Renato demandis pri:Mi konsentas pri oficialigo de "eĝo".
eĝo --> angulrando
Unue, mi volas diri, ke mi konsentas kun Anna ke "rando" ofte sufiĉas kiel alternativo al "eĝo". En la komuna lingvo "eĝo" verŝajne ne estas vere bezonata.
Tamen en la faklingvoj de geometrio kaj teĥniko, la distingo inter "eĝo" kaj "rando" gravas. Anstataŭigi "eĝo" per "angulrando" laŭ mi ne multe helpas en tiuj faklingvjo. Fakte mi tute ne povas pensi pri iuj realaj ekzemploj en kiuj "angulrando" estus bona alternativo al "eĝo".
Prefere ni proponu la fakvorton "eĝo" por oficialigo.
Prefere ni proponu la fakvorton "eĝo" por oficialigo.
Kaj kion ni diru pri "edro"? Laŭ mi ankaŭ oficialigenda.
La angulrando de kubo povas esti streko (eĝo) ankaŭ strekoj, kiuj konsistigas kvadraton, ankaŭ eĉ (ne ebenaj) strekoj, kiuj konsistigas seslateron. Tio dependas de kie oni rigardas ĝin, ĉu ne? Do, eble : randostreko estus pli taŭga ol angulrand(er)o laŭ mi, kiam oni parolas matematike pri eĝo.
> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>
Mi tial proponas "angulstreko", se oni ne povas alie nociigi tiun vorton.
> Marcel:
>> Mi tial proponas
>> "angulstreko", se oni ne povas alie nociigi tiun vorton.
> Ĉu "angul-rando" ne funkcius?
Mi ne scias, sed mi scias, ke "streko" ne taŭgas, ĉar
streko ĉiam estas io desegnita (aŭ simile kreita).
Eĝo plej ofte estas io nedesegnita. Certe desegno povas
bildigi eĝojn, sed nur desegnoj de eĝoj estas strekoj.
Efektivaj eĝoj ne estas strekoj.
Kredeble "linio" pli bone trafus, sed mi ne certas...
--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
Kial ne uzi la simplajn vortojn : latero kaj ebeno, ekzemple:
kubo havas ok "eĝojn", ok angulrandojn aŭ pli simple ok laterojn.
kubo havas ses "edrojn", ses laterajn ebenojn, kiuj estas ses
"facoj" (limitaj ebenoj).
Pjer.
kubo havas ok "eĝojn", ok angulrandojn aŭ pli simple ok laterojn.
kubo havas ses "edrojn", ses laterajn ebenojn, kiuj estas ses "facoj" (limitaj ebenoj).
Provante (vane) mense "vidi" la figuron, kiun vi skizis, mi memoretas,
ke ekzistas ekzemple kvaranguloj kaj kvarlateroj (ùi laŭvorte tradukas
la nederlandlingvajn terminojn vierhoek kaj vierzijde), kiuj estis
malsamaj aferoj. Tamen, ĉar tiuj ne havis praktikan aplikon en mia fako,
mi iom forgesis la detalojn. Se mi bone memoras kvarlatero povas havi 6
angulojn. Ĉu ni ne havas matematikiston en nia listo?
Pere de la nederlandlingva termino "(volledige) vierzijde" mi trovis
Esperantan vikipedion pri tiaj aferoj:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Kvarlatero
Amike salutas Leo
Je 27/02/2010 21:41, Marcos Cramer skribis:
Vere, jes! En nia libro pri eŭklida geometrio estis "suplementoj" pri
"moderna geometrio" post ĉiu ĉapitro. Verŝajne ie tie estis klarigo pri
kompletaj kvarlateroj, do fakte 4 linioj, kiuj entute formas 6 anguloj.
Se mi bone memoras, ankaŭ tie troviĝis "teoremo de Apolonius". Sed ĝi
verŝajne ne havis praktikan utilon por mi.
Dankon pro via respondo, kara Marcos.
Amike salutas Leo
En kiaj okazoj ne estas oportune esprimi la ideon de "egho" per la
oficiala "latero"?
--
Andreas Kueck
En kiaj okazoj ne estas oportune esprimi la ideon de "egho" per la oficiala "latero"?
> Kial ne uzi la simplajn vortojn : latero kaj ebeno, ekzemple:
> kubo havas ok "e?ojn", ok angulrandojn a? pli simple ok laterojn.
???? Cxu ci celas diri *dekdu* ?
> kubo havas ses "edrojn", ses laterajn ebenojn, kiuj estas ses
> "facoj" (limitaj ebenoj).
sxajknas al mi ke jes
> From: Leo De Cooman <Leo.De...@pandora.be>
>
> Je 26/02/2010 23:36, Pjer skribis:
>> kubo havas ok "e?ojn", ok angulrandojn a? pli simple ok laterojn.
>> kubo havas ses "edrojn", ses laterajn ebenojn, kiuj estas ses
>> "facoj" (limitaj ebenoj).
>
> Provante (vane) mense "vidi" la figuron, kiun vi skizis, mi memoretas,
> ke ekzistas ekzemple kvaranguloj kaj kvarlateroj (ùi la?vorte tradukas
> la nederlandlingvajn terminojn vierhoek kaj vierzijde), kiuj estis
> malsamaj aferoj.
CXu "vierzijde" estas flandra(?) esprimo por "tetraeder" ktp, t.e.
piramidsimila figuro kun ne kvadrato sed triangulo kiel bazo ?
> From: Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>
>> Se mi bone memoras kvarlatero povas havi 6 angulojn.
mi supozas ke kutime gxi havas 4 pintojn
> Pri tio mi neniam legis a? a?dis. La? mia scio "kvarlatero" kaj "kvarangulo"
> estas ?iam la sama afero.
mi pensas ke ne. kvarlatero estas spaca figuro, dum kvarangulo estas
dudimensia
> ?iuokaze, ni jam tro devoji?as de la ?i-lista temaro.
tio min apenaw gxenas. Se nur ni eliminas konfuzojn - cxar de tio
profitas cxies esp-o :-)
gxis, Ronaldo N
Provante (vane) mense "vidi" la figuron, kiun vi skizis, mi memoretas,
ke ekzistas ekzemple kvaranguloj kaj kvarlateroj (ùi la?vorte tradukas
la nederlandlingvajn terminojn vierhoek kaj vierzijde), kiuj estis
malsamaj aferoj.
CXu "vierzijde" estas flandra(?) esprimo por "tetraeder" ktp, t.e. piramidsimila figuro kun ne kvadrato sed triangulo kiel bazo ?
Kara Pjer, mi atingis la limon de miaj scioj pri geometrio. Kelkaj pli fakaj ol mi komentu.egho --> latero edro --> latera ebeno ? faco --> limita ebeno ?
Do mi daŭre opinias ke kiel faka vorto "eĝo" necesas, eĉ se ekster la faka lingvouzo ĝi diversmaniere anstataŭeblas.
Mi samopinias.
Amike salutas Leo