Re: spok-o

1 view
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Jul 2, 2010, 7:29:06 AM7/2/10
to la-bona...@googlegroups.com
> From: Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>
> Date: Jun 30 11:55PM +0200
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/15109a916bcdca5f
>
> Renato proponis:
>
>> Spok-o ? rad-stang-o, rad-radi-o )
>
> "Radradio" la? mi estas la uzinda vorto ?i-kaze.

do, kiom da kanaloj awskulteblas per gxi?


En la Fundamento, "radio"
> estas tradukita al la franca per "rayon (de lumière, de roue)". La enkrampa
> pliprecizigo necesis ?e la franca, ?ar la franca "rayon" havas pli vastan
> signifon ol la Esperanta "radio". La enkrampa parto signifas "de lumo, de
> rado"

en esp-o la dua nomigxas "radiuso", cxu ne?

> do ?i klare indikas ke la intencita signifo inkluzivas tiujn
> stangojn, kiuj kunigas la aksingon kun la ekstera rondo de rado.

se mi pravas jxusdemande, gxi indikas la distancon de la mezo al la rando,
do NE la stangon kiu ligas la eksteran parton de la rado al iu multe
pli ena parto.
(mi momente ne memoras la vortojn por la du)

gxis, Ronaldo N
--
http://www.esperanto.net

Leo De Cooman

unread,
Jul 2, 2010, 10:21:46 AM7/2/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 2/07/2010 12:29, ro-esp skribis:

> se mi pravas jxusdemande, gxi indikas la distancon de la mezo al la
> rando,
> do NE la stangon kiu ligas la eksteran parton de la rado al iu multe
> pli ena parto.
PIV proponas por la distanco de la centro ĝis la cirklorando la vorton
"radiuso" kaj aldonas EVI(tinde) post "radio" kun tiu signifo.

Ĉar "radio" havas jam (tro) malsamajn signifojn, laŭ mi oficialigindas
la matematikan "radiuso"n.

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Jul 2, 2010, 9:50:15 AM7/2/10
to la-bona...@googlegroups.com, listo 'oficialigoj'
Leo:

>PIV proponas por la distanco de la centro ĝis la cirklorando la vorton
"radiuso" kaj aldonas EVI(tinde) post "radio" kun tiu signifo.

Ĉar "radio" havas jam (tro) malsamajn signifojn, laŭ mi oficialigindas
la matematikan "radiuso"n.

Tio s’ajnas al mi vojo irebla por eviti la tromultan signifecon de “radio”.
Kion pensas la oficialigistoj?

Amike

Renato

winmail.dat

Andreas Kueck

unread,
Jul 2, 2010, 2:46:28 PM7/2/10
to la bona lingvo
On 2 Jul., 15:50, "Renato Corsetti" <renato.corse...@virgilio.it>
wrote:

> Ĉar "radio" havas jam (tro) malsamajn signifojn, laŭ mi oficialigindas
> la matematikan "radiuso"n.

Mi emas samopinii, precipe ankau char "radiuso" shajnas al mi
internacia vorto, kies formo estas apud la Fundamenta "radio".
Oficialigo estus do oportuna, por fiksi la aferon. Dum la vorto ne
estas oficiala (au se oni havas iom malordan rilaton al Regulo 15),
oni povas elturnighi per "duondiametro" - almenau en ne-figura
signifo. (En la germana oni iafoje uzas "Halbmesser" anstatau
"Radius".)

--
Andreas Kueck

renato corsetti

unread,
Jul 2, 2010, 4:30:31 PM7/2/10
to la-bona...@googlegroups.com, listo 'oficialigoj'
Andreas:

> (En la germana oni iafoje uzas "Halbmesser" anstatau
"Radius".)

Kaj tiu formo estas pli internacia ol mi supozis g'is nun. En la araba oni
diras precize lau'vorte "nisfu-l-qatr" = "duono de diametro".

Amike

Reanto


winmail.dat

Vastalto

unread,
Jul 2, 2010, 6:28:27 PM7/2/10
to la-bona...@googlegroups.com, listo 'oficialigoj'
Saluton!

"renato corsetti" <renato....@uniroma1.it> skribis:

En la japana gxi estas "han-kei"(=duon-diametro).

Vastalto

Renato Corsetti

unread,
Jul 3, 2010, 2:33:52 AM7/3/10
to la-bona...@googlegroups.com
Vastalto:

> En la japana gxi estas "han-kei"(=duon-diametro).

Nekredeble, kiom tutmonda estas la bazeco de la vorto "diametro" rilate al "radio"!

Amike

Renato

Cvi Solt

unread,
Jul 3, 2010, 3:29:50 AM7/3/10
to la-bona...@googlegroups.com
En la hebrea radius.

Cvi

2010/7/3 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>
Vastalto:


> En la japana gxi estas "han-kei"(=duon-diametro).

Nekredeble, kiom tutmonda estas la bazeco de la vorto "diametro" rilate al "radio"!

Amike

Renato

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj


--
Cvi Solt
Kibuc Gaaton

Fra Simo

unread,
Jul 3, 2010, 9:20:19 AM7/3/10
to la-bona...@googlegroups.com
     CHu la Renata "radius/o" ne estas tio sama, kiel la Fundamenta "radi/o" ?  [Pardonu Renato. Legante plu pri la sama temo, mi havas imlpreson, ke tiu "radius/o" estas ne Renata, sed Leona, kaj Renato nur citis. (Bedaurinde oni ne chiam klare vidas, kio estas citajho, kio estas propra al la sendanto. Same bedaurinde, samtemaj mesaghoj ne chiam aperas kun en unu sama "fadeno".)] Tiu chi aperas en la Universala Vortaro jene :
radi'        rayon (de lumière, de roue) | beam, ray | Strahl | лучъ | promień.

     SHajnas al mi, ke "du/on/diametr/o" (pri kies rekomendindeco mi momente nenian opinion havas) ne estas precize samasignifa, sed nomas la longon de la radio, de la centro ghis la rando de la rondo.

     Mi volus scii, kiel vi nomus en la internacia, kaj kiel en diversaj lingvoj oni nomas la chefan oston de la antaubrako. Ankau tiu estas nomata "radius" en la latina.


2010/7/2 Andreas Kueck <ak1...@googlemail.com>
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj



--
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !

Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour : http://gresillon.org

Fra Simo

unread,
Jul 3, 2010, 9:23:06 AM7/3/10
to la-bona...@googlegroups.com
     Pardonu !  Anstatau "kun" oni devas legi : "kune".

2010/7/3 Fra Simo <fra...@gmail.com>

renato corsetti

unread,
Jul 3, 2010, 9:58:06 AM7/3/10
to la-bona...@googlegroups.com

Francisko:

 

Ø  Tiu chi aperas en la Universala Vortaro jene :

radi'        rayon (de lumière, de roue) | beam, ray | Strahl | лучъ | promień.

 

Do, lumradio kaj radradio, c’u ne?

 

Ø  Mi volus scii, kiel vi nomus en la internacia, kaj kiel en diversaj lingvoj oni nomas la chefan oston de la antaubrako. Ankau tiu estas nomata "radius" en la latina.

Jen bona okazo por konsideri c’inan au’ japanan radikon.

Amike

Renato

Fra Simo

unread,
Jul 3, 2010, 11:08:18 AM7/3/10
to la-bona...@googlegroups.com


2010/7/3 renato corsetti <renato....@uniroma1.it>

Francisko:

 Ø  Tiu chi aperas en la Universala Vortaro jene :

radi'        rayon (de lumière, de roue) | beam, ray | Strahl | лучъ | promień.

 Do, lumradio kaj radradio, c’u ne?

     Efektive !  Tie lumradio kaj radio de rado aperas kiel ekzemploj pri la dezirata signifo de "rayon", char tiu franca vorto povas havi diversajn signifojn ("breto", "fako en vendejo", "mielchelaro"...). Radioj estas linioj rektaj disirantaj el iu centro (pli precize, duonlinioj, char kun unu ekstremajho). Radio estas unu el tiaj (duon)linioj. Nu, radio de la matematikistoj estas ghuste io tia.

 

Ø  Mi volus scii, kiel vi nomus en la internacia, kaj kiel en diversaj lingvoj oni nomas la chefan oston de la antaubrako. Ankau tiu estas nomata "radius" en la latina.

Jen bona okazo por konsideri c’inan au’ japanan radikon.

Amike

Renato

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Leo De Cooman

unread,
Jul 3, 2010, 12:26:32 PM7/3/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 3/07/2010 14:58, renato corsetti skribis:
Ø  Mi volus scii, kiel vi nomus en la internacia, kaj kiel en diversaj lingvoj oni nomas la chefan oston de la antaubrako. Ankau tiu estas nomata "radius" en la latina.
En la nederlanda "spaakbeen", dum spaak = "spoko", radradio laŭ Eugen Wüster (en 1923) kaj "been" = osto.

Laŭ la traduka vortaro Eo-Nl-Eo de Petro De Smedt tiu osto estas radiuso.

Amike salutas Leo


Marcos Cramer

unread,
Jul 3, 2010, 12:39:03 PM7/3/10
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko skribis:


> Radioj estas linioj rektaj disirantaj el iu centro (pli precize, duonlinioj, char kun unu
> ekstremajho). Radio estas unu el tiaj (duon)linioj. Nu, radio de la matematikistoj estas
> ghuste io tia.

En matematiko "radio" kutime signifas "duonrekto", do rekta duonlinio. En la unua ĉi-supra frazo vi ŝajnas akcepti ĉi tiun kutiman signifon de "radio" en matematiko. En la lasta frazo vi ŝajne volas diri, ke la radiusoj estas radioj en tiu senco. Tio tamen malveras: Radiuso estas streko, do ambaŭflanke limigita linio, dum radio estas duonrekto, do unuflanke limigita kaj aliflanke senlima linio.

Pro tio mi forte pledas kontraŭ konfuziga uzo de "radio" en la senco de "radiuso" (dum mi ja laŭ-Fundamente pledas por uzo de "radio" aŭ eventuale plipreciziga "radradio" anstataŭ "spoko").

Oni povus argumenti ke pro la internacieco de kunmetaĵoj de la formo "duondiametro" ne necesas oficialigo de "radiuso" ("diametro" ja jam estas oficiala). Mi principe ne volas kontraŭi tiun argumenton. Aliflanke, por mi kiel matematikisto, "radiuso" rja estas pli baza koncepto ol "diametro". Aldone "duondiametro" ja povus esti iom peza esprimo por daŭra faka uzo. (Ĉiuokaze, por mi kiel germano la vorto "diametro" malgraŭ ĝia oficialeco, ne aspektas aparte bonlingva: En la germana estas "Durchmesser", laŭvorte "tramezuro", dum "diametro" estas ĝuste tio en la greka: "dia" estas la greka vorto por "tra", kaj "metros" la greka vorto por "mezuro".)

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Jul 3, 2010, 1:43:53 PM7/3/10
to la-bona...@googlegroups.com, listo 'oficialigoj'

Marcos:


> Oni povus argumenti ke pro la internacieco de kunmetaĵoj de la formo "duondiametro" ne necesas oficialigo de "radiuso" ("diametro" ja jam estas oficiala).

 

Mi nur aludis je tio, c’ar mi estis suprizita ke en pluraj kulturo “diametro” estas pli baza ol “radiuso”. Sed evidente c’i tie en la tuta okcidenta kulturo okazas la malo. Do ni oficialigu g’in.

 

> En la germana estas "Durchmesser", laŭvorte "tramezuro", dum "diametro" estas ĝuste tio en la greka: "dia" estas la greka vorto por "tra", kaj "metros" la greka vorto por "mezuro".)

 

Vi pravas, sed vers’ajne estas tro malfacile por s’ang’i tion.

 

Amike

 

Reanto



Amike,

Marcos

renato corsetti

unread,
Jul 3, 2010, 2:19:40 PM7/3/10
to la-bona...@googlegroups.com

Leo:

> En la nederlanda "spaakbeen", dum spaak = "spoko", radradio laŭ Eugen Wüster (en 1923) kaj "been" = osto.

Dankon, Leo! La nomo de tiu osto en la japana kaj vjetnama eble povus helpi nin.

Amike

Renato

 

Vastalto

unread,
Jul 3, 2010, 9:00:15 PM7/3/10
to la-bona...@googlegroups.com
"renato corsetti" <renato....@uniroma1.it> skribis:
>Francisko:

>Ø Mi volus scii, kiel vi nomus en la internacia, kaj kiel en diversaj
>lingvoj oni nomas la chefan oston de la antaubrako. Ankau tiu estas nomata
>"radius" en la latina.
>
>Jen bona okazo por konsideri c’inan au’ japanan radikon.

En la japana gxi nomigxas "tou-kocu". "Kocu" signifas oston. Kaj "tou"
signifas remilon aux kurban arbon.

Vastalto

renato corsetti

unread,
Jul 4, 2010, 3:47:55 AM7/4/10
to la-bona...@googlegroups.com
Vastalto:

> En la japana gxi nomigxas "tou-kocu". "Kocu" signifas oston. Kaj "tou"
signifas remilon aux kurban arbon.

Nu, "tou'o" ne sonus malbone en Esperanto.

Amike

Renato

winmail.dat
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages