para-

2 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jan 4, 2010, 4:21:58 PM1/4/10
to °listo 'la bona lingvo'
para- (en sciencaj vortoj) --> simila, apuda, kvazaŭ

kion vipensas?

amike

renato

Leo De Cooman

unread,
Jan 4, 2010, 5:31:22 PM1/4/10
to la-bona...@googlegroups.com

Renato Corsetti skribis:


> para- (en sciencaj vortoj) --> simila, apuda, kvazaŭ
> kion vipensas?

Ĥemie tiu vorto internacie indikas la relativan pozicion de grupoj sur
baza molekulo (en cikla organika ĥemio)..Neniu el la prononitaj
fortradukoj taŭgas por la "ĥemia para". "transa" pli taŭgus, sed la
demandon, ĉu "transdiklorbenzeno" akcepteblas por la nuna
"paradiklorbenzeno", Esperantistaj ĥemiistoj respondu.

Amike salutas
Leo

Guillem GB

unread,
Jan 6, 2010, 5:27:22 AM1/6/10
to la bona lingvo
Mi dirus ke "apuda" havas pli gxustan senson.
"simila", tuta ne.
"kvazau",ne.
Eble "preter" havus tiun senson
(cxiam en sciencaj vortoj).
Ekzemple:parapsicologia->preterpsikologio

Amike,

Gullem

On 4 ene, 22:21, Renato Corsetti <renato.corse...@gmail.com> wrote:
> para- (en sciencaj vortoj) --> simila, apuda, kvazau(
>
> kion vipensas?
>
> amike
>
> renato

Renato Corsetti

unread,
Jan 6, 2010, 7:29:45 AM1/6/10
to la-bona...@googlegroups.com
gullem:

Mi dirus ke "apuda" havas pli gxustan senson.
  
Mi registras tion kaj atendas pliajn sugestojn.

Gullem, vi devas peti alig'on al la listo per via nova adreso.

Amike

Renato


Bertilo Wennergren

unread,
Jan 6, 2010, 8:13:22 AM1/6/10
to la-bona...@googlegroups.com
Guillem GB skribis
:

> Mi dirus ke "apuda" havas pli gxustan senson.
> "simila", tuta ne.
> "kvazau",ne.
> Eble "preter" havus tiun senson
> (cxiam en sciencaj vortoj).
> Ekzemple:parapsicologia->preterpsikologio

Tio shajnas al mi esti nura etimologia analizo de la
vorto "parapsicologia". Ghia efektiva signifo estas
io tute alia. Mi pensas, ke tute ne temas pri
psikologio.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Leo De Cooman

unread,
Jan 6, 2010, 11:26:35 AM1/6/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi nun vidas en la listo "samsignifaj vortoj":
para· /(en sciencaj vortoj)/ → apud·a


Laŭ mi ĥemio estas scienco. La nuna "samsignifa vorto" povus doni la
impreson, ke en cikla organika ĥemio du grupoj indikataj per "para"
troviĝas unu apud la alia. Tio estas malĝusta: la dua grupo troviĝas
trans la unua.
Ekzemple: Benzeno konsistas el 6 karbonatomoj en "ciklo" (bonvorte eble
"ringo". En la nederlanda ni diras "benzeen-ring", kvankam ĉi-kaze la
karbonatomoj ne troviĝas en la sama ebeno). Oni kutimas numeri la
karbonatomojn de 1 ĝis 6. En molekulo paradiklorbenzeno la kloratomoj
troviĝas en la pozicioj 1 kaj 4. Do la dua kloro troviĝas "trans" la
unua kloro.
Se temus pri apudaj pozicioj, ekzemple 1 kaj 2, oni dirus "orto". Se
temus pri pozicioj 1 kaj 3 oni dirus "meta".

Por mi la nuna teksto ne taŭgas en ĥemio. Necesus almenaŭ aldono de:
(en cikla organika ĥemio) trans


Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Jan 7, 2010, 3:58:22 AM1/7/10
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:

Mi pensas, ke tute ne temas pri
psikologio.
Fakte estas malfacile havi linion pri "parapsikologio".

Amike

Renato

Renato Corsetti

unread,
Jan 7, 2010, 7:00:22 AM1/7/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi mem skribis:

Fakte estas malfacile havi linion pri "parapsikologio".
Fakte kiel oni tradukas ĝin al la japana, ĉina, korea, vjetnama?

Amike

Renato


ro-esp

unread,
Jan 7, 2010, 10:30:59 AM1/7/10
to la-bona...@googlegroups.com
Miaimprese la vortparto estas uzata law tiom da diversaj manieroj/signifoj,
ke ne eblas havi simplan LBL-linion pri gxi

para-gnoste
para-sxutisto
para-militara (milica)
para (en hxemio)
para-nukso (cxu tiu ekzistas?)

gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net

Masako TAHIRA

unread,
Jan 7, 2010, 8:36:51 PM1/7/10
to la-bona...@googlegroups.com
Laux Esperanto-Japana Vortaro "parapsikologio" samas al "metapsikio"
kun la signifo "koro-animaj studoj"
(sin-rei-gaku). sin=koro, rei=animo, gaku=studoj

Masako
-----------

2010/1/7 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:

> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.it/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>

Renato Corsetti

unread,
Jan 8, 2010, 4:22:13 AM1/8/10
to la-bona...@googlegroups.com
Masako Tahira:

Laux Esperanto-Japana Vortaro "parapsikologio" samas al "metapsikio"
kun la signifo "koro-animaj studoj"
(sin-rei-gaku). sin=koro, rei=animo, gaku=studoj
  
Dankon, Masako! Vi prave atentigas ke ni bezonas eventuale du liniojn: unu por parapsikologio kaj unu pri metapsikio (kiu ankauy estas en PIV.

Ni atendu ankauy la ĉinan, korean kaj vjetnaman.

Amike

renato

Nguyen Xuan Thu

unread,
Jan 8, 2010, 8:07:28 AM1/8/10
to la-bona...@googlegroups.com
en la vjetnama, parapsikologio estas cận tâm lý học /kan tam li hok/ en kiu tam ly hoc = psikologio kaj can /kan/  = proksima
 
Amike,
Thu


 
2010/1/7 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>

Renato Corsetti

unread,
Jan 8, 2010, 8:50:37 AM1/8/10
to la-bona...@googlegroups.com
Thu:

en la vjetnama, parapsikologio estas cận tâm lý học /kan tam li hok/ en kiu tam ly hoc = psikologio kaj can /kan/  = proksima
Mi pensas, en la senco de "ne vera psikologio sed io apuda al ĝi". Por tiu senco mi estids pensinta pri la esperanta "kvazaŭpsikologio", sed eble "trans-" estus pli bona.

Amike

Renato


LajzTajfuno

unread,
Jan 9, 2010, 10:57:22 AM1/9/10
to la bona lingvo
Sed laŭ vikipedio en la ĉina kaj la japana, "parapsikologio" estas "超心理
學" (ĉao ŝin li ŝve) signifanta:

超ĉao: super,
心理學ŝin li ŝve: psikologio, aŭ "Mensa scienco"

Tial... Superpsikologio (rid')

esperante ke tio helpus
Lajz

LajzTajfuno

unread,
Jan 9, 2010, 11:00:13 AM1/9/10
to la bona lingvo
Certe "trans-" ŝajnas al mi same bona~

Renato Corsetti

unread,
Jan 5, 2010, 4:25:29 AM1/5/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

ĉu "transdiklorbenzeno" akcepteblas por la nuna 
"paradiklorbenzeno",  Esperantistaj ĥemiistoj respondu.
  
Ni atendu la respondojn, sed simple mi volis diri ke PIV ne rajtas krei paralelan sciencan lingvon surbaze de la grekaj elementoj.

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Jan 9, 2010, 5:09:10 PM1/9/10
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Lajz!

Transmensa scienco estas io pli malpli eltirebla el viaj proponoj.

amike

renato


mar...@melburno.org.au

unread,
Jan 9, 2010, 6:42:46 PM1/9/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Strange: estis nur la homa menso kiu "inventis" la nocion "scienco".
Aliaj konceptoj, ekz. de Dio au' de la naturo, ne povas havi la saman
nomon "scienco", 'car ili estas inventitaj de alispecaj ajhoj, ne de
cerboj.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages