spirit-, spiritual-, spiritualism-

1 view
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jun 13, 2011, 10:56:09 AM6/13/11
to °listo 'lbl'
La unua respondo. Amike, Renato

-------- Messaggio originale --------
Oggetto: Re: spirit-, spiritual-, spiritualism-
Data: Mon, 13 Jun 2011 15:46:51 +0400
Mittente: Anna kaj Mati Pentus <g...@yandex.ru>
A: renato....@esperanto.org


Kara Renato,

> spirit-o

En la rusa por la vortoj "spirito", "spirita", "spirite", "spiriteco" 
estas uzata la radiko "дух-" [duhx]: дух, духовный, духовно, духовность.
Tiu cxi radiko iras de la hindeuropa radiko "*dhwes", havinta la signifojn "blovi", "spiri" kaj "spirito" 
kaj evoluinta al la vortoj kun la signifo "besto", "animalo", ekzemple al la germana "Tier" kaj la angla "deer"). 

Tamen por "spiritismo" kaj "spiritisto" ni uzas la latinan radikon "spirit": спиритизм, спирит.

> spiritual-a

Nek PIV, nek Esperanto-rusaj vortaroj entenas tiun vorton. Cxu temas pri "spirita"?

> spiritualism-o ?

Denove ni uzas la latinan radikon: спиритуализм.

Amike,
Anna kaj Mati


-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages