institucio

0 views
Skip to first unread message

Nicolas Gaufillet

unread,
Dec 4, 2009, 8:17:29 AM12/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton,

chu institucio -> organizajho, fondajho

Niko

--
http://coursdecuisine.over-blog.com/

l'espéranto, pourquoi pas ?
http://esperanto-jeunes.org/


J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Dec 4, 2009, 9:44:31 AM12/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Nicolas Gaufillet ha scritto:
> nstitucio -> organizajho, fondajho
>
eĉ ĝi estas funfamenta vorto
J-K Rinaldo

Fra Simo

unread,
Dec 5, 2009, 4:46:44 AM12/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
2009/12/4 Nicolas Gaufillet <nova...@gmail.com>

Saluton,

chu institucio -> organizajho, fondajho

     Kvankam "instituci/o" ne estas Fundamenta (nur en la Antauparolo al la Fundamento ghi aperas : kvarfoje, se mi ghuste notis), mi ne volonte ghin malrekomendus. GHi estas vorto tre oportuna, pro sia vasta, tamen ne nebuleca signifo.
     Mi rekomendas, ke paragrafon pri ghi ni ne havu.

     La signifo de "fond/ajh/o" el tiu de "fond/i" ne estas tuj divenebla (sed mi ne certas, ke oni ne rajtu interkonsente ghin uzi). Kutime oni donas al tiu vorto unu signifon tre specialan, multe malpi vastan, ol tiu de "instituci/o".


--
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !

Andreas Kueck

unread,
Dec 5, 2009, 10:42:46 AM12/5/09
to la bona lingvo
On 5 Dez., 10:46, Fra Simo <fras...@gmail.com> wrote:

> *     Kvankam "instituci/o" ne estas Fundamenta (nur en la Antauparolo al la
> Fundamento ghi aperas

Sed "instituci'" estis deklarita Fundamenta radiko en la Sepa Oficiala
Aldono al la Universala Vortaro.

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Dec 5, 2009, 11:04:25 AM12/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
Sed "instituci'" estis deklarita Fundamenta radiko en la Sepa Oficiala
Aldono al la Universala Vortaro.
Andreas, en via libro mi ne trovas la sepan aldonon. Ĉu ĝi estas tie?

Amike

Renato


Fra Simo

unread,
Dec 5, 2009, 11:11:31 AM12/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
2009/12/5 Andreas Kueck <ak1...@googlemail.com>

      GHuste tion mi diris : ghi ne estas Fundamenta, sed iuj prezentas ghin, kiel tian, pro tio, ke ghi estas uzata en la "Antauparolo".
     Mi opinias, ke pri la demando, chu lau la Fundamento kaj, ankorau pli klare, lau la "Antauparolo" al tiu, la konsisto de la Fundamento estas au ne estas "la sekvantaj tri verkoj [...]: 1.) La 16-regula gramatiko; 2) la « Universala Vortaro »; 3) la « Ekzercaro »" (la jhusa citajho estas el la "Antauparolo" mem), ne indas malfermi disputon, almenaue ne en chi tiu nia grupo.

Andreas Kueck

unread,
Dec 5, 2009, 12:14:40 PM12/5/09
to la bona lingvo
Jes, en la paghoj 13 ghis 16.

Krome vi povas kontroli la aferon en la Akademia Vortaro:
http://h.akademio-de-esperanto.org/akademia_vortaro/index.html

--
Andreas Kueck

Andreas Kueck

unread,
Dec 5, 2009, 12:24:30 PM12/5/09
to la bona lingvo
On 5 Dez., 17:11, Fra Simo <fras...@gmail.com> wrote:
> 2009/12/5 Andreas Kueck <ak1...@googlemail.com>
>
> > On 5 Dez., 10:46, Fra Simo <fras...@gmail.com> wrote:
>
> > > *     Kvankam "instituci/o" ne estas Fundamenta (nur en la Antauparolo al
> > la
> > > Fundamento ghi aperas
>
> > Sed "instituci'" estis deklarita Fundamenta radiko en la Sepa Oficiala
> > Aldono al la Universala Vortaro.

>       GHuste tion mi diris : ghi ne estas Fundamenta, sed iuj prezentas
> ghin, kiel tian

Tiuj "iuj" tamen estas ghuste la prilingve autoritata institucio, nome
la Akademio de Esperanto.

>      Mi opinias

Jes, private oni povas kompreneble opinii kion ajn. Sed la oficiale
prezentita "opinio" de la Akademio estas, ke "institucio" estas
Fundamenta. Kaj oni devas akcepti, ke al tiu oficiala Akademia
"opinio" chiuj prave rajtas resendi.

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Dec 5, 2009, 1:56:36 PM12/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
Jes, en la paghoj 13 ghis 16.
  
En ordo. Dankon!

Renato


J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Dec 6, 2009, 4:38:16 AM12/6/09
to la-bona...@googlegroups.com

>> "instituci/o" ne estas Fundamenta (nur en la Antauparolo al la Fundamento ghi aperas
>>
> Sed "instituci'" estis deklarita Fundamenta radiko en la Sepa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro.
>
Ankaŭ NPIV registras ĝin kia "fundamenta".

Mi aldonas ke ĝi estas utila vorton, kiun mi uzas regule.
La proponitaj ssv havas malsamajn nuancojn.

J-K Rinaldo

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages