En la listo de la austraj esperantistoj oni pasie diskutas pri la radiko “lokaŭt-“ pro iu usona firmao, kiu ‘lokaŭtis’ 150 dungitojn.
La radiko estas kaj en PIV kaj en kelkaj ekonomiaj vortaroj. Iu proponis la pli esperantecan “forbari”.
Ĉu ni devas havi linion?
Amike
Renato
Laux mia persona sento, oni ne forbaras la laboristojn (dungitojn), sed la laboron: tio kvankam en la angla oni diras to lock out workers.
En la itala, la vorto “serrata” (responda al la angla lock out) havas du signifojn:
1) Haltigo de la produktado, fare de entrepreno, por altrudi sian volon al la dungitoj okaze de sindikataj disputoj aux pro reprezalio;
2) Fermo de butikoj ktp pro protesto.
Por informo, en (moderna) latina lingvo oni diras “imperata operum intermissio” = trudita laborhaltigo.
Gxis
Antonio
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: martedì 3 dicembre 2013 09:51
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) lokaŭt-o
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups
"la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email
to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.
| en (moderna) latina lingvo oni diras “imperata operum intermissio” = trudita laborhaltigo.
~~~
renato corsetti
renato....@esperanto.org