Atrakcio

2 views
Skip to first unread message

lowenstein, anna

unread,
Nov 26, 2016, 3:40:43 AM11/26/16
to la-bona...@googlegroups.com
Tradukante por Katalin la nomojn de diversaj ludparkaj ludoj en Esperanton, mi estis ŝokita malkovri, ke en Vikipedio estas kapvorto "Atrakcio". Se oni legas la artikolon, tio simple signifas amuzparka ludo. Mi volus mem ŝanĝi tion, sed mi ne scias, kiel ŝanĝi kapvorton en Vikipedio, kaj petas iun alian fari.

La vorto "atrakcio" jam troviĝas en La Bona Lingvo, kun samsignifa propono "allogaĵo". La angla vorto "attraction" signifas "allogo" kaj "allogaĵo", sed oni ofte uzas la vorton specife por turismaj allogaĵoj. Do mi proponas:

atrakcio -> (turisma) allogaĵo, amuzparka ludo

Se iu pretas ŝanĝi la kapvorton en Vikipedio, necesos samtempe ŝanĝi ĝin en la ligiloj - aŭ ĉu tio okazas aŭtomate? Mi trovis la vorton ankaŭ en la artikoloj pri aliaj ludiloj, kiuj ne estas listigitaj en la artikolo mem: risorto (atrakcio), deglitejo.

Kore,
Anna

--
Anna Lowenstein
117 Dukes Avenue
London N10 2QD
Britujo
Tel: 00-44-(0)794 313 7891
anna.lo...@esperanto.org

Leandro Abrahão

unread,
Nov 26, 2016, 9:52:15 PM11/26/16
to <la-bona-lingvo@googlegroups.com>

Kara s-ino Ana, mi volonte farus la ŝanĝon... Mi nur bezonas vian precizan klarigon. Dankon!
Frate,
Leandro


--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingvo+unsubscribe@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

lowenstein, anna

unread,
Nov 27, 2016, 4:57:20 AM11/27/16
to la-bona...@googlegroups.com
2016-11-27 2:52 GMT+00:00 Leandro Abrahão <leandro...@gmail.com>:

Kara s-ino Ana, mi volonte farus la ŝanĝon... Mi nur bezonas vian precizan klarigon. Dankon!
Frate,
Leandro

Kara Leandro,

Dankon pro via helpo. La paĝo en Vikipedio estas jena:  https://eo.wikipedia.org/wiki/Atrakcio

Mi proponas, ke ni ŝanĝu la titolon al "Amuzparkaj ludoj". 

Sube en la artikolo mem la vorto aperas plurajn fojojn. Sed kiam mi rigardas bone, mi vidas la neceson sufiĉe korekti. En la unua frazo ŝanĝu "atrakciaj parkoj" al "amuzparkoj" (cetere, "Amuzparko" jam havas apartan paĝon en Vikipedio, kaj vi povus krei ligilon al tio).

Por la subtitolo "Tipoj de atrakcioj" mi proponas "Listo de amuzparkaj ludoj".
Por la subtitolo "Atrakcioj en atrakciaj parkoj" mi proponas "Ludoj kaj amuzaĵoj en amuzparkoj".
Sube estas la frazo: 

Oftaj atrakcioj, kiujn oni kutime povas trovi en atrakciaj parkoj:

Vi povus ŝanĝi tion al "Oftaj ludoj kaj amuzaĵoj kutime troveblaj en amuzparkoj estas jenaj:"

La suba titolo estas "Konstruistoj de atrakcioj". Tio povus fariĝi "Konstruistoj de amuzparkaj ludoj".
Jen la suba teksto:

Plejmulto de atrakcioj estas novaĵoj, produktitaj de unu el ĉefaj atrakci-produktantoj, kaj fakte multaj tipoj de aktrakcioj estas fakte la registritaj nomoj de certaj produktoj.
De tempo al tempo unuopaj atrakcioj estas produktataj de diversaj grandaj inĝenieraj enterprenoj, sed la ĉefaj produktantoj en la historio de atrakcioj estas:
 
Mi proponas: La plejmulto da amuzparkaj ludoj estas produktitaj de unu el la ĉefaj entreprenoj, kiuj produktas tiajn amuzaĵojn. Ofte iliaj nomoj estas la registrita komerca nomo de difinita produktaĵo.

Foje unuopaj amuzparkaj ludoj estas produktataj de iuj grandaj inĝenieraj entreprenoj, sed la ĉefaj produkistoj de tiaj amuzaĵoj estas jenaj:


Poste, iru al la paĝo "Risorto (atrakcio)". Mi proponas, ke vi ŝanĝu tion al "Risortrajdilo".
Por la unua frazo "Risorto estas infana atrakcio" mi proponas "Risorto estas ludilo por malgrandaj infanoj"

Necesas korekti la ligilon ankaŭ sub la simpla kapvorto "Risorto".

Deglitejo: ŝanĝu la vorton "atrakcio" simple al "ludilo". Ĝi troviĝas ankaŭ sub la foto.

Oni rimarkas en tiuj artikoloj, ke la verkinto evidente tradukas rekte el la angla, kaj simple reprenas anglajn vortojn kun tute alia signifo.

Kore,
Anna

Renato Corsetti

unread,
Nov 27, 2016, 5:09:50 AM11/27/16
to la-bona...@googlegroups.com

Por decidi pri ĉi tiu vorto mi iris al PIV, kaj ĝi diras, ke atrakcio estas "Ĉiu el la allogaj programeroj de varietea spektaklo". Eble tio estas la franca signifo de "attraction". Evidente ni estas moviĝantaj de la franca kun o-finaĵoj al la angla kun o-finaĵoj.

Nun mi registras la linion:

atrakcio -> (turisma) allogaĵo, amuzparka ludo, programero en varietea spektaklo.

Amike

Renato


--
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447399273515 renato....@gmail.com

ro-esp

unread,
Nov 27, 2016, 6:57:44 PM11/27/16
to la bona lingvo
Mi komprenas la emon anstatawi la vorton, sed ne subtenas la jamajn proponojn

Op zondag 27 november 2016 11:09:50 UTC+1 schreef Renato Corsetti:

Por decidi pri ĉi tiu vorto mi iris al PIV,


Mangxu gxin la mefisto
 

kaj ĝi diras, ke atrakcio estas "Ĉiu el la allogaj programeroj de varietea spektaklo". Eble tio estas la franca signifo de "attraction". Evidente ni estas moviĝantaj de la franca kun o-finaĵoj al la angla kun o-finaĵoj.

Nun mi registras la linion:

atrakcio -> (turisma) allogaĵo, amuzparka ludo, programero en varietea spektaklo.


Miaimprese, "atrakcio" estas ajna afero kiu altiras publikon. Publike ekzekutita mortpuno iam estis atrakcio, brulanta domo estas same. Ecx rapidsxosea kolizio estas..
 
La vorto "risorto" (pawsajxo de la angla "resort") ne eblas por indiki amuzadparkon, cxar gxi jam havas tute alian signifon: peco de metalo kiu cxiam reprenas sian originalan formon

                                                 gxis, Ronaldo N
                                                    
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages