eseo

0 views
Skip to first unread message

Leo De Cooman

unread,
Jun 17, 2011, 9:40:55 AM6/17/11
to la-bona...@googlegroups.com
La vorton "eseo" mi ofte vidas, kvankam ĝi ne estas oficiala.
Tradukante ĉe Tatoeba ( http://tatoeba.org ) la ĉi-suban 548208an frazon mi
fortradukis "eseon" per "temteksto" laŭ bona konsilo de Renato:

Composez un essai sur le sujet en un nombre donné de caractères.
それについて、決められた字数以内に作文を纏める

Ĉu iu ne konsentas?

Amike salutas Leo

Marcos Cramer

unread,
Jun 17, 2011, 10:01:05 AM6/17/11
to la-bona...@googlegroups.com, oficialigin...@yahoogroups.com
Eseoj konsistigas certan literaturan ĝenron, kiun oni simile kiel aliajn ĝenrojn povas nur malfacile precize difini, sed por kiu en multaj lingvoj firmiĝis simila vorto (france "essai", angle "essay", germane "Essay", hispane "ensayo", Esperante "eseo" ktp). Anstataŭgi ĝin per "temteksto" al mi impresas simile kiel anstataŭigi la vorton "romano" per "libroverko". Anstataŭe mi pledas por tio ke ni listigu "eseo" en nia listo de oficialigindaj radikoj.

Komparinte diversajn difinojn de la diverslingvaj samsignifaj vortoj cititaj supre, mi proponas jenan difinon de "eseo": "Sprita, ĝenerale komprenebla kaj kutime mallonga teksto pri certa temo, ofte verkita el la vidpunkto de la aŭtoro".

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Jun 17, 2011, 10:05:30 AM6/17/11
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

> ᅵ mi
fortradukis "eseon" per "temteksto"

Bone pri tio. Nun Marcos proponis oficialigi ĝin. La deabto daŭras en la listo pri oficialigoj.

Amike

Renato


-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

Eduardo Trápani

unread,
Jun 17, 2011, 10:09:08 AM6/17/11
to la-bona...@googlegroups.com
> La vorton "eseo" mi ofte vidas, kvankam ĝi ne estas oficiala.
> Tradukante ĉe Tatoeba ( http://tatoeba.org ) la ĉi-suban 548208an frazon mi

Kiel bone scii ke vi estas tie!

> fortradukis "eseon" per "temteksto" laŭ bona konsilo de Renato:

eseo -> temverk(et)o, temteksto

"Verketo" estas laŭ mi pli priskriba ol teksto. Oni montras ke iu verkis tion
kaj ke tiu verko ne estas longa.

Eduardo.


Eduardo Trápani

unread,
Jun 17, 2011, 11:02:59 AM6/17/11
to la-bona...@googlegroups.com
> Komparinte diversajn difinojn de la diverslingvaj samsignifaj vortoj cititaj
> supre, mi proponas jenan difinon de "eseo": "Sprita, ĝenerale komprenebla kaj
> kutime mallonga teksto pri certa temo, ofte verkita el la vidpunkto de la aŭtoro".

Tiu ne kongruus kun tiu de Revo (kiun mi opinias pli bona ĉar spriteco ne
rilatas eseon. Krome per "komprenebla" verŝajne signifas kie ĝi celas vastan
legantaron, diskonigadon, "certa" ne apartenas la difinon kaj mi ne tro certas
pri la lasta rimarko):

"Mallonga literatura verko, en kiu la aŭtoro ne intencas funde pritrakti sian
temon." (Revo)

Amike, Eduardo.

Kaj mi vidas ke vi kopiis vian respondon al la mesaĝo al alia listo kie ni ne
povas rekte respondi ...

Renato Corsetti

unread,
Jun 17, 2011, 11:19:12 AM6/17/11
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo:

>ᅵ Kaj mi vidas ke vi kopiis vian respondon al la mesaĝo al alia listo kie ni ne povas rekte respondi ...

Tiuj, kiuj deziras debati pri oficialigindaj radikoj (ankaŭ por nei ties oficialigindecon) povas aliĝi al la listo <oficialigin...@yahoogroups.com> per senteksta mesaĝon al <oficialigindaj-r...@yahoogroups.com> .

Leo De Cooman

unread,
Jun 17, 2011, 11:30:25 AM6/17/11
to la-bona...@googlegroups.com
Je 17/06/2011 16:09, Eduardo Trápani skribis:

> Kiel bone scii ke vi estas tie!

Dankon. GrizaLeono jam delonge estas tie :-)

Amike salutas Leo

Eduardo Trápani

unread,
Jun 17, 2011, 11:28:08 AM6/17/11
to la-bona...@googlegroups.com
> > Kaj mi vidas ke vi kopiis vian respondon al la mesaĝo al alia listo kie ni
> ne povas rekte respondi ...
>
> Tiuj, kiuj deziras debati pri oficialigindaj radikoj (ankaŭ por nei ties
> oficialigindecon) povas aliĝi al la listo

Eĉ se oni emos, kelkfoje oni ne povas pro jama aparteno al multaj aliaj forumoj.
Ne estas "bona" konduto sendi mesaĝon al multaj listoj samtempe. Se ĉiuj
aliras ĉiujn forumojn tio ne estas necesa kaj se ne vi do perdas parton de la
kontribuoj.

Mi ne pensas ke tiu radiko estas oficialiginda! Nepre ne, "temteksto" bonas kaj
"temverk(et)o" eĉ pli. Mi jam proponis tiun linion (verk- mi preferas ĉar temas
pri literaturaĵo, ne pri ajna teksto).

eseo -> temverk(et)o, temteksto

Dankon pro la informo pri tiu alia forumo!

Amike, Eduardo.

Renato Corsetti

unread,
Jun 17, 2011, 11:46:44 AM6/17/11
to la-bona...@googlegroups.com
dankon, eduardo! mi plusendas vian respondon al la aliaj listo kaj ni notos vian starpunkton.

amike

renato
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages