Hamburgajxo?

1 view
Skip to first unread message

Keyhan Sayadpour

unread,
Jan 14, 2008, 9:50:34 AM1/14/08
to la-bona...@googlegroups.com
Karaj:
 Pardonu min se mi ne aktive partoprenas en diskutoj. Fakte mi logxas por tri monatoj en Berlino kaj ne havas interretaliron hejme.
Cxar mi unuafoje vizitis Hamburgon antaux unu monaton, mi proponas uzi 'hamburgajxon' anstataux 'hamburgeron', ne gxuste simile al ekzemple porkajxo sed ja hamburgero ne estas ero de hamburgo, sed ia mangxajxo de tiu urbo. Simile ankaux 'frankfurtajxo', 'berlinajxo' kaj aliaj.
 
Sincere,
Keyhan

Bertilo Wennergren

unread,
Jan 14, 2008, 11:00:04 AM1/14/08
to la-bona...@googlegroups.com
Keyhan Sayadpour:

> Cxar mi unuafoje vizitis Hamburgon antaux unu monaton, mi proponas uzi
> 'hamburgajxon' anstataux 'hamburgeron', ne gxuste simile al ekzemple
> porkajxo sed ja hamburgero ne estas ero de hamburgo, sed ia mangxajxo de tiu
> urbo. Simile ankaux 'frankfurtajxo', 'berlinajxo' kaj aliaj.

Sed hamburgeroj ne venas el la Germana urbo Hamburgo. Ili venas el
Usono. Ne estas tute klare, kiu inventis la modernan hamburgeron, sed
estas klare, ke tio okazis en Usono.

La nomo kredeble ekestis kiel variajho de la nomo "hamburger steak".
"Hamburger steak" efektive devenis de Hamburgo en Germanujo, sed
ghi estis alia manghajho!

Tial estas pli bone, ke ni uzas apartan vorton el aparta radiko
HAMBURGER/, kiu tute ne enhavas ian sufikson ER/ (same kiel
Fundamentaj vortoj kiel "ekzemplero", "sukero" kaj "pasero").

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Anna Lowenstein

unread,
Jan 14, 2008, 11:23:15 AM1/14/08
to la-bona...@googlegroups.com

Mi c’iam diras Hamburgaj’o.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Keyhan Sayadpour
Inviato: lunedì 14 gennaio 2008 15.51
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Hamburgajxo?

Renato Corsetti

unread,
Jan 14, 2008, 1:30:39 PM1/14/08
to la-bona...@googlegroups.com
Kayhan:

>Pardonu min se mi ne aktive partoprenas en diskutoj. Fakte mi logxas
>por tri monatoj en Berlino kaj ne havas interretaliron hejme.

Bonan restado en la lando de kunmetema lingvo! Diras malnova diro de
Esperanto-studantoj (Esperantologoj): se io funkcias en la germana,
g'i same funkcias en Esperanto.

Amike

Renato

~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
Italujo <renato....@esperanto.org>
~ ~ ~

Renato Corsetti

unread,
Jan 14, 2008, 2:05:21 PM1/14/08
to la-bona...@googlegroups.com
C'ar fakte ankau' mi normale uzas "hamburgaxjo" kaj ec' vikipedio
registras tiun variaj'on, mi enkondukis la linion "hamburger-o" =
"hamburgajx-o".

Mi memoras ke estis ardaj diskutoj antaux jardeko, kiam oni kompliis
la hejman vortaron kaj mi kredas, ke oni ne sukcesis interkonsenti,
c'ar en mia ekzemplero mi ne trovas g'in.

Keyhan Sayadpour

unread,
Jan 15, 2008, 7:29:51 AM1/15/08
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Bertilo:
 
 Ja vi pravas. Sed fakte la nomo iel rilatas al Hamburgo kaj versxajne Berlinero estas de Berlino kaj Frankfurtero de Frankfurto (Se ne, bonvolu informi min ankaux). Mi pensas ke ni ne povas kompari ilin kun sukero, pasero aux ekzemplero, cxar ekzistas logikan rilaton inter tiuj vortoj sed ne inter 'pasi' kaj 'pasero', kaj la esperanta 'er' ne estas tauxga cxar gxi havas alian signifon krom tio en la angla aux germana. Esperanto ja devas aspekti kiel aliajn lingvojn aux havi ian identecon por si mem.
 
Sincere,
Keyhan
 

Bertilo Wennergren

unread,
Jan 15, 2008, 8:31:47 AM1/15/08
to la-bona...@googlegroups.com
Keyhan Sayadpour skribis:

> Ja vi pravas. Sed fakte la nomo iel rilatas al Hamburgo

Nu, jes, iel. Sed la rilato estas preskau nur etimologia. La vorto
"hamburger" ekhavis propran vivon sendependan de la urbo (kiu lau
iuj ech ne estas la Hamburgo de Germanujo, sed urbeto en Usono!).

> kaj versxajne
> Berlinero estas de Berlino kaj Frankfurtero de Frankfurto (Se ne, bonvolu
> informi min ankaux).

Mi neniam rekontis la vortojn "berlinero" kaj "frankfurtero".
(La respondajn Germanajn vortojn mi tamen konas.)

> Mi pensas ke ni ne povas kompari ilin kun sukero,
> pasero aux ekzemplero, cxar ekzistas logikan rilaton inter tiuj vortoj sed
> ne inter 'pasi' kaj 'pasero',

Vi pravas, ke ekzistas ia rilato inter "Hamburgo" kaj "hamburgero",
sed lau mi temas pri preskau nur etimologia rilato. La vorto
"hamburgero" ne signifas "mangajho el Hamburgo", sed "tia kaj tia
viandopeco servata tiel kaj tiel".

Oni eble pli bone komparu kun vortoj kiel "bordero", "cirkulero"
kaj "ekzemplero" (Fundamentaj), en kiuj ekzistas iaspeca rilato
(almenau historia, etimologia au simile) kun "bordo", "cirkuli"
kaj "ekzemplo". Ne estas tute maleble imagi, ke iu povas
proponi uzi anstataue "bordajho", "cirkulajho" kaj
"ekzemplajho". Tiaj formoj estas iele defendeblaj, kvankam
iom strechitaj lausence. Almenau unu el ili mi fakte rekontis
en reala uzado pli ol unu fojon.

Krome ni ne forgesu pri la posta evoluo, en kiu oni eltiris
el "hamburger" la vorton "burgero" kun pli ghenerala signifo.
El ghi oni poste formis "cheeseburger", "fishburger" k.s.
Tion eblas imiti en Esperanto per "burgero" (anstatau
"hamburgero"), "fromaghoburgero" kaj "fishburgero". Mi
pensas, ke "fromaghohamburgajho" kaj "fishhamburgajho"
ne estas tre bonaj alternativoj. Tiuj manghajhoj havas
ech malpli da rilato al la urbo Hamburgo. Oni tie
klare vidas, ke la rilato al tiu urbo estas nure
historia (kaj eble ech nur imagata).

Lau mi "hamburgajho" estas simila al "chinajho" anstatau
"orangho"! Iam oni ja pensis, ke oranghoj venis el Chinujo,
kaj tial oni nomas ilin en pluraj lingvoj "pomo el Chinujo"
("apelsin", "sinaasappel"...). Sed pro tio, ke temas pli
pri fantazio ol pri realo, ne estus bone en Esperanto uzi
"chinajho" au "china pomo".

Pilar Otto

unread,
Jan 16, 2008, 6:13:49 AM1/16/08
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:

> Krome ni ne forgesu pri la posta evoluo, en kiu oni eltiris
> el "hamburger" la vorton "burgero" kun pli ghenerala signifo.
> El ghi oni poste formis "cheeseburger", "fishburger" k.s.

En la angla oni ja povis tion fari surbaze de "ham" = "sxinko", do por
nesciantoj de la historia origino, "hamburger" signifis/-as "sxink-burger".

Otto

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages