--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Kiu ne komprenas Esperanton, estas kondamnita rekrei ĝin, fuŝe.
>Kiel oni diru 'panteismo' sen la grekaj radikoj?
>Cxu 'cxiodiismo' aux 'tutdiismo'?
Eble "cxiodiismo" estus la plej preciza traduko al Esperanto.
>Kiel oni diras en lingvoj, kiuj ne uzas la grekajxon?
En la araba estas multaj vortoj por malfideluloj.
Tamen se oni uzas la g'enralan vorton, kies baza
signifo estas "kunuli" (= esti kun aliaj), la
senco estas: tiuj, kiuj donas kunulojn al Alaho,
oni eble tradukas ion, kio estas "multdiismo"
[Politeismo en la greka]. En kelkaj vortaroj mi
vidas longajn klarigojn, c'ar la koncepto s'ajnas
stranga por araboj (krom eble por la sufoj).
Amike
Renato
> -- Adam Raizen <adam....@gmail.com> Kiu ne
> komprenas Esperanton, estas kondamnita rekrei Ä in, fuÅ e.
----------------------------------------------------------------
Renato Corsetti (Korseti), Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo, <renato....@gmail.com>
----------------------------------------------------------------
Jerusalem 2007-09-24
Estimataj,
Por dawurigi la evoluon de la homaro iom kreante novajn "esperantajn" terminojn oni eble povus uzi la vortojn: ujodiismo – char la UJO ja estas la tuta chirkawuajho.
Alia termino povus esti "unuecodiismo" kio ja estas la sistemo uzata en israelo per la judoj kaj la islamanoj.
Tria termino por la religioj en Bharato kaj Japanujo kaj aliaj lokoj povus esti "oblodiismo".
Tiuj estas do tri proponoj – sed oni devas uzeprovadi ilin dum ege longa tempo por trovi chu ili vere tawugas. Mi nur momente pripensis ilin. En Oomoto oni uzas "ampleksodiismo" char oni AMPLEKSAS tiujn tri sistemojn.
Elkore Via
Jeremi Gishron el la Sankta Urbo
Mikla-Kuds Cion
Dankon, Jeremie, pro viaj proponoj. Mi ec' ne sciis, ke vi estas en nia listo.
Ni pripensos ilin.
Amike
Renato
Amike,
Nino
http://www.vessella.it (italiano, esperanto, kiswahili, english)
http://www.changamano.org (Iniziative di solidarietà per la Tanzania)
http://www.lernado.it (Articoli di quotidiani della Tanzania, Corso di
lingua swahili, Corso di lingua esperanto, Vocabolario esperanto-italiano,
Jifunze lugha ya Kiesperanto, Kamusi ya Kiesperanto)
http://www.swahili.it/bao (Versione moderna e tanzana di un gioco diffuso in
tutto il mondo antico)
Qualsiasi utilizzo non autorizzato del presente messaggio e dei suoi
allegati è vietato e potrebbe costituire reato.
Opinioni, conclusioni o altre informazioni riportate nel messaggio
potrebbero essere dovute a modifiche non autorizzate o danneggiamenti e il
mittente non se ne assume alcuna responsabilità.
>"monoteismo"
>"enoteismo"
Kara Nino, se tio estas lingva demando, bonvolu komenci respondi kiel
oni diras tiujn du vortojn en la suahila kaj en la araba.
Mi mem neniam au'dis la vorton "enoteismo" en la itala.
Amike
Renato
Eble: monoteismo -> soldiismo, henoteismo -> unudiismo, unudiadorado.
Se distingo inter la du ne necesas en certa kunteksto, 'unudiismo'
povas tauxgi ankaux por monoteismo.
Henoteismo estas la adorado de unu dio, sen nei la eblan ekziston de
aliaj dioj. Iuj asertas ke la antikvaj izraelidoj estis henoteistoj
kaj ne monoteistoj. Versxajne la radiko 'heno-' en la greka estas
ankoraux unu radiko por 'unu'.
--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Kiu ne komprenas Esperanton, estas kondamnita rekrei ĝin, fuŝe.
Fakte kutime oni parolas pri "monoteismo" sed fakuloj distingas inter vere
"monoteismo" kaj "enoteismo".
Amike,
Nino
http://www.vessella.it (italiano, esperanto, kiswahili, english)
http://www.changamano.org (Iniziative di solidarieta per la Tanzania)
http://www.lernado.it (Articoli di quotidiani della Tanzania, Corso di
lingua swahili, Corso di lingua esperanto, Vocabolario esperanto-italiano,
Jifunze lugha ya Kiesperanto, Kamusi ya Kiesperanto)
http://www.swahili.it/bao (Versione moderna e tanzana di un gioco diffuso in
tutto il mondo antico)
Qualsiasi utilizzo non autorizzato del presente messaggio e dei suoi
allegati e vietato e potrebbe costituire reato.
Opinioni, conclusioni o altre informazioni riportate nel messaggio
potrebbero essere dovute a modifiche non autorizzate o danneggiamenti e il
mittente non se ne assume alcuna responsabilita.
> -----Messaggio originale-----
> Da: la-bona...@googlegroups.com
> [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
> Inviato: lunedi 24 settembre 2007 17.13
> A: la-bona...@googlegroups.com
> Oggetto: (la bona lingvo) panteismo
>
>
> Nino:
>
> >"monoteismo"
> >"enoteismo"
>
> Kara Nino, se tio estas lingva demando, bonvolu komenci
> respondi kiel oni diras tiujn du vortojn en la suahila kaj en
> la araba.
>
> Mi mem neniam au'dis la vorton "enoteismo" en la itala.
>
> Amike
>
> Renato
>
>
>
Amike,
Nino
http://www.vessella.it (italiano, esperanto, kiswahili, english)
http://www.changamano.org (Iniziative di solidarietà per la Tanzania)
http://www.lernado.it (Articoli di quotidiani della Tanzania, Corso di lingua swahili, Corso di lingua esperanto, Vocabolario esperanto-italiano, Jifunze lugha ya Kiesperanto, Kamusi ya Kiesperanto)
http://www.swahili.it/bao (Versione moderna e tanzana di un gioco diffuso in tutto il mondo antico)
Qualsiasi utilizzo non autorizzato del presente messaggio e dei suoi allegati è vietato e potrebbe costituire reato.
Opinioni, conclusioni o altre informazioni riportate nel messaggio potrebbero essere dovute a modifiche non autorizzate o danneggiamenti e il mittente non se ne assume alcuna responsabilità.
> -----Messaggio originale-----
> Da: la-bona...@googlegroups.com
> [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Adam Raizen
> Inviato: lunedì 24 settembre 2007 17.34
> A: la-bona...@googlegroups.com
> Oggetto: (la bona lingvo) Re: R: (la bona lingvo) RE: (la
> bonega lingvo) panteismo
>Fakte kutime oni parolas pri "monoteismo" sed fakuloj distingas inter vere
>"monoteismo" kaj "enoteismo".
En www.bonalingvo.it estas monoteism-o = unu-di-ismo.
C'u mi devas enkonduki ankau' henoteism-o = unu-di-ismo kun akcepto
de aliaj dioj?
Placxas al mi la proponon de Adam Raizen:
monoteismo -> "sol-di-ismo" (adorado de la sola dio)
henoteismo -> "unu-di-ismo" (adorado de nur unu el la dioj)
Fakte, mi pensas, ke oni ne povas limigi la sencon de 'unudiismo' al
"monoteismo" aux "henoteismo". Eble ĝi taŭgas al henoteismo, sed ĉiuj
kiuj volus diri 'monoteismo' per esperantaj radikoj tuj dirus
'unudiismo'. Do mi pensas ke 'unudiismo' estu nespecifa termino por
ambaŭ ideoj, kaj oni povas uzi 'soldiismo' por monoteismo kaj
'unudiadoro'/'unudikulto'/'unudiservo' por 'henoteismo' (ankaŭ por
'monolatrio', se oni pensus uzi tiun vorton). Ankaŭ 'unudikredo' povas
taŭgi por 'monoteismo'.
--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Kiu ne komprenas Esperanton, estas kondamnita rekrei ĝin, fuŝe.
> Placxas al mi la proponoN de Adam Raizen:
Tamen mi ne promesas ne plu erari :>
En la norvega oni uzas fremddevenajn vortojn. Se mi ne mismemoras, tion,
kion kelkaj el vi klarigas kiel "henoteismo", mi lernis nomi "deisme", dum
"monoteismon" mi lernis nomi "monoteisme".
Otto
Ne dirua l iu ajn esperantisto, ke la vorto henoteismo ekzistas, c'ar
alikaz eoni tuj formos henokosmoglotismo = okupig'ado pri tutmonda
lingvo kiam ekzistas ankau' aliaj.
1) "deismo" estas kredo pri ekzisto de "ia ununura dio" (en la itala oni distingas inter 'teismo' kaj 'deismo', sed mi ne bone memoras la distingon).
2) "Henoteismo" estas kredo pri ekzisto de pluraj dioj (ecx batalantaj inter si!) kaj adorado de nur unu el ili (tial oni donas nomon al li, ankau se ne prononcebla), gxenerale la "henoteistoj" ne akceptas cxi tiun distingon.
3) "monotesimo" estas kredo pri ekzisto de ununura, sola dio (kiu, tial, ne bezonas nomon por distingi lin el la aliaj, lau mia scio la araba "Allah" signifas gxuste "La Dio")
Nino
http://www.vessella.it (italiano, esperanto, kiswahili, english)
http://www.changamano.org (Iniziative di solidarietà per la Tanzania)
http://www.lernado.it (Articoli di quotidiani della Tanzania, Corso di lingua swahili, Corso di lingua esperanto, Vocabolario esperanto-italiano, Jifunze lugha ya Kiesperanto, Kamusi ya Kiesperanto)
http://www.swahili.it/bao (Versione moderna e tanzana di un gioco diffuso in tutto il mondo antico)
Qualsiasi utilizzo non autorizzato del presente messaggio e dei suoi allegati è vietato e potrebbe costituire reato.
Opinioni, conclusioni o altre informazioni riportate nel messaggio potrebbero essere dovute a modifiche non autorizzate o danneggiamenti e il mittente non se ne assume alcuna responsabilità.
> -----Messaggio originale-----
> Da: la-bona...@googlegroups.com
> [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Pilar Otto
> Inviato: lunedì 24 settembre 2007 21.40
> A: la-bona...@googlegroups.com
> Oggetto: (la bona lingvo) Re: Henoteismo (estis: panteismo)
>"deismo"
>'teismo'
>"Henoteismo"
>"monotesimo"
Ni jam solvis, kvankam provizore, la demandon pri esperantlingvaj
samsignifaj'oj por Henoteismo kaj Monoteismo.
Nun mi atendas proponojn pri deismo kaj teismo (mi kontrolis ke
ambau' estas uzataj en Esperanto, kaj teismo en kelkaj tekstoj kiel
la malo de "ateismo").
Mi proponas di-ism-o, di-kredo, alivorte kredo je la ekzisto de dio.
Amike
Renato
> Nino:
>
> >"deismo"
> >'teismo'
> >"Henoteismo"
> >"monotesimo"
>
> Ni jam solvis, kvankam provizore, la demandon pri esperantlingvaj
> samsignifaj'oj por Henoteismo kaj Monoteismo.
>
> Nun mi atendas proponojn pri deismo kaj teismo (mi kontrolis ke
> ambau' estas uzataj en Esperanto, kaj teismo en kelkaj tekstoj kiel
> la malo de "ateismo").
>
> Mi proponas di-ism-o, di-kredo, alivorte kredo je la ekzisto de dio.
Laux mia scio, 'deismo' estas kredo je dio surbaze de racio kaj sperto
(kontraste kun revelacio), kaj gxenerale je dio kiu ne intervenas en
la mondon per supernaturajxoj (mirakloj, profetoj, ktp). 'Teismo'
povas esti ties iasenca malo, t.e., kredo je dio surbaze de revelacio,
aux simple ia ajn kredo je dio aux dioj. Eblas, ke en diversaj lingvoj
la parencaj vortoj estas uzataj alimaniere, cxiama problemo kiam temas
pri internaciformaj vortoj.
La malnova PIV resendas 'deismo' al 'diismo', kiun gxi difinas tia,
kia mi difinis 'deismo' supre, se mi gxuste memoras (mi povos
rekontroli cxi-vespere). Mi pensas, ke 'diismo' devus esti tre
malspecifa, simple 'ia ajn kredo je dio'. Mi ne certas, kiel eblas
klare distingi inter tiuj du ideoj per kunmetitaj esperantaj vortoj.
>Mi ne certas, kiel eblas klare distingi inter tiuj du ideoj per
>kunmetitaj esperantaj vortoj.
Eble ankau' ne necesas por g'enerala parolado. Ni ne povas devigi la
homojn paroli kvazau' ili scius la teh'nikan signifon de tio, kion ili diras.
Amike
Renato
Sendube. Sed estus bone havi kunmetitajn anstatauxajxojn por kuragxigi
ties uzon ecx en fakaj diskutoj.