alumeto kaj baseno

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Sep 20, 2007, 6:50:02 AM9/20/07
to la-bona...@googlegroups.com, Jacob Nordfalk
Karaj listanoj,

pardonu pro la neagado de la lastaj tempoj, sed estas c'iam malfacile
reorganizig'i post la kongresoj.

La demando de c'i tiu fojo estas simpla:

kiel oni diras en viaj lingvoj "alumento" kaj "baseno" en la senco de
nag'-baseno?

[mi tuj respondas pri la itala: fiammifero=flam-portanto kaj piscina
el la radiko por fis'o, iusence fis'ejo]

Jacob Nordfalk, kiu subtenas la klopodon maleu'ropigi Esperanton, el
Nepalo informas ke tiuj vortoj ne estas uzataj inter nepalaj esperantistoj.

Amike

Renato


----------------------------------------------------------------
Renato Corsetti (Korseti), Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo, <renato....@gmail.com>
----------------------------------------------------------------

Tadasi Saka

unread,
Sep 21, 2007, 4:04:29 AM9/21/07
to la-bona...@googlegroups.com
> kiel oni diras en viaj lingvoj "alumeto" kaj "baseno" en la senco de
> nag'-baseno?

En la japana:

alumeto = matti(matchi) pruntita el la angla "match"
baseno = pu^ru au suiei pu^ru(nagh-baseno) pruntita el la angla "pool"

Amike,

Tadasi
---------------------------
SAKA Tadasi
Nisi-marunouti 19-16
Tu-si, Mie-ken
514-0035 Japanio

Nino

unread,
Sep 21, 2007, 4:16:20 AM9/21/07
to la-bona...@googlegroups.com
En la suahila:

Alumeto=kiberiti (el la araba)
Nagxbaseno=bwawa la kuogelea


http://www.vessella.it (italiano, esperanto, kiswahili, english)
http://www.changamano.org (Iniziative di solidarieta per la Tanzania)
http://www.lernado.it (Articoli di quotidiani della Tanzania, Corso di
lingua swahili, Corso di lingua esperanto, Vocabolario esperanto-italiano,
Jifunze lugha ya Kiesperanto, Kamusi ya Kiesperanto)
http://www.swahili.it/bao (Versione moderna e tanzana di un gioco diffuso in
tutto il mondo antico)

Qualsiasi utilizzo non autorizzato del presente messaggio e dei suoi
allegati e vietato e potrebbe costituire reato.
Opinioni, conclusioni o altre informazioni riportate nel messaggio
potrebbero essere dovute a modifiche non autorizzate o danneggiamenti e il
mittente non se ne assume alcuna responsabilita.

> -----Messaggio originale-----
> Da: la-bona...@googlegroups.com
> [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
> Inviato: giovedi 20 settembre 2007 12.50
> A: la-bona...@googlegroups.com
> Cc: Jacob Nordfalk
> Oggetto: (la bona lingvo) alumeto kaj baseno


>
>
> Karaj listanoj,
>
> pardonu pro la neagado de la lastaj tempoj, sed estas c'iam
> malfacile reorganizig'i post la kongresoj.
>
> La demando de c'i tiu fojo estas simpla:
>

> kiel oni diras en viaj lingvoj "alumento" kaj "baseno" en la
> senco de nag'-baseno?
>

Pilar Otto

unread,
Sep 21, 2007, 5:29:22 AM9/21/07
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> kiel oni diras en viaj lingvoj "alumento"

En la norvega "fyrstikk" (fajro-bastoneto), en la sveda "tändsticka"
(brulig-bastoneto), en la euxropa hispana "cerilla" (vakseto, versxajne kiel
komparo kun vaksaj kandeloj), en la amerika hispana "fósforo" (fosforo). Mi
ne konas la etimologion de la angla "match" nek de la rusa "spicxka", sed la
germana "Streichholz" signifas proksimume "frotet-ligno". Ekzistas novelo de
Cxehxov pri rusaj kaj svedaj alumetoj, en kies norvega traduko (mi ne legis
la originalon) oni nomas la rusajn alumetojn per la norvega vorto kaj la
svedajn per norvegigita formo de la sveda vorto. Mi kredas, ke la nun uzata
vorto en la dana estas "tændstikke", sed en la konata fabelo de Andersen
aperas "svovelstikke" (sulfur-bastoneto). Tiom da vario igas min proponi, ke
ni restu cxe "alumeto", kiu sxajne ecx estas Fundamenta vorto.

kaj "baseno" en la senco de
> nag'-baseno?

En la norvega "basseng", en la euxropa hispana "piscina" (kiel en la itala),
en amerika, almenaux meksika, varianto de la hispana "alberca", vorto uzata
kun iom aliaj signifoj en Euxropo, i.a. "ujo plena de akvo por moligi
kanabon aux linon". Laux vortaro de la Hispana Regxa Akademio la vorto
devenas de la hispan-araba "al-bírka", kiu siavice devenas de la klasika
araba "birkah".

Amike,
Otto

Renato Corsetti

unread,
Sep 21, 2007, 4:56:51 AM9/21/07
to la-bona...@googlegroups.com
Nino:

>Alumeto=kiberiti (el la araba)

c'u vi povas malkovri la signifon de la araba radiko por "kibrit"?

>Nagxbaseno=bwawa la kuogelea

lau'vorte "ejo por nag'i". c'u io alia?

renato

Nino

unread,
Sep 21, 2007, 5:53:32 AM9/21/07
to la-bona...@googlegroups.com
> >Alumeto=kiberiti (el la araba)
>
> c'u vi povas malkovri la signifon de la araba radiko por "kibrit"?

Gxi devus signifi "sulfuro" kaj "alumeto" (se mi ne eraras ankau en niaj
dialektoj oni uzas vorton el "sulfuro", cxu ne?).

> >Nagxbaseno=bwawa la kuogelea
>
> lau'vorte "ejo por nag'i". c'u io alia?

Lauxvorte: "marcxo (marcxa loko) por (sin)bani"

Nino

http://www.vessella.it (italiano, esperanto, kiswahili, english)
http://www.changamano.org (Iniziative di solidarieta per la Tanzania)
http://www.lernado.it (Articoli di quotidiani della Tanzania, Corso di
lingua swahili, Corso di lingua esperanto, Vocabolario esperanto-italiano,
Jifunze lugha ya Kiesperanto, Kamusi ya Kiesperanto)
http://www.swahili.it/bao (Versione moderna e tanzana di un gioco diffuso in
tutto il mondo antico)

Qualsiasi utilizzo non autorizzato del presente messaggio e dei suoi
allegati e vietato e potrebbe costituire reato.
Opinioni, conclusioni o altre informazioni riportate nel messaggio
potrebbero essere dovute a modifiche non autorizzate o danneggiamenti e il
mittente non se ne assume alcuna responsabilita.

> -----Messaggio originale-----
> Da: la-bona...@googlegroups.com
> [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti

> Inviato: venerdi 21 settembre 2007 10.57
> A: la-bona...@googlegroups.com


> Oggetto: (la bona lingvo) alumeto kaj baseno
>
>

> Nino:
>
>
> renato

Bertilo Wennergren

unread,
Sep 21, 2007, 5:55:17 AM9/21/07
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:

> Tiom da vario igas min proponi, ke ni
> restu cxe "alumeto", kiu sxajne ecx estas Fundamenta vorto.

Jes, Fundamenta.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Nino

unread,
Sep 21, 2007, 5:58:26 AM9/21/07
to la-bona...@googlegroups.com
PS "kabrata"=sulfuri, vulkanizi

http://www.vessella.it (italiano, esperanto, kiswahili, english)
http://www.changamano.org (Iniziative di solidarieta per la Tanzania)
http://www.lernado.it (Articoli di quotidiani della Tanzania, Corso di
lingua swahili, Corso di lingua esperanto, Vocabolario esperanto-italiano,
Jifunze lugha ya Kiesperanto, Kamusi ya Kiesperanto)
http://www.swahili.it/bao (Versione moderna e tanzana di un gioco diffuso in
tutto il mondo antico)

Qualsiasi utilizzo non autorizzato del presente messaggio e dei suoi
allegati e vietato e potrebbe costituire reato.
Opinioni, conclusioni o altre informazioni riportate nel messaggio
potrebbero essere dovute a modifiche non autorizzate o danneggiamenti e il
mittente non se ne assume alcuna responsabilita.

> -----Messaggio originale-----
> Da: la-bona...@googlegroups.com
> [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti

> Inviato: venerdi 21 settembre 2007 10.57
> A: la-bona...@googlegroups.com

> Oggetto: (la bona lingvo) alumeto kaj baseno
>
>

> Nino:


>
> >Alumeto=kiberiti (el la araba)
>
> c'u vi povas malkovri la signifon de la araba radiko por "kibrit"?
>

> >Nagxbaseno=bwawa la kuogelea
>
> lau'vorte "ejo por nag'i". c'u io alia?
>

> renato

Renato Corsetti

unread,
Sep 21, 2007, 5:52:03 AM9/21/07
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:

>Tiom da vario igas min proponi, ke ni restu cxe "alumeto", kiu
>sxajne ecx estas Fundamenta vorto.

Jes, g'i estas Fundamenta kaj kiel tia g'i estas atak-imuna. Ni povas
nur proponi alternativon, se ni trovus unu.

>la klasika araba "birkah".

Lau' mia vortaro ankorau' uzata por "akvujo, akvejo".

Amike

Renato

Renato Corsetti

unread,
Sep 21, 2007, 6:06:01 AM9/21/07
to la-bona...@googlegroups.com
Nino:

>(se mi ne eraras ankau en niaj
>dialektoj oni uzas vorton el "sulfuro", cxu ne?).

jes.

Renato

Adam Raizen

unread,
Sep 23, 2007, 5:04:57 AM9/23/07
to la-bona...@googlegroups.com
Hebree:

alumeto: גפרור gafrur, derivajxo de גפרית gofrit, 'sulfuro'

baseno: בריכה brehxa. la radiko estas sama kiel tiu de 'beni' kaj
'genuo', sed ne estas klare, kio estas la ligo, se estas ligo. Sendube
gxi estas parenca al la menciita araba vorto birka.

Sed sxajnas al mi, ke tiuj du vortoj apenaux estas kritikindaj. Kion
oni efektive diras en Nepalo?

On 9/20/07, Renato Corsetti <renato....@gmail.com> wrote:
>
> Karaj listanoj,
>
> pardonu pro la neagado de la lastaj tempoj, sed estas c'iam malfacile
> reorganizig'i post la kongresoj.
>
> La demando de c'i tiu fojo estas simpla:
>

> kiel oni diras en viaj lingvoj "alumento" kaj "baseno" en la senco de
> nag'-baseno?
>


> [mi tuj respondas pri la itala: fiammifero=flam-portanto kaj piscina
> el la radiko por fis'o, iusence fis'ejo]
>
> Jacob Nordfalk, kiu subtenas la klopodon maleu'ropigi Esperanton, el
> Nepalo informas ke tiuj vortoj ne estas uzataj inter nepalaj esperantistoj.
>
> Amike
>

> Renato
>
>
> ----------------------------------------------------------------
> Renato Corsetti (Korseti), Via del Castello, 1
> IT-00036 Palestrina, Italujo, <renato....@gmail.com>
> ----------------------------------------------------------------
>
>


--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Kiu ne komprenas Esperanton, estas kondamnita rekrei ĝin, fuŝe.

Renato Corsetti

unread,
Sep 23, 2007, 6:15:11 AM9/23/07
to la-bona...@googlegroups.com
Adam:

>Kion oni efektive diras en Nepalo?


Jakob, la demando estas por vi.

Jacob Nordfalk

unread,
Sep 23, 2007, 12:22:44 PM9/23/07
to la-bona...@googlegroups.com
Mi unue devas pardonpeti, cxar montrigxas ke la plejmulto de la nepalanoj tamen bone komprenas kaj "alumeto" kaj "baseno".

Tamen la nepalano (Narendra Batherai) kiun mi plej multe parolas
kun preferas "fajrobastoneto" kaj "nagxejo".
Mi ne scias la nepalajn vortojn.

Jacob

2007/9/23, Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:

Adam:


>Kion oni efektive diras en Nepalo?


Jakob, la demando estas por vi.

Amike

Renato



----------------------------------------------------------------
Renato Corsetti (Korseti), Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo, <renato....@gmail.com>
----------------------------------------------------------------




--
Jacob Nordfalk
http://javabog.dk
Skype: jacobnordfalk

Renato Corsetti

unread,
Sep 23, 2007, 1:52:39 PM9/23/07
to la-bona...@googlegroups.com
Jacob:

>montrigxas ke la plejmulto de la nepalanoj tamen bone komprenas kaj
>"alumeto" kaj "baseno".

Bone. Tio signifas, ke ni povas nur havi eventaulajn samsignifaj'ojn.

>Mi ne scias la nepalajn vortojn.


C'u eble ekzistas nepala esperantisto, kiu konas ankau' bonete la
nepalan kaj povas respondi al tiaj demandoj (Kiel oni diras en via
lingvo.....?) en c'i tiu listo?

Pilar Otto

unread,
Sep 24, 2007, 5:02:35 AM9/24/07
to la-bona...@googlegroups.com

Tamen la nepalano (Narendra Batherai) kiun mi plej multe parolas
kun
 
Aha! Vi estas aux anglalingvano aux skandinavlingvano (laux via nomo eble svedo?)! Bone: en urgxo kiu ajn ano de tiuj lingvoj - inkluzive mi mem - povas tiel skribi. La uzo de akuzativo en "kiun" estas interesa, gxi eble markas ne-subjektecon. Gxi aperas ankaux en aliaj ekzemploj el spontanea parola lingvajxo: "... kiun vi eble auxdis pri".
 
Se cxi tiu frazkonstruo aperus en alia listo ol "la bona lingvo", mi ne rimarkigus, cxar mi ja perfekte komprenas la mesagxon. Sed en cxi tiu listo la tento estis al mi tro granda. Bv. ne kompreni mian rimarkigon kiel pedantan uzon de rugxa krajono!
 
Otto
 
--
Pilar Menéndez / Otto Prytz <pil...@online.no>
Arnstein Arnebergs vei 16
NO-0274 Oslo
tel. +47-22555038 (+47-91161765)

Jacob Nordfalk

unread,
Sep 27, 2007, 5:01:32 AM9/27/07
to la-bona...@googlegroups.com


2007/9/23, Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:

Jacob:


>montrigxas ke la plejmulto de la nepalanoj tamen bone komprenas kaj
>"alumeto" kaj "baseno".

Bone. Tio signifas, ke ni povas nur havi eventaulajn samsignifaj'ojn.

>Mi ne scias la nepalajn vortojn.


C'u eble ekzistas nepala esperantisto, kiu konas ankau' bonete la
nepalan kaj povas respondi al tiaj demandoj (Kiel oni diras en via
lingvo.....?) en c'i tiu listo?

Finfine mi havis la okazon demandi al nepalano.

Alumeto nepale:  "Salai" 
Baseno nepale: "Pokhari"

Tiuj vortjo venas de etna nepala (ne de sanskrito).
Ili ne estas kunmetajxo de iuj aliaj vortoj


Mi denove pardonpetas ke mi ekis tiun cxu diskuton.
Nepalaj esperantistoj tute bone konas la vortojn 'alumeto'
kaj 'baseno', sed nepalanoj gxenerale havas la tendencon
respondi 'jes' ankaux kiam la demando ne estas tute
komprenite kaj pro tio mi havis la impreson ke ili ne
konas tiujn vortojn.

Renato Corsetti

unread,
Sep 27, 2007, 6:07:57 AM9/27/07
to la-bona...@googlegroups.com

>Alumeto nepale: "Salai"
>Baseno nepale: "Pokhari"

dankon, jacob!

>nepalanoj gxenerale havas la tendencon
>respondi 'jes' ankaux kiam la demando ne estas tute

>komprenita

tion faras pluraj azianoj, lau' mia sperto!

amike

renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages