> Mi stumblas pri la traduko de macro-langugae.
> Alie dirite makro-lingvo estas kvalite alia kozo ol lingvo.
-- Renato Corsetti Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo renato....@esperanto.it
Vastalto
"Johan Derks" <derk...@tiscali.nl> skribis:
>--
>la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
>http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
--
--
> La renatan proponon "superlingvo" mi sufiĉe ŝatas.
Ankaŭ al mi ĝi plaĉas. Plej bona, ĝuste nun, ŝajnas
al mi "grupigita lingvo", sed mi ne tre pensis
pri la afero. Ankaŭ "lingvokolekto" estus ebla kaj
kial ne ekz. "lingvofasko". Marcos menciis, ke
en ISO-693 la esprimo "language collection" estas
uzata por io alia, do eble "lingvokolekto" ne estas
bona ideo.
Ŝajnas al mi ke "macrolanguage" ne estas multe uzata
vorto ekster la menciita normo.
Pardonu, se mi konfuzas vin, sed mi aldonu ke
"macro language" estas bone konata esprimo en la
komputa fako. Temas pri speco de programlingvo por
fari t.n. makroojn (laŭ PIV makro·o; angle "macro",
similaj vortoj en multaj lingvoj) – mi ne scias, ĉu
indas paroli pri tia uzo de "makro-" ĉi-liste.
Amike
Harri
> "macro language" estas bone konata esprimo en la
komputa fako. Temas pri speco de programlingvo por
fari t.n. makroojn (laŭ PIV makro·o; angle "macro",
similaj vortoj en multaj lingvoj) – mi ne scias, ĉu
indas paroli pri tia uzo de "makro-" ĉi-liste.
--
> Mi stumblas pri la traduko de macro-language. (...) lingvogrupo, kiu de
> ekstere ofte estas au estis rigardata kiel unu lingvo, sed fakte konsistas
> el pluraj, ech fojfoje ne interkompreneblaj au nur parte interkompreneblaj,
> lingvoj.
Mi ne shatas la vorton "superlingvo" kiun Renato proponas, char
"super" iel havas semantikan enhavon de rango au nivelo, kvazau estus
iuj lingvoj superaj kaj aliaj malsuperaj.
Alternative, mi opinias ke la vorto "lingvaro" eble povus taugi. Ekz.
"la chefa membro de la china lingvaro estas la mandarena, dum fakte la
pekina variajho funkcias kiel la oficiala kojneo de la China Popola
Respubliko".
Chu mi estas tro radikala char mi preferus la vortojn "plurlingvo" au
"lingvar-lingvo" por tiu nocio?: "la china fakte estas plurlingvo,
kies komuna kodo estas zho", "la china fakte estas lingvar-lingvo,
kies komuna kodo estas zho".
La a-vorta radiko "plur-" kutime estas uzata multnombre ("pluraj"),
sed mi ekzemple uzas la ununombran formon "plureca" (ekz. "Esperantujo
estas plureca") por emfazi ke che ni estas tre diversaj homtipoj...
José Antonio
> Alternative, mi opinias ke la vorto "lingvaro" eble povus taugi.
> La fakto, ke "makro/" estas utila kaj jam kutima radiko en la komputoscienco plifortigas la evitindecon de prefikseca "makro-" en la senco de "grand-" aŭ "grandskala".
Nu jes, mi agnoskas tion se oni rigardas la vorton izolita, sed se
tamen oni uzas ghin kune kun la koncerna a-vorto, ghi povus eventuale
doni la ideon ke ne temas pri ununura lingvo, sed pri aro da
pli-malpli proksimaj lingva-variajhoj: serbo-kroata lingvaro, china
lingvaro
Samkiel "macrolanguage" ne signifas grandan lingvon.
Chu mia alternativa propono "plurlingvo" estas tro stranga?
Jose' Antonio
----- Original Message -----From: Marcos CramerSent: Tuesday, December 06, 2011 9:04 AMSubject: Re: (la bona lingvo) makro-lingvo
--
Ĉu ne eblas kunmeti vorton, kiu esprimas aron de similaj lingvoj?
Simillingvaro?
Amike salutas Leo