| Jonathan Cooper | 4:33atm Dec 3 |
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.
En la angla estas vorto, "texture", kiu signifas:
1. Aranĝo de fadenoj ktp, en teksaĵo
2. Figuro de surfaco de objektoj in artaĵoj
Mi komprenas, ke la angla vorto "texture" havas iun bazan signifon "el angla vortaro: the way that something feels when you touch it/la maniero en kiu io estas perceptata, kiam vi tuŝas ĝin." kaj amson da aliaj kunligitaj aŭ apenaŭ kunligitajn signifojn de la ecoj (tio kion oni spertas en la buŝo) de io, kion oni manĝas ĝis "the various parts of a song, poem, movie, etc., and the way they fit together/la pluraj partoj de kanto, poemo, filmo ktp. kaj la maniero en kiu ili kunadaptiĝas.". Eble la signifo en Dua Vivo, pri kiu parolis Anna, venas el ĉi tiu lasta variaĵo.| . . . mi volonte aŭdos proponojn pri tio, kiel alimaniere esprimi tion en Esperanto.
~~~
renato corsetti
renato....@gmail.com
Ŝajnas, tamen, ke TEKSTURO povas esti elaste etendita al metafora uzo (same kiel preskaŭ ĉiuj vortoj). En sia traduko de "1984", ekzemple, Donald Broadribb, diras: "la lingvo donis al li preskaŭ neeraripovan instrumenton, kaj la teksturo de la vortoj, kun ilia malglata sono, kaj certa intencita malbelo, kiu akordis kun la spirito de Engsoco, ankoraŭ pli helpis la procedon".
Ĉu li bone uzis tiun metaforon, aŭ ĉu tio estas ekstravagancaĵo? Ĉu ĝi povas naski imitindan precedencon?
Jes mi opinias, ke ĉi tie la proponita vorto respondas al la strukturo aù aspekto de surfaco : surfacaspekto, tuŝaspekto... sed en la franca "texture" signifas unue teksmanieron ankaù aspekto, stato de teksaĵo, pli ĝenerale la strukturon de iu ajn solida materio, materialo, ankaù figure en literaturo (aranĝon de la partoj de teksto), ankaù en grundscienco (aranĝon de la mineraloj de ŝtono)...
Amike, Pjer.
--
| Ŝajnas, tamen, ke TEKSTURO povas esti elaste etendita al metafora uzo
~~~
renato corsetti
renato....@gmail.com
Vere, la vorto TEKSTURO, kiel ĉiu unuradika vorto, devas havi pli klarige difinan antaŭan vorton, kiel primitivan sinonimon, pli akordigeblan kun la spirito de la Fundamento. Multaj vortoj denaske jam naskiĝas neologismoj (☺), plej multfoje pro la inter-nacieco de ĝia radiko, eĉ se tiu radiko ne helpas mem en la komprenado de ĝia enxavo, tio estas, de ĝia ideo/bildo/sento...
Eble gxi ekzistas, sed mi ne konas fundamentecan sinonimon por anstataŭigi TEKSTURON, kun aŭ sen klariga radiko. Se ĝi ne ekzistas, restas tie ĉi la propono, por ke ni mem faru tian vorton, eĉ se ĝi alvenos malfrue, post sia neologismo (☺). Kion simple, do, difinas TEKSTURO? [Ŝajnas, kePIV ne plenklare difinas ĝin.]
--
> Por iom malaltigi la kvanton da nefindeciditaj vortoj, mi komencis per adapto de linio proponita de Markos:
>
> tekstur·o → teks·manier·o; surfac·a ec·o, surfac·o, tuŝ·aspekt·o; konsist·o.
Mi tute ne proponis linion pri "teksturo", kaj fakte opinias la vorton oficialiginda kaj ne malrekomendinda.
Mi do preferus aldoni la vorton al la listo de oficialigindaj vortoj anstataŭ al SSV. Kiel kompromisan solvon mi ankaŭ povus akcepti linion kun "~".
Amike,
Markos
> Por iom malaltigi la kvanton da nefindeciditaj vortoj, mi komencis per adapto de linio proponita de Markos:
>
> tekstur·o → teks·manier·o; surfac·a ec·o, surfac·o, tuŝ·aspekt·o; konsist·o.
> tekstur·o → teks·manier·o; surfac·a ec·o, surfac·o, tuŝ·aspekt·o; konsist·o.
Ankaw mi emas al oficialigo, sed ne de tiuj signifoj, kiuj ecx ne troveblas en PIV [mangxu gxin la mefisto]. PIV parolas pri mikrostrukturo de petro aw mineralo, kaj tio ne kolizias kun la senco en kiu mi uzas la vorton: "La panacxo misbakita havas teksturon de macxgumo". "Tiu sejtano havas teksturon de viando"
Ronaldo skribis:
> Ankaw mi emas al oficialigo, sed ne de tiuj signifoj, kiuj ecx ne troveblas en PIV [mangxu gxin la mefisto]. PIV parolas pri mikrostrukturo de petro aw mineralo, kaj tio ne kolizias kun la senco en kiu mi uzas la vorton: "La panacxo misbakita havas teksturon de macxgumo". "Tiu sejtano havas teksturon de viando"
>
> Grafito kaj karamelo havas la saman konsiston, sed malsaman teksturon.
> Glacio kaj negxo havas la saman konsiston, sed malsaman teksturon.
Por la signifo intencita de Ronaldo mi uzas "konsistenco" kaj nepre ne "teksturo".
Amike,
Markos
| Por la signifo intencita de Ronaldo mi uzas "konsistenco" kaj nepre ne "teksturo".
Mi aldonis tion al nia provizora linio.| konsistaranĝo aù konsistaspekto.