-achet-i, prunt-vend-i (laŭ la kunteksto) ?

Amike

Renato


Bertilo Wennergren

unread,
Aug 11, 2009, 10:10:31 AM8/11/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti skribis:

> Vilhelmo Lutermano en alia listo:
>

> /Sed: Krause (Grosses Wörterbuch Deutsch-Esperanto) donas al la germana

> vorto "leasen" la ekvivalenton "lizi".

> La signifo estas "pruntacheti" respektive "pruntvendi"//, do al- resp.

> de-prunti per tiaj kondichoj ke post certa tempo la pruntita (chu

> pruntata?) ajho transiras en la posedon (proprieton) de la depruntulo./


>
> Ĉu ni havu la linion:
>
> liz-i (en komerco) --> prunt-achet-i, prunt-vend-i (laŭ la kunteksto) ?

Siatempe Pejno Simono asertis, ke la verbo "farmi" principe
signifas ghuste tion. Mi pensas, ke li fakte pravis, sed eble
temas pri iom historia signifo de "farmi". Mi ne esploris la
aferon tre profunde. Eble indas fari tion.

(Pejno Simono bedaurinde jam delonge kabeis, kaj tial ne havas
sencon demandi lin pri la afero.)

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Renato Corsetti

unread,
Aug 11, 2009, 10:56:00 AM8/11/09
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:
eble
temas pri iom historia signifo de "farmi". Mi ne esploris la
aferon tre profunde. Eble indas fari tion.
Ion similan diris iu el la diskutantoj en la listo de REVO.

Amike

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Aug 11, 2009, 12:58:26 PM8/11/09
to la-bona...@googlegroups.com
Laux mi, farm(ad)o estas alia afero ol pruntacxeto/ pruntvendo (angle leasing).
En la unua kazo, oni konfidas (luigas) ekonomian rimedon, cele al gxia ekspluatado por produkti ion: oni farmas bienon por kultivado ktp; en la dua kazo, oni pruntas (luigas) objekton, cele al gxia gxuado, kun la promeso/ aux la rajto acxeti gxin post difinita tempo, per la krompago de elacxeta mono: oni pruntvendas (resp. pruntacxetas) auxtomobilon, konstruajxon ktp.

Cxiukaze, leasing estas vorto jam tiom internacia, ke mi ne sxokigxus pro "lizingo".
Gxis
Antonio

P.S. por informo: en la itala, la "oficiala" termino por leasing estus "locazione finanziaria" (= financa luado); sed jam cxiuj diras leasing, kaj ecx en la plej jxusaj legxoj oni parolas pri leasing.


Renato Corsetti

unread,
Aug 11, 2009, 3:16:38 PM8/11/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:
Cxiukaze, leasing estas vorto jam tiom internacia, ke mi ne sxokigxus pro "lizingo".
Jes, sed unue oni devus almenaŭ decidi ĉu lizi, lisi, aŭ lizingi/lisingi (laŭ usona espernatisto, usonanoj mem ne rekonas la vorton pro la malbona elparolo).

Prunt-vend-i kompare kun tio estas tre facila.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages