En la vortaro-blogo, en kiu John Wells diskutis la enhavon de sia vortaro, estis diskuto pri "geek" kaj "nerd":
http://vortaro-blogo.blogspot.com/2009/03/nerds-and-geeks.html
Leginte la tutan diskuton, mi proponas jenan linion:
gik·o → stud·em·ul·o, (komput·/teĥnik·)fantatik·ul·o/mani·ul·o/obsed·at·o, kod·um·ul·o
Ĉi-kaze ne ĝenas havi multajn alternativojn, ĉar temas pri malpreciza vorto, kiun oni devas malsame transdoni laŭ la diversaj kuntekstoj. Esperanto ne bezonas vorton kun precize la sama malprecizeco kiel "geek" (tio ĉiuokaze ne eblas, ĉar la signifonuancoj de "geek" daŭre ŝanĝiĝas).
Amike,
Marcos